plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

2.3.13

Farbisto penis penike… Panisto farbis penise.


                    Mi ŝatas somerojn. En tiu sezono plibelas la tuta naturo, smeraldas la foliaro kaj bruniĝas la haŭto de la vira junularo. Abeloj kaj papilioj tiam emas flirti de floro floren, dum mi emus flugeti same de knabego knabegen.  Sed bedaŭrinde nur emus, ĉar parolante vere, ne tiom povas mi, kiom mi ŝatus ! Tro flugetema mi estas…
          Nu, tio okazis dumsomere, en la tempo kiam mi estis panista metilernanto.
          Antauvespermanĝe,  mia patrino sendis min al la kvartala ĉiovendejo por aĉeti botelojn da akvo kaj mentsiropon. Pro varmego, ne plu restis sufiĉe da en la fridujo por prepari mian porlaboran trinkaĵon. « Ĉar vi nepre trinku po pli ol litron en la nokto » ripetadis panjo. Ŝi pravis. Ĉar se jam ĉiusezone varmis en la bakejo, tial, des pli dum hundotagoj tiaj.
          Rehejmenirante, mi rimarkis kelkajn freŝe refarbitajn fasadojn de la domegaro.   Skafaldoj apogiĝis antaŭ la fenestroj kaj blankaj kamionetoj de farbista entrepreno obstrukcis la trotuarojn de najbara strato. Sed laboristoj ne videblis. Ŝajne, je tiu postlabora horo, ĉiuj ariĝis trinkejen por malsekigi al si la gorĝon.
- Baldaŭ belos ! alparolis min Kevino, kapsignante al muntotajn skafaldoj. Aĥ Kevino ! Iam mi petu, ke li instruu al mi gitaron. Mi ja promenigus miajn fingrojn sur la fretkolo de lia instrumento. Laŭdire statistike, gitarludanto pli senpene surlitigas knabinojn, kaj kio funkcias por knabinoj, ankaŭ tutcerte taŭgas por beluĉjoj, ĉu ne ?        
          Ĵus ni finvespermanĝis, kaj prepariĝis mi por iri laboren, kiam iu sonorigis ĉe nia pordo. Maljuna barbulo en blanka ŝelkpantalono apenaŭ finparolis kun la najbarino de la sametaĝa apartamento.
- Bonan vesperon ! Eble jam vi scias, li diris, ni komencos prilabori vian domegon de morgaŭ matene. Ni unue ekfarbos la internajn murojn de la balkonoj. Tial mi venas de pordo al pordo por kolekti la ŝlosilojn.
- Ho, jes ! Kiom da tempo tio daŭros ? demandis panjo, viŝante telerojn ĉe la kuireja pordframo.
- Be… Almenaŭ unu semajnon. Unu aŭ du. Dependas ! Sed verŝajne, ne pli ol du.
          Panjo malpendigis ŝlosilon de la enireja kroĉilaro, kaj donis ĝin al la barbulo.
- Bonvolu skribi vian nomon kaj numeron sur tiu ŝlosilringo, sinjorino, kaj kompletigi kaj subskribi la ateston.
          Dum ŝi enirigis lin en la kuirejon por plenskribi la dukumentojn, ŝin mi kisis kaj foriris laboren.
          La morgaŭan matenon, kiam mi eniris hejmen frumatene, panjo jam estis for, sed ŝi lasis al mi mesaĝeton sur la kuireja tablo, kun peto por la postdorma posttagmezo : porti kelen grandan parton de la fatraso, kiu kutimas malhelpi aliron al la hejma balkono. Koncerne la plantojn, ŝi mem jam zorgis, dismetinte la potojn poĉambre.
          Farinte la taskon, tuj mi forgesis la tutan aferon, la farbadon de la domegoj kaj la maldikan maljunan barbulon, kiu tiom similis tiujn malicetajn koboldojn de ĉirkaŭurbaj ĝardenetoj…

& & &

          Tri tagoj pasis, aŭ pli trafe dirite, tri labornoktoj. Daŭre varmegis. Tial, antaŭ ol enlitiĝi nude sub nura littuko, mi lasis malfermita la fenestropordon de mia dormoĉambro al la balkono, tiel enirigante plejeble la matenajn freŝajn aerblovojn.   
          De duondormo aŭdiĝis bruoj nekutimaj : voĉoj, paŝoj… Ĉu sonĝo ? Al mia konscio konturiĝis iom post iom de la barbulo la koŝmaran vizaĝaĉon. Voluptavide li klinis sin al mi. Frenezulaj okuloj flagrantaj, dezirplenaj. Tute proksime. Osteca mano kuretis jam subtuken. Miakacen. Senmova barakto. Ŝvitoza haŭto. Moviĝi ne eblis, nek bleki.
          Mi vekiĝis…
          Varmeta bloveto pufigis lude la kurtenojn. De malproksime eĥiĝis ludkrioj de bubaro en parko. Neniu ĉeestis en la ĉambro. Jam diseriĝis for la inkubsonĝaj memoraĵoj, sed ankoraŭ restis tutkorpan malsekecon kaj surventran rigidecon, kiel atestantojn. Mi turnis min surflanken, forpuŝis la littukon, kaj provis reendormiĝi.  
          Morfeen !
          Apenaŭ mi ekŝvebis sonĝe tra vasta flokecejo, jen stanga knarado tiris min surfacen al senkompata realeco. Ĉu trenita ŝtupetaro ? Silento… Mi malfermetis okulon. Nenio videblis sur la balkono. Sed sufiĉe longa ĝi estas… Ĉu farbisto eniris por eklabori ? Denove, batbruoj, kvazaŭ kontraŭ ladsitelo. Ne plu eblas dubi : la barbulaĉo estas tie ĉi. Tremeto transaltis trote la ŝviterojn de mia dorshaŭto ĝis mia nuda pugo, sed mi ne kapablis eĉ moviĝeti por tiri sur min la littukon. Jen ombro, kune kun alproksimiĝanta susurado de brosado. Iu alvenas. La olda koboldego staros post momento ĉe la framaperturo kaj spektos neatenditan oferaĵon : la senvualigita aliflanko de Luno mia.  
          Tra fendo de miaj palpebroj aperis… balailo. Sed balailo, … kiu balais plafonen ! Ĉe fino de la tenilo… brako… dua mano… Mil kojonoj !!! Anstataŭ maljuna satiruso, jen silueto de lindaspekta ulĉjo preterpasis. Nazon al ĉielo la knabego eĉ ne rimarkis min, pro streĉata rigardo al la farendaĵoj : senaraneaĵigi kaj senpolvigi la farbotajn surfacojn. Je ĉiu brakmovo, li kuspis sian nazon kaj faldis siajn okulojn en ĉarma grimaceto, dum hartufo eskapinta de blanka kaskedo dancis gracie antaŭ lia frunto. Sub blanka ŝelkpantalono ĉekokse nebutonita suprenfaldiĝis trivita T-ĉemizo, malkovranta super turkisblua kalsonzono la helan haŭton de ventroflanko.
          Kiam, post la plafono, li finbrosadis la flankan muron, li turnis sin fronte al mi, sed plu gapante supren por purigi superporde. Nur tiam, tute hazarde li mallevis la rigardon. Li ŝtoniĝis. Trakurtene, ŝajne li ekvidis min. Post sufiĉe longa tempo li malrapide paŝis flanken por ĝui sen la kurtena vualo la mirigan vidindaĵon. Apoginte atenteme la balailon kontraŭporden, lia mano glitis malsupren laŭ la pantalono ĝis la fendo, kies enaĵon ĝi ekknedis traŝtofe. Sango bategis ĉe miaj tempioj. Mi sentis min same kiel bolonta lakto superrandiĝonta. Kun anakondo traboranta sian vojon inter ventro kaj matraso.   
          Sed ve ! Kien ? Lin mi ne plu vidas. Kial li foriris ? Eĉ brueton mi ne aŭdas… Tiu kackapulo tamen ne lasu min sola, same kiel turbo sur pinto… Aĥ, li revenis ! Venu, vi ne timu, venu tute proksimen…
          Sed la stutulego ne aŭdacis eniri. Kaj mi, por ne ekflugigi lin for, ne aŭdacis eĉ moviĝeti.
          Post kelkminuta gapado de antaŭ la pordo, denove li malaperis.
          Kaj reaperis…
          Eniru ! Jam elpakita ‘stas via donaco. Enmanigu ĝin ! Ĝuu ĝin ! Malsovaĝigu la beston, tiel vi rajtos surrajdi…
          Fine, luppaŝe, heziteme, li metis piedon en la ĉambron. Kaj krome… ankaŭ manon enkalsonen ! Sed tiun lastan geston, ja multe pli decideme li faris. Kaj kiam li staris nur je unu metro de mia lito, li demetis ŝultroflanken  la ŝelkojn, falis la antaŭklapo ĉe liajn femurojn, kaj kvankam li ne eltukigis la kolbason, li tamen plu fingrumis volupte.
          Tiam, pro tro longtempe retenita premo, pro interna incendio, mia korpo subite kaj nevole skuiĝis. Kun okuloj daŭre fermitaj por ne fuĝigi la gapulon, mi ŝajnigis elspiran ronkadon dum mi malfaldis mian gambon kaj ruliĝis surdorsen. La farbisto retropaŝis krabe. Sed kiam li kredis min daŭre dormantan, li revenis tute proksimen, klinis sin super mian subventron, kaj etendis brakon.
          Mia prancanta klabo lian manon aspiris, deziregis. Ha ! Esti karesata, prenata, premata. Ankaŭ liaj fingroj certe sopiris tuŝadon, suspiris, suferis inferon. Fine kontakto. Per nur unu fingro. Montrofingro sur kojonharoj. Eĉ flugtuŝeto ĉe kachaŭto.  Ondo de ĝuego…  Atendo… Hezito…
            Hop ! lian manartikon mi kaptis. Rigardo rigarden. Panikiĝo. Mano baraktanta kontraŭ miaj kojonoj, mano iom post iom malstreĉiĝanta, moliĝanta, fine obeema, diligenta laŭlonge de mia klabo.
          Kiam liaj okuloj rekvietiĝis, mi lasis lian manon daŭrigi sole mian melkadon, por elkasonigi tire lian sufokiĝantan vermegon, kiu senretene montris al mi dankemon.  Por malsovaĝigi tian monstron, ĝin mi kisu unue, poste lekis langopinte, kaj fine enbuŝigis ties kapon. La knabego kriĉadis pro plezuro, same kiel angoranta didelfido senpatrina. Ŝovinte mian nazon sub liajn ĉurovojn, ilin mi ektiklis frandeme kaj furioze, tiel ke li, ĝemante, angilumante implikiĝis en sia interpieda pantalono kaj falis sur min. Post volupta frotado kacon kontraŭ kaco, kokslulado bolera, kvazaŭ ensandviĉa dancado de kolbasa paro, saŭco finale kaj       apoteoze ŝprucis. Penisoj rolis penike por ŝmiri ŝmace la ventron unu de la alia.
          Dum la sekvantaj tagoj de farbado, mi ne multe matendormis. Kvankam Alvaro eniris diskrete, kaj same diskrete komencis laboron sur la balkono, mi sentis funde de mia dormado alvokon al surliakaca rajdado, emon al ganimedaj plezuroj. Ekde la unuaj susuradoj de lia peniko sur la farbota surfaco, mi vekiĝis, saltis ellite, kaj vestita de nura bannegliĝo, brakumante lin dum lia tasko, mi ŝovis ambaŭ manojn tra la oscedantaj flankoj de lia blanka klappantalono, cele al lia malmoliĝanta knabludilo. Li ja baraktis iamete, sed ne tro. « Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝu » diras la proverbo zamenhofa. Nu, miaproverbe, tio fariĝis preskaŭ similsona : kiu kacon aranĝas, tiu ĝin englutu ! Fakte, mi englutis. Kaj suĉis. Ĝissuke…
          Iom malpli juna ol mi, Alvaro estis sufiĉe alstatura forta knabego de portugala deveno, kun densa hararo kaŝtanbruna kaj kruroj ĝispuge harkovritaj. Sed karaktere, liaj ĉefaj trajtoj (des pli kontraste kun liaj korpaj) estis eksterkutimaj mildeco, afableco, malaroganteco. Feliĉe, ege lasciva li estis, kaj tio helpis lin iam elkonkiĝi kaj iom friponiĝi.   

& & &

          Fine, post tri tagoj kaj kroma farbotavolo sur nia balustrado, li rezignis kun granda bedaŭro la forlason de nia balkono. Sed pri nia ŝlosilo, ne ! Tiel li plu vizitis min ŝtele dum la sekvantaj semajnoj. Tamen li fine estis skoldata de lia laborestro :
- Ju pli frue vi enposteniĝas, des malpli rapide vi laboras. Tutcerte, tropleno da knabinoj priloĝas vian kapeton !  diris li.
          Konkurencon far ulinoj mi ne timis. Sed ve, for de l’okuloj, for de la koro ! Ĉiuj domegoj refarbitaj, ĉiuj skafaldoj malmuntitaj, mia plejŝatata farbisto iam malaperis.
          Senĝise !
          Kun mia ŝlosilo...
          Lontempe mi esperis, ke intence li prenis ĝin. Por plua kunludado. Sed vane !
          Tamen plu havis mi memoraĵeton :
- Kiel do vi elturniĝis, diris panjo, por tiel farbe makuli viajn littukojn !
          Eĉ post lavadoj, la farbaj makuloj restis neforigeblaj, same kiel la rememoroj pri mia avelokula farbisto, kies peniktenilon mi ŝategis enmanigi, por ke li ŝmiru al mi la fasadon.    


1 commentaire: