Gejaj rakontoj en Esperanto.
Tiu blogo temas pri gejaĵoj diversaj, t.e. literaturo, pentrarto, kinarto... Eblas legi tie ankaŭ informojn, kelkajn petolaĵojn kaj erotikaĵojn, sed vi spektos tie nek pornajn bildojn, nek pornajn videojn. Ne hezitu komenti kaj sendi mesaĝojn kaj kontribuaĵojn al : jerotanguy(ĉe)yahoo.fr
4.1.17
Mi ne dormos, sed...
Nova jaro, nova faro...
Mi decidis dediĉi mian tempon pli por aliaj aferoj (verkado, traduko, kaj...*) ol pri mia blogo.
Do, nur unu/dufoje semajne mi surblogigos novaĵojn de nun.
Ne ploru ! Jen bona okazo por revidi la malnovaĵojn, ĉu ne ?
* jes, vi ja pravas, ankaŭ pri tio !
2.1.17
Hundido de l' semajno 1 - 2017.
de Baden-Powell :
Feliĉo ne venas al kiuj atendas ĝin side.
Do, ne atendu por eldomiĝi ! Li (aŭ eĉ ŝi...) atendas vin ekstere, ĉe la stratangulo, en la proksima trinkejo, surbenke de la najbara parko...
Sed certe ne trans via ekrano !!!
1.1.17
Eĉ neĝis !
Tamen ne tro.
Nur neĝero, kiun mi lekis sur liaj lipoj...
Kaj se aliloken sur lia korpo ĝi falus, nu ankaŭ tie kaj volupteme mi ĝin lekus.
31.12.16
Grimpu sur min : novjara donaceto.
Parizo 1895 : la trinkantoj de absintaĵo.
Mi reeldonas por vi donace mian tradukon de la fama poemo de Verlaine.
Esperante, ke ĝi inspiros vin la tutan jaron...
Grimpu sur min kiel virin’
Kiun mi fikus knabece
Jen vi sidas. Ĉu komforte ?
Dum mia kac’ penetras vin…
Klingoŝove. Nu ja tiel
Eblas kisi vin surbuŝe
Vori langon ardpasie
Obscene, ĝis sepa ĉiel’
Viajn okulojn mi vidas
Kien mi plonĝas ĝiskore
Kaj de volupto fervore
Kiel venkinto revenas
Mi karesas vian dorson
Viajn flankojn vigle ardajn
Nukon, hartufojn duoblajn
De l’akseloj, kaj hararon
Sur la femuroj via pug’
Milde premas je rajdado
Dum petolas mia klabo
Cele al ĝuo de la plug’
Ĉar, mia knab’, vi ja ĝuas !
Por partopreni la ludon
Kaj plenumi sian rolon
Via kaco kreskas, ŝvelas…
Baŭmas… Ĉiel’ ! Jen la guto
Antaŭĉura lubrikaĵo
Perlas ĉe pinka buŝaĵo
Mia devo : tuja gluto
Ĉar jam ŝprucis mia fluo
Tial vian febran glanon
Mialipe kiel kanon’
Mi pafigu sen malfruo
Ho lakto, dia fosforo
Migdalflore parfumita
De kiu, soifigita
Almozpetas mia koro
Sed riĉe kaj senavare
Fluas fonto de l’ juneco
Nutrante de via eco
Mian eston ĝojosate
Eĉ en sia ŝrumpa mezur’
Plezurigas min via kac’
Kiu pendoladas en pac’
Super la kojona velur’
- Ĉurovoj de mia amant’
Ho fieraj fratinetoj
El ŝagrino du pilketoj
Bravaj samkiel batalant’
De kiuj iom pli suben
Ĉiam pendas la maldekstra
Kvazaŭ ruze hipokrita
Kial ? Kiu scias, tamen ! -
Ja diketas via kaco
Milde glata de l’ pubo al
Mufeto kovrante la bal-
anon per randaĵa kresto
Ĉe la ekstremo dikiĝas
Pro subhaŭta reliefo
Duonpoleksa kackapo
Kies lipoj malfermiĝas
Ekde post ĝia sputado
Ĉu do ŝuldosento estas ?
Mian manon vi akceptas
Por aŭdaca premsvingado
Ĝis subita elingiĝo
Tiel ke purpure roza
Ĝoja glano senpacienca
Tiam floras en raviĝo
La movon akcelas dume
Mia mano ŝerce brava
Kaj tial Joĉjo la kalva
Tuj erektiĝas levbume
Vi baŭmas ? Tion deziras
Pug’ kaj buŝ’ miaj. Elektu !
Nura melkado eblas. Ĉu ?
Ankaŭ fingroj prisopiras
Ĉar via kaca idolo
Streĉita por rit’ kaj kulto
Al mano, buŝo kaj pugo
Sin oferas en plengloro
1891 - Poemo de Verlaine, laŭdire dediĉe al li
amoranto Rimbaud, libere tradukita de Ĵeromo.
Inscription à :
Articles (Atom)






