plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

14.3.12

Sub la kranon la kapo, sur la lipoj la kaco.

            Pasintan someron, mi promenadis tra la urbo, celante elspezi mian poŝmonon en vestaj aŭ diskaj aĉetaĵoj. Mi ne laboris, kaj ĉar agrable sunis kaj varmis, mi surmetis mian novan helbrunan pantalonon kaj oranĝkoloran ĉemizon por pave paradi, kaj por senti rigardojn ĉe mia tuta koksaĵo. Mi konas nenion pli plezurigan ol senti virseksajn okulojn celi kaŝe al miaj ambaŭflankaj montrofenestroj. Tial mi surhavas ĉiam helajn mallozajn vestojn, kiujn valorigas la varan enhavon.

            Mi ĵus eliris el diskovendejo, kiam bremsis skotero proksime al mi. Pro la kasko, mi ne rekonis lin, sed eĉ sen kasko… ne tujtuj ! Jam de kelkaj jaroj ni ne plu renkontiĝis.
- Aĥ,... Sedriko ! Kiel vi fartas, oldulo mia ?

            Sedriko estas la frato de unu el miaj eksamikinoj, de kiam mi vizitadis la lernejon. Iliaj gepatroj tiam forlasis la urbon, kaj mi ne plu vidis nek ŝin, nek ties unuenaskitan fraton, kiu fariĝis detiam tiu belega, svelta, nigrhara kaj ridetanta knabego.
- Kion vi do faraĉas en Reno, mi al li demandis ?
- Ĉi-tie mi nun loĝas, li min respondis. Kia plezuro revidi vin ! Ĉu vi havas iom da tempo ? Mi invitas vin en mia loĝejo por trinki bieron. Estas nur en la apuda dua strato.
Kaj li senatende puŝis antauen sian skoteron.

            Kelkaj minutoj poste, mi suprengrimpis mallarĝan ŝtuparon, sekvante unuokule lian etan postaĵon, dum mi hipokrite petis novaĵojn de lia fratino.
- Ŝi plu studadas, en Puatiero, li diris.

            Li malŝlosis pordon. La apartamento estis mallarĝa kaj malluma, kiel ofte okazas en tiaj malnovaj kvartaloj. Sed Sedriko bele ĝin aranĝis.
- Ĉu vi vivas sole ĉi tie ? mi aŭdacis demandi, admirante afiŝon supre de kamentabulo. Estis blanka kaj nigra fotego, kiu prezentis nudan junan viron, brakotenante bebon.

            Ŝajne li ne aŭdis la demandon. Li denove eniris la ĉambron, surmetante silkan negliĝon nigran super nura kalsono ruĝa kaj nigra. Nur fulmrapide havis mi tempon por ekvidi lian sveltan kaj sunbrunigitan korpon, kun ŝajne figuro de promesoplena formo sub la puba harlinio.
- Dum tiaj varmaj tagoj, pli komfortas tiele, li pravigis lin. Kion vi deziras trinki ? Ĉu vi volas kafon, teon, limonadon, bieron ? Mi havas bonegajn belgajn bierojn, se vi ŝatas. Ĉu bieron, jes ?... Vi ne diris al mi, ĉu vi laboras nun, Ĵeromo ? Kion vi faras ?
- Mi estas panistlernanto. Mi laboras ĉe mastro, mi respondis.
- Ĉu tio ne estas tro laciga ? Vi do nokte laboras ?
- Jes, mi ĉiam laboras nokte, sed bonan mastron mi havas, kun simpatia laboristo. Kaj vi, kie vi laboras ?
- Mi laboras kiel frizisto, li diris. Tio estas la metio kiun mi eklernis, kaj kiun mi finfine ja ŝatas.
- Mi ja bezonus tondigi miajn harojn! Ĉu oni tondas la harojn ankaŭ de viroj, tie kie vi laboras, mi ridante demandis ?
- Kompreneble jes. Temas pri gea salono.
...kaj ekkaresante miajn harojn, li seriozmiene aldonis :
- Demetu  vian ĉemizon, ni tuj zorgos pri tio!
            Li pasigis siajn fingrojn sur mia kapo, al mi rigardante per ŝajne frandemaj kaj samtempe ruzemaj okuloj.
- Ĉu vi lasos min fari laŭ mia volo ?
            Mi ne kapablis respondi, ĉar mi tiam ĵus eksentis ekmalmoliĝon de kaco mia ĉe femuro. Fakte, pri kio li aludis ? “Fari laŭ lia volo…” Ĉu nur pri mia hararo ?
-Hej ! Vekiĝu ! Malbutonu vian ĉemizon, kaj sekvu min al la lavŝtono.


            La kuirejo estis sufiĉe larĝa kun ĉeangula duŝejeto. Li formetis malpurajn vazarojn el la lavŝtono kaj prenis la ŝampubotelon el bretaro.
- Klinu vin sub la kranon, li diris, suprenŝovante siajn manikojn.
            Varmeta akvo verŝiĝis sur mian kapon.
- Tro malvarme, mi kriis !

            Li do eklavis miajn harojn, ŝaumigante la ŝampuon. Post momento, li haltis.
- Mi malsekigas miajn manikojn, li diris. Kaj mi duonvidis lin senvestiĝi per miaj preskaŭ fermitaj okuloj. Nur kalsoneton li nun surhavis...      
Poste, mi sentis lian varman haŭton ĉe mia nuda flanko. Denove mi ekprancis.

            Nun, Sedriko ellavis mian kapon kaj akvo disŝprucis sur mian dorson.
- Malstreĉiĝu ! li diris al mi, ridante.
- Sed !... Mia pantalono ! Vi malsekigas mian pantalonon ! mi plendis. Ŝirmu ĝin, bonvolu…
- Nu, ne timu, li respondis. Atendu !
            Li lasis min sub la krano, kun oreloj kaj okuloj ŝaŭmoplenaj. Iom poste, mi sentis lin mallaĉi miajn ŝuojn.
-Hej ! Kion vi estas faronta ? mi maltrankviliĝis.
- Nur atendetu ! Mi nur zorgas pri via bela pantalono.
            Kaj povante nek ion diri, nek ion fari, mi tuj poste sentis lin disbuki mian zonon kaj malsuprenŝovi mian pantalonon. Kiam li surgenuiĝis por demeti la krurumojn, ĉu eblis ne rimarki la streĉitan teksaĵon kalsonan ?

            Duafoje li lavis miajn hararon, premfrotante dume sian kokson ĉe mia postaĵo. Eblis baldaŭ eksenti ion malmole flekseblan ĉe mia haŭto. Li fine ektralavis  mian kapon kiam, subite, li disverŝis akvon sur mian dorson, ridante kaj premante min ĉe la lavŝtono.
- Ne, ne ! mi kriis. Mi estos tute malseka... mia kalsono !...
- Ne timu pri via kalsono, li diris, mi ŝirmos ankaŭ ĝin tuj.
            ...kaj lerte, li malsuprenŝovis ĝin.
            Kompatinda knabo, kiu do tiam staris tute nuda, tute malseka, la kapo sub la krano, la pugo al la ĉielo kun la kaco tute rigida !

            Sedriko poste komencis min sekigi per dolĉa frotado de tualettuko. Dolĉa frotado, jes, sed ĉefe je elektitaj lokoj : de la pugo al ties sulko, poste de la kojonoj ĝis la... glano. Kaj denove de la glano ĝis la anuso. Sedriko nenion diris, sed perunuokule kontrolis mian reagon. Ĉu mia plenŝvela fikilo super la kojonoj ne estis jam bonega reago ! Miaj ĝemetoj, kiam li subite perfingre tuŝetis mian kojonhaŭton plu estis kuraĝiga reago...

            Li do fermis la kranon kaj envolvis pertuke mian kapon, tiel ke mi plu vidis nenion. Mi tiam sentis lian tutliberan peniskapon gliti inter miajn femurojn kaj frapeti kontraŭ miajn pilketojn. Liaj manoj kuradis sur mia tuta korpo, kaj poste lia lango malsuprenkuris laŭ la spino ĝis… mia anuso. La varma pinto puŝetadis al la truo, provante ĝin malfermeti en ekstaza tremeto. Mi volupteme disetendis miajn femurojn : la manĝema buŝo englutis miajn du vilozajn nuksojn. La krispaj haretoj tremis ĝue kiam lia lango lekis ilin, kaj mi preskaŭ elĵetis la ĉuron, kiam liaj lipoj enbuŝis mian tutan stangon.

Mi provis poste turni min, por pli aktive partopreni la ludon, sed li restariĝis tuj, kaj firme premis min denove ĉe la lavŝtono. Dum li komforte lokis sian streĉintan kacon en mian pugfendon, mi aŭdis ian ĉifado-bruon apud ni.  Tiam mi ekkomprenis, ke li surmetas kacingon, kaj krome konsciis pri kio li intencis fari kun mi tuj. Certe seksekscitita, mi tamen ekpanikiĝis : neniam ĝis nun mi estis bugrita. Kion mi faru ? Dum sekundo mi pensis forkuri, sed ne trovis la tempon. Unumane, Sedriko ŝmiris mian anuson per malvarma ĝelo. Per alia forta mano, li ordoneme trudis min kurbiĝi, dum unu el liaj fingroj ŝoviĝis en mian anuskaveton. Mi tremetis, sed kredeble la antaŭtimo ja pliigas la ekscitegon. Kiam lia kackapo dolĉe puŝetis la enirejon, mi denove preskaŭ ĉuris. Poste, malrapide, per etaj premoj, kvazaŭ ĝentile, lia dika glano penetris mian kaveton. La plezuro kaj la doloro miksiĝis en larmoj. Sedriko iom post iom pli rapide seksumis. Tiom profunde li nun eniris mian pugon, je ĉiu bato liaj pubharoj  tiklis mian postaĵon. Mi glitis unu el miaj manoj sub miajn kojonojn kaj kaptis liajn. Mi tiel tuŝis lian kacbazon, palpante la nekredeblan penetradon de lia dika kaco, kiu subite ankoraŭ plirapidiĝis. Sedriko ĝemadis malantaŭ mi, dum mi sentis lian varman kremon ŝveligi la preventilon. Li mankaptis mian stangon, kiu post rapida melkado ekkraĉis sian ĉuron en la lavŝtonon.

- Nu… Bonege, diris poste Sedriko. Ĉu finfine mi tondos viajn harojn?     
  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire