plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.5.14

Leginda romano en la franca : "Foriri" de Tahar Ben Jelloun (2006).


            Tanĝero, komence de la 90aj jaroj : kelkaj studentoj kutimas rendevui en la trinkejo de l’Klifo, ĉe la maro, de kie vidiĝas la hispana marbordo, kaj, vespere, la eklumantaj stratlampoj… Tagoj post tagoj, ili revas pri tiu paradizo ŝajne ja atingebla.
            Unu el ili, ĉar li ne plu eltenas estontecon dumvive senlaboran, kaj la ordoneman reĝimon de maljuna reĝo, projektas elpatriĝon. Sed la tragika morto de unu el liaj kuzoj, kiu pereis okaze de neleĝa transmara vojaĝo, malpersvadis lin provi laŭ sama maniero. Kiam li komencas droni en malespero pro nenia elirvojo, li renkontas riĉan hispanon, Miguel, kiu protekte ekzorgas pri li, kaj samtempe proponas strangan kontrakton : li konsentas venigi lin en Barcelonon, sed kondiĉe, ke li fariĝu lia amoranto kaj kunulo.
            Ĉar ne samseksema, ĉar la alternativo estas inter certa infero kaj enventuala alia infero, kiu tamen estigas eblecojn, elekti ja malfacilas. Des pli, ke kelkaj islamistaj demonoj jam transiris la maron de longe…
            « Foriri » estas impresa romano, iom kruda sed humaneca, en kiu la ĉefrolanto pensigas nin pri aktualaj demandoj pri ekzilo kaj ties konsekvencoj.          


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire