plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

9.4.12

Kvartalaj knaboj : dua parto : Elujigu vian ilon !


          Mi do daŭrigos la rakonton pri la iamaj bubegoj de mia kvartalo, kiujn mi ja kuŝigus mialiten, sed kiujn nur reve mi sukcesis fiki. Tia la vivo ! Eĉ kapturniginda masklo kia mi povas ne plaĉi al ĉiuj…
          Unu el ili nomiĝis Volkano. Elvokiva nomo, ĉu ne ? Ĝi pensigas tuj pri varma lavtorento, sobfluanta el la supro de kalva monto. Koncerne vin, mi ne scias, sed mi mem jam emus ekleki miajn fingrojn, kvazaŭ pro ĵusa erupcio.
          Li estis turkdevena knabo el multnombra gefrataro. Liaj gepatroj loĝis en longa domo, je stratofino antaŭfervoja. Tie, sur la libera herbaĉejo flanke de la legomĝardeno, eblis trovi lin, vespere kaj semajnfine, en ĉiuj sezonoj. Ĉar tie, sian tempon li dediĉis al sia ununura ŝatokupo : mekaniko.  Jam iste li laboris en busgaraĝo. Sed apenaŭ li rehejmenvenis, tuj li reŝovis sian pugon en bluan laborvestaĉon, kaj nazon kaj manojn en motoroleon.  
          Bela li ne vere estis, sed lia korpo estis svelta, kaj lia vizaĝo esprimis nediskuteblan allogecon, pro miksaĵo de forto kaj vundebleco. Ĉu io en lia kupre bruna rigardo, iom da neperceptebla sed tamen sensebla strabismo ? Nu, kulpis eble la densaj brovoj, kiuj kuniĝis por formi ununuran arkon. Krome, la rigorecon de lia kvazaŭ militiste razita kranio, montrante multnombrajn cikatrojn, mildigis kaj heligis la blankeco de lia ĉiama rideto. Ĉu necesas aldoni, ke li estis la helpema savanto de ĉiuj, kiujn trafis mopedaj aŭ aŭtaj paneoj ?
          Liaj pli aĝaj fratoj estis iam lernejaj kolegoj, antaŭ ol definitive friponiĝi. Tial, per ili mi konis lin de longe. Do, okazis kelkfoje ke mi vizitis lin, ĉu por helpi, ĉu nur por rigardi kaj babili. Sed ne vintre. Nu, mia frostosentemo havis nenian rilaton kun la afero. Sed lia, jes. Ĉar dumvintre, li ĉiam surhavis dikajn puloverojn sub aŭ super sia kombineo. Mi ja preferis la varmajn sezonojn, kiam, pro domaĝo de subvestoj je oleaj makuloj, pro mankantaj butonoj ĉe eluzita ŝelkpantalono, danke al movoj kaj kliniĝadoj, kaj miaj kaj liaj, la ŝtofaj oscedoj iom post iom senvualigis ĝisfunde la diversajn pecojn de lia privata anatomio.
          La unuan viziton mi aparte memoras. Tio okazis en varmega posttagmezo. Mi preterpasis lian gepatran domon, kiam mi aŭdis furiozan sakraĵon : « Fek’ ! Fek’ ! Fek ! », tuje sekvatan de sovaĝa gruntado : « Kojone ! »  Tiam mi ekvidis malnovan Ford-aŭton, kun pordoj larĝe malfermitaj. Mi alproksimiĝis, iom scivola : Volkano kuŝis surdorse, laŭlarĝe de la antaŭaj sidiloj, ion konektante subpanelen. Lia menskapta fingrumado tiom absorbis lin, ke li eĉ ne rimarkis mian alvenon. Starante flanke de lia kapo, mi rimarkis tuj, ke la spektaklo indos je atento. Ĉiuj malsekaj muskoloj de la nudaj brusto kaj ventro streĉiĝis pro lia strebado. Ŝvite gluanta linio el nigraj haretoj direktis mian rigardon de lia umbiliko ĝis la elasta zono de nigra ŝorto, kiu malkaŝis grandan parton de liaj pubharoj. Post iom da plezurplena tempo, mi ekkomprenis ke, aliflanke, tio estas kruroflanke, la spektaklo ŝajne montriĝos ankoraŭ pli pranciga. Mi ĉirkaŭiris senbrue la aŭton. Ja prave antaŭvidite : pro ŝvito kaj senĉesaj movoj, la senkalsona loza ŝorto ne nur malsuprenglitis surkokse, sed ankaŭ ŝrumpe faldiĝis supren, vidigante je ĉiu streĉa movo de ŝultroj kaj brakoj la salutan luleton de senmufa kackapo. 
          Dum jaroj, kreskis mia mekanikemo kaj oftiĝis miaj vesperaj ĉeestadoj. Tamen, neniam mi vidis lin en ververa kunestado kune kun knabinoj. Mi eĉ komencis opinii, post multaj « helpemaj » vizitoj miaj al lia surstrata laborejo, ke lia senpudora sinteno estis, rilate al mi, alloge intenca. Sed kelkaj provoj kaj aludoj montris fine kaj sufiĉe klare, ke mi ne ŝovu la manon tro supren sur lia femuro, ke « ĉu vi povas elpreni ŝraŭbilon de mia ilarujo ? » tute ne estu dub- aŭ du-senca. Ŝajne al nurnura mekaniko li direktis sian fingrumemon, sed nek al mamoj, nek al kacoj. Krome, kvankam lerta uzanto de diverscelaj iloj, ŝajnas ke el ili, iun li ne emis utiligi, almenaŭ ne ĉiuuze.
          Iam li malaperis. Nur post longa tempo mi eksciis, preskaŭ hazarde, ke li edziĝis, en malproksima urbeto. Ja stranga bubego… 
          Nu, el mia memoro plu projekciiĝas kelkiam la filmeto de lia kackapeto al mi svingiĝanta por ŝajna « ĝis revido ».
          Iam, eble ?  

2.4.12

Kvartalaj knaboj : unua parto : du fratoj.



          En la ĉirkaŭurba domega kvartalo, kie mi loĝis en apartamento kun mia patrino, kaj kie mi ankaŭ kreskis kaj trivis la fundojn de miaj knabaj pantalonetoj, troviĝis kelkaj bubegoj, de mi pli-malpli konataj, kiujn mi ja kuŝigus mialiten, se tio eblus…
          La unuaj, pri kiuj mi tuj pensas, revigis min lontempe kaj volupte, kaj pli ol unufoje donis al mi la okazon kraĉigi mian draketon.
          La patro estis la gardisto de la sportejo, sed kvankam la du fratoj montriĝis ege sportemaj, ili preferis futballudi kun samaĝaj bubaĉoj sur forlasitaj kampoj, nemalkroksimaj vakejoj, kiuj daŭre kaj vepriĝante atendis konstruadon. Aspekte, ambaŭ fratoj ne povis malagnoski la patron kaj preskaŭ similis ĝemelojn, sed Aleksandro, la pliaĝa, pli alta kaj fortika, krome estis laŭ mi la pli linda. Lia haŭto, kiun li malavare malkaŝis, ŝajnis ore bruna, kaj reliefigis ĉiujn movojn de liaj longa korpo de sovaĝa besto. Sed sub dense taŭzita malhela hararo, liaj gagatnigraj okuloj flagris orere, kaj kune kun la lascivaj lipoj, donis al liaj trajtoj la impreson de lojala bonkoreco.
          Kvamkam mi estis tute ne pilkludema, tamen kelkfoje mi venis por spekti la matĉon. Ĉu la matĉon ? Nu…, ne vere. Unue ĉar plejofte, pro manko da ludantoj, ili ne povis matĉludi, sed nur ŝotadis golejen. Due ĉar ne la ludon mi ŝatis, sed prefere la ludantojn. Krome, Aleksandro, kiel nekontestebla ĉefo kaj longmembra feliso (longmembra ja ĉiukaze !) preskaŭ ĉiam rolis golule. Tial mi elektis la plej bonan (kvankam danĝeran) lokon, kaj sidiĝis malantaŭ la golejo, de kie mi ĝuis la spektaklon : nuda dorso, elstara pugo en nigra ŝorto… Aleksandro saltetis, kaŭris, bojis, kraĉis, ŝvitis, kaj multege trinkadis el akvobotelo. Nu, kiu multe trinkas, tiu ofte… urinas. Tion senmodere li faris, fronte al mi, senpudore.  Dum li tenis sian imponmezuran kacon, li skrapis siajn ĉurovojn kaj komentis la ludon. Ankaŭ lia frato, Marko, profitis ofte la paŭzon por malplenigi samvice kaj same senĝene la vezikon. Mia rigardo flirtis kolibre de la ŝvitantaj mienoj al la pisantaj penisoj. Poste,  kvazaŭ sinkrone, ili svingis la Mikejon, antaŭ ol reloki ĝin en sian lulejon.
          Bedaŭrinde, se okulumi mi rajtis, priludi neeblis, ĉar ambaŭ fratoj tute ne montris emon al samseksamo. Male, knabinoj vekis ĉiujn iliajn dezirojn en ŝajna reciproko.  
          Iam, somere, mi vagis fikocele en la apudkvartala kamparo, kiam mi ekvidis Markon en la ombra ŝirmejo de bosketo. Li piĉlekis knabinon, kaj je ĉiu frandzada movo, sub lia nuda pugo, kiel frapilo de preĝeja sonorilo pendolis interfemure mirinda klabo, kiu ja konfirmis tion, kion jam antaŭsupozigis laŭ mezuro de la dormanta ilo…     


Kojonoj en akvaro, koboldoj en arbaro.



            Ege sufoka estis la vetero, kaj eĉ en la ombra subarbaro, kie nenia venteto enblovis, mi sange ŝvitadis pro longa marŝado. Tial mi ĝojis, ekflarante la freŝan aeron kaj ekaŭdante la pladaŭdon de rivero. Baraktante kontraŭ sangavida armeo de kuloj, mi trapasis la verdan baron de gigantaj filikoj ĝis strando el hela sablo, kiu milde deklivis al la ŝtonoza fluejo. Blindumite de la sunlumo, unue mi kaŭriĝis, samtempe admirante la pejzaĝon kaj reakirante normalan spiradon.  Nur poste mi senŝuiĝis kaj sobiris en la fluejon por sperti la akvan malvarmon ĉe miaj piedoj. Birdo laŭte blekis supre de mia kapo. Nizo verŝajne… Ambaŭflanke de la rivero staris ĝis nevidebleco nur la malhela frondaro de arbaro. La tikla deflubruo de la akvo tiam min invitis : neniu ĉeestas, senvestiĝu kaj ĝuu plene mian friskecon…
            Mi retroiris ĝis la loko, kie mi lasis miajn ŝuojn, demetis mian t-ĉemizon, mian ŝorton, kaj eĉ mian kalsoneton. Kaŭrante momenton, mi kontrolis, ĉu ja neniu alvenas. Neniu… Hop ! hop ! mi kuris tutnuda en la fluan akvon.
            Kia plezuriga sperto, tiel naĝadi senĝene, tute libere, en sovaĝa fluo de rivero. Ĉu la sunradioj ebriigis min ? Ĉiaokaze, ludante kun algoj kaj libeloj, mi lasis la fluo min forporti malproksimen. Kaj kiam mi alvenis en lokon, kie la fluejo estis pli larĝa kaj la akvo pli kvieta, tiam mi ekkonsciis, ke mi ne plu havos sufiĉe da forto por retronaĝi kontraŭflue ĝis la plaĝo, kie mi lasis miajn vestojn. Tial mi albordiĝis en arboza kreketo, kaj malkovrinte padon, kiu meandris traarbare laŭ la riverbordo, mi eksekvis ĝin. Dumpaŝade, mi pretigis al mi ian surogatan pugingon el filikaj folioj, esperante tamen neniun survoje renkonti…  

*******
            Por domaĝi je vundo miajn nudajn piedojn, mi atente piediris, kontrolante ĉiujn miajn paŝojn sur la pada grundo. Tial mi ektremis pro forta surpriziĝo, aŭdante laŭtan voĉon al mi kriante :
- Saluton, knabo !
            Junulo staris kontraŭ mi. Ankaŭ li estis preskaŭ nuda, surhavanta nur verdan kalsoneton ĉekokse kaj brunan kaskedon surkape. Krome, li montris ĝojradian rideton kaj petolajn akrebrilajn okulojn. Sur lia sunumita haŭto flagris ŝviteroj ie kaj tie.
- Saluton, mi balbutis, manpremante mian filikan pugveston.
            Mokeme, dekape ĝis piede, li rigardadis min. Li ne kaŝis sian plezuron, ke li kaptis min en tia malagrabla situacio. Ĉefe mia folia kuloto ŝajnis lin interesi, kiun li esploris perokule kun videbla avido. 
- Ĉu vi rolas Robinsonon sur sia insulo ? li demandis.
- Ne… mi naĝ…
- Jeŝ, jeŝ ! La fluo portis vin for de miaj vestaĵoj. Mi ja scias !
- Ĉu… ĉu vi vidis min preterpasi ?
            Li ne respondis. Li daŭrigis sian ekzamenadon de mia nudeco, ĉirkaŭ mi rondirante.
- Mi ne konjekis iun renkonti.
- Maltrafe, li rikanis…
            Penseme, li karesis sian mentonon.
- Se vi konsentos, mi povos vin helpi, li diris. Mi bonvolas doni prunte al vi unu el miaj vestaĵoj…
            Tion dirante, li pasigis ambaŭ dikfingrojn trans la elasta zono de sia kalsoneto.
- … sed vi nepre eksciu antaŭe, ke mi estas ne tiun, kiun vi kredas. Mi nur aspektas knabege, sed fakte mi estas koboldo.
            Ridetante, li atendis mian reagon. Sed mi ne sciis, kion respondi…
            Enkape mi pensis : mi trafis frenezulon !
            Li daŭrigis :
- Nu, se vi konsentas, mi, sed ankaŭ ĉiu el miaj kvar fratoj, donos prunte al vi, laŭ survojaj renkontoj, po unu el niaj vestoj. Tiel vi retroiru malnude al la loko, de kie vi fornaĝis. Sed atentu ! Nepre vi revenu, kaj redonu al ni ilin. Sed… kun eta krompago.
- Kia krompago ?
- Tion ni klarigos al vi ĝustatempe. Do, ĉu konsentite ?
            La penso de la transdono de la verda kalsoneto tiom logis min ! Ĉar ĉiu pakaĵo emigas al malkovro de ties enhavo, ĉu ne ? Krome kaj fine, ĉu elekeblecon mi havis ?
- Tiu ventkapulo jam estos hejme, antaŭ ol mi reportos al li la kalsoneton, mi pensis.
- Ĉu konsentite ? li demandis, eligante sian dekstran manon de la zono por ĝin al mi prezenti.
- Konsentite ! mi konkludis, frapante lian manon.
            Kaj senprokraste, tujtuje, li demetis sian… kaskedon.

*******
            Mi kroĉis la kaskedon ĉe la antaŭa parto de mia folia pugujo, kaj daŭrigis mian vojon. Apenaŭ mi paŝis cent metrojn traarbare, kiam mi ekaŭdis melodian kaj viglan fajfadon. Kelkajn pliajn paŝojn, kaj mi trovis la fonton de tiu ĵigo. Sur blanka bantuko kuŝanta, meze de seka herbejo malsupre de la pado, nun videbliĝis karbhara knabego. Li surhavis nur ŝorton blankan, kiu kontrastigis sian bronzkoloran longan korpon. Ŝajne li ne rimarkis min…
            Nu, mi provis preterpasi diskrete, dampante kaj tamen rapidigante mian paŝadon.
- Ĉu nenion vi forgesas ? aŭdis mi subite, kiam mi ĵus malaperis je lia vido.
            Tiom firmega kaj laŭta estis la voĉo, ke mi ne aŭdacis eĉ provi eskapon. Malrapide mi revenis kaj sobiris ĝis la knabo.
- Ĉu ne vi paktis kun mia frato ? li mokpetolis.
            Liaj nigraj okuloj malicete brilis dum li fikse rigardis min. Mi pensis :
- Jen frato ! Ĉu tiu nekredeblaĵo vere veras ? En kia embusko mi falis ?
            Li plektis siajn krurojn kaj, duone sidanta, duone kuŝanta, li malkaŝis sian blankan dentaron tra sovaĝa rideto. Ĉar sovaĝule li ja aspektis, duonvoje inter lasciva faŭno kaj kruda cigano. Ĉu li surportas ion sub la blanka ŝorto ?
- Promeso estas ŝuldo, li diris. Mi donos al vi veston mian.
            Stariĝonte li displektis siajn gambojn, dum ĉe la rando kruruma fulmaperis la ombron de viloza kaj purpura rondaĵo.
- … sed ne forgesu vian devon !
- Mi ne forgesos, mi flustris pro emocio. Ĉar mi atendis la transdonon de la vestaĵo.
            Li stariĝis, kaj demetis por mi… siajn ŝuojn.

*******

            Tempon por primediti la aferon mi ne havis, ĉar jam aperis survoje alia ĉarma knabo, kiu ŝajne atendis min.
- Ĉu la Adidas-aj sportŝuoj de mia frato estas komfortaj ? li ŝercis.
- Ege ! mi respondis.
            Tiu « kobolda » frato aspektis kiel la plej malgranda, ŝajne la plej juna, kaj (ĉu eblas ?) ankaŭ la plej alloga. Sub distaŭzita orblonda hararo, montriĝis fajne delikata vizaĝo kun dezirvekaj lipoj trans kiuj lumis du kunikleskaj perlamotaĵoj. En liajn grandajn okulojn oni emus plonĝi kaj perdiĝi en la koralaj riĉaĵoj de ambaŭ lagunakvoj. Li surportis helflavan pantaloneton kaj ankaŭ helbluan ĉemizon. Tial mi tuj komprenis, ke ankoraŭ ĉifoje, mi ne malvestos pugon por vesti la mian.
- Vi nepre malforgesu ! li deklaris manpremante mian brakon.
            Tute proksimaj al mi, liaj lipoj odoris miele, dum flagris transrigarde oreraj brilaĵetoj.
- Senprokraste vi nepre revenu ! Se ne…
- Se ne, kio okazos ? mi riskis.
- Tion, mi preferas ne imagi. Sed vi ja revenos, ĉu ne ?
            Li ekdemetis la ĉemizon.
- Ĉu mi rajtus elekti prefere la pantaloneton ? mi aŭdacis…
            Li ridis.
- Hej ! Ruzuleto ! Mi mem elektas !
            … kaj palpante la kaskedon, kaj eĉ la subkaskedajn foliojn, li aldonis :
- Jam taŭgan pugingon vi havas. Nu, rapidu ! Ek ! Sufiĉe longa ankoraŭ estas la vojo…

*******

            Pli ol unu kilometron mi piediris. Tial mi ekopiniis, ke eble, plian koboldon mi ne renkontos. Mi alvenis tiam en maldensejo, kie muskoj kaj likenoj kovris rokojn kaj interplektaĵojn de sekaj trunkoj. Tie, flanke de la pado, tamen li atendis min, torsnude, ambaŭ manojn en la poŝoj de loza grizverda pantalono. Ĉio en li esprimis  samtempe fortecon kaj mildecon, kvazaŭ ambaŭ kuris sub la helbruna haŭto de lia muskuloza korpo. Kadre de mezlonga kaŝtankolora buklaro, senangula vizaĝo serenis tra lojala avele bruna rigardo. 
            Li ne estis parolema, sed tamen ridetis al mi. Li malbukis sian zonon kaj malbutonis sian fendon, malkaŝante ruĝan kalsoneton videble plenplenan.
- Kion vi donos al mi ? Ĉu la zonon, la pantalonon aŭ la kalsoneton ? Ĉi-lastan mi preferus, mi diris, tiel poste via lasta frato donos al mi sian pantalonon. Pli logike, ĉu ne ?
- Ververa petolulo vi ja estas ! li nur flustris. Dume, li prezentis al mi la pantalonon.
            Ĝin mi fine surmetis. Tamen, mi okulumis bedaŭre al la skarlata pakaĵeto, en kiu tutŝajne plu dormetis generalo kaj ties paro da adjutantoj.

*******

            Laŭ la riverbordo mi do pluiris, meze de verdaj herbejoj.
- Jen la vico de la lasta frato. Mi ne eraris, ĉu ?...La unua donis sian kaskedon. La dua, la ŝuojn. La tria, la ĉemizon. La kvara, la pantalonon… Kvar fratojn li anoncis, ĉu ne ? Do, ili estas kvin entute. Mi dubas… Ne, mi ja memoras. Kvar fratojn. Do, la kvina ! La kvina ja montros ĉifoje sian jesueton. Mi nur esperu ke li estos tiom bela, kiom siaj fratoj.
            Subite, mi ekvidis iun, naĝantan en la rivero. Ju pli mi alproksimiĝis, des pli mi distingis la plaĉajn mienojn de la junulo. Lerte li kraŭlis, ludante delfene kun la akvofluo. Kelkfoje li plonĝis funden, vidigante tiam la muaran fundaĵon de nigra bankalsoneto.
- Ĉu li ? mi konjektis.
            Post salutgesto, li naĝadis direkte al mi.
- Saluton ! Magia tago por naĝado, ĉu ne ?
            Tiom fee li ridetis ! Dume, mil kaj ok akveroj fluis soben ĉe lia vizaĝo.
- Jes, prave ! Ankaŭ mi ĝuis la banadon…
- He he ! Mi jam scias, bubego mia !
            La borda deklivo estis iom kruta, tial mi altendis al li la manon.
- Ne, dankon. Mi deziras plu naĝadi. Sed atendu iomete, ion mi havas por vi.
            Li mergis siajn brakojn, antaŭ ol eligi enmane la nigran bankalsoneton.
- Kaptu ! li kriis.
            Jam malkroksimen li forkraŭlis.
- Kaj nun, ne forgesu vian ŝuldon. Ni atendos vin…
- Hej ! Ĉu eblas klarigi, kia estos la krompago ?
- Tro frue ! Tion vi malkovros je ĝusta tempo.
            Tion dirite, li malaperis subsurfacen, en miriga delfena salto, malkaŝante al mi la faman rideton de Luno.  

*******

            Mi ĵetis surŝultren la banveston. Ĝin fine mi ne bezonis. Mi jam ricevis sportŝuojn, ĉemizon, pantalonon, kaj eĉ kaskedon ! Krome, mi baldaŭ alvenos, kie mi retrovos miajn proprajn vestojn.
- Tamen ! Kia aventuro…
… kaj mi ekrevis pri la kvin fratoj, ja tute enlitigindaj, kiujn mi renkontis, kaj baldaŭ renkontos denove…
            Iom post iom, mi retrovis la pejzaĝon, la larĝan ŝtonozan fluejon, ambaŭflanke ĉirkaŭitan de malhela arbaro de la deirpunkto. Jam aperis, malantaŭ la herboza zono, la filika baro, en kiu la kuloj min sturmis. Sed… Kio tio ? Ruĝan tukon mi ekvidis trans la herboj. Ĉu miaj vestaĵoj ? Ne ! Ne eblas…Mi alproksimiĝis…
- Nekredeble ! Plia koboldo !
            Surventre kuŝanta sur bunta bantuko, knabo dormis, senkalsone.
- Nu, vi do estas ses fratoj, mi kriis por min anonci. Ne kvin, ses ! Ĉu ne ?
            La knabo, duone plu dormanta, stupore rigardis min.    
- Kion vi donos ? Vi havas nenion… Ĉu vian bantukon ? Jes ? Ĉu ?
            La knabo iom post iom kvazaŭ ŝrumpis, kaŭriĝis, premante la tukon mallerte inter siaj femuroj.
- Hej ! mi argumentis, mi paktis kun viaj fratoj ! Jeŝ ja ! Vi donu al mi ion !...
… kaj altendante la manon, mi alpaŝis lin.
            Ĉu pro paniko ? La knabo ekstaris, provante malmontri sian pisilon. Sed li implikiĝis en la tuko, stumblis kaj fine falis surdorse, tiel liberigante sian birdeton.
            Helpeme, mi kaptis unu el liaj brakoj, sed li baraktis tuj kaj porkide blekis :
- Lasu mi ! Lasu min !...
            Forlasante sian tukon, li kuris sage en la filikejon, kie malaperis lia blanka pugeto de kuniklido.
- Ŝajnas, ke ĉifoje mi eraris. Ne koboldo li estas, sed ja vera knabo !

*******

            Sen plia travivaĵo mi fine atingis la lokon, kie kuŝis miaj vestaĵoj. Rapide mi revestiĝis, kaj poste faldis atenteme sur mian brakon la redonotajn pantalonon, ĉemizon kaj jam sekan bankalsoneton. La sportŝuoj en unu mano, mi remetis la kaskedon surkapen, kaj ek ! Ŝuldo estas ŝuldo, kaj eĉ se, dummomente, mi planis ne repagi ĝin, nu… mi ne plu dubis pri ilia potenco… Ĉiel ili rekaptus min. Kaj la punon mi jam antaŭsentis… Estas prefere elekti la vojon de lojaleco, kaj reporti la vestaĵojn. Des pli ke mi arde deziris revidi la frataron…
            Ekvesperiĝis kiam mi retrovis ilin sur la muskoza maldensejo. Tuj ili amikece ĉirkaŭis min, brakumis, kaj ampremis miajn ŝultrojn. Iliaj okuloj brilis pro ĝojego.
- Nu, mi do redonis viajn havaĵojn, kiel promesite. Diru al mi nun, kio estas la ŝuldita krompago, pri kiu vi parolis…
            Ili respondis nur per mutaj, petolaj ridetoj.
            Dek brakoj, dek manoj, kvindek fingroj tujtuje palpadis min, premis mian korpon, malbutonis miajn vestojn, formetis gis la plej malgrandan teksaĵopecon, fingrumis ĝis la plej…
            Tiam mi vekiĝis !...
            Penikon enmane, gluon surventre, la ĉurado elsonĝigis min.
            Sur la strando mi estis tute sola, sur mia bantuko, sub la ankoraŭ varma sunlumo. Sola ? Jeŝ… sed, al kiu apartenas tiu bruna kaskedo ?