plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

27.6.14

Kio estas knabo ?


          Antaŭ monatoj, mi trovis sur blogo (laŭmemore usona) franclingvan poemon kies titolo estis "Quest-ce qu'un garçon ?", t.e. "Kio estas knabo ?".
          Strange, tiu poemo estis netute komprenebla kaj ortografie iom fuŝa (aĥ ! franclingvo !), sed la tuto tamen ege plaĉis al mi, tiom ke mi tradukis ĝin esperanten.
         Se iu el vi konas la devenon de tiu ĉi teksto, bonvolu informi min.



Kio estas knabo ?

Koboldo li estas, kaj anĝelo.
Revanto, ŝajnloganto,             
de herbejoj l’esploristo
 kaj de arboj la grimpanto.      
Vetkuranto,
kaj de taskoj la faranto,
liajn plej bonajn kulotojn li ŝiras.

Li estas ankaŭ solena hometo
kun kotplenaj ŝuoj,
kolrompema biciklanto
sur la strataj deklivoj.
Tuta demandaro li estas.
Ĉiam li scivolas « kial ? »
dum la mondo turbas
kaj la ĉielo steloplenas.

Tamen, ĉu riskema, ĉu timema,
kvieta aŭ petolema,
ĉion novan li prizorgas
kaj emegas esplori.
Kaj tuj kiam via pacienco
eluziĝas
li enpaŝas vian humoron
kun rideto de senpekulo,
tiel ke denove
via koro fandiĝas
ĝoje, fiere,
pro tiu miriga, petola,
knaba trezoro via.
  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire