plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

3.6.14

Pugtruo.


         Riĉa sed maljunega gejo enuis en sia luksa vasta loĝejo. Li memoris pri la junaĝo, kiam bela kaj vivoplena li laŭvole faligis iun ajn knabegon sialiten. Tiom rapide fluis la tempo ! De nun, nur la katon dormetantan sur siaj genuoj li karesadas. Sano kaj deziro forlasis lian korpon kaj menson. Ĉu vere li meritis tian sorton, kvankam li, la tutan vivon, provis disdoni bonon kaj helpon ĉien ĉirkaŭe ? Ĉu ?...
         Apenaŭ li ekpensis tion, aperis antaŭ li de fulmo kaj nubo linda feo. Jes, feo ! Kial ne ? Mi fajfas pri viaj antaŭjuĝoj, kiuj emus kredigi, ke nur feinoj kaj sireninoj havus la rajton vivi...   
         Ĉiel ajn, la feo diris al li :
-  Ekceptokaze, jes, kial ne ? Pro viaj bonaj agoj iamaj, mi konsentos plenumi tri el viaj deziroj. Sed tri, ne pli ! Tial, bone elektu !   
         Ne longtempe la oldulo pripensis, antaŭ ol respondi :
- Unue, mi ŝatus iĝi denove juna. Dudekjara se eblas.
- Ja eblas, tutcerte ! respondis la feo, svingante sian sorĉovergon.
         Nu, jen ! Bela sanoplena junulo sidis tiam, kun kato sur genuoj, meze de grandega arte aranĝita domo.
- Nun, vi elektu duan deziron.
         La knabego iom cerbumis.
- Se eblas, mi ŝatus, ke mi kaj ĉio mia restu porĉiame senŝanĝaj ekde la efektivigo de mia tria deziro. Ĉu eblos ?
- Kial ne, respondis la bona feo.
         Ĵus dezirite, tuj farite, kvankam pri tio, nenio ankoraŭ videblis. Ĉio ĝuste restis samaspekte.
- Nun, la tria ?    
- Ho, pri la tria deziro, li diris, mi estos ne tro postulema. Mi ŝatus nur, ke mia kara virkato fariĝu fikindulo samaĝa kiel jam, tio estas dekokjara. Ĉu konsentite ?  
- Konsentite ! kapjesis la bonega feo.
         … kaj pere de vergofrapeto, la reŭmatismoplena besteto transformiĝis tuj en nigrharan kaj verdokulan belulon, sidantan sur la genuoj de la eksmaljuna junulo.  
         Tiam, turnante sin al sia mastro, la eksa kato riproĉis :
- Almenaŭ nun vi konsentos, ke ne bonan ideon vi havis tiam, kiam vi decidis min kastrigi !
- Fakte ne gravas, respondis la bonŝanculo. Tion mi fakte antaŭvidis, kaj ja kontentigos min, ke pro mia dua deziro, via virga pugtruo poreterne restos tia. Kvankam…     


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire