plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

26.7.14

Filmo spektinda : La virgulino de l'sikarioj.

            La virgulino de l’sikarioj (La virgen de los sicarios) estas filmo fare de Barbet Shroeder en 2000, laŭ la samtitola romano de Fernando Vallejo eldonita en 1994.


            Maljuna geja verkisto revenis en Medelino, sia junaĝa urbo. Tie, li enamiĝis al Aleksio, seksesjara sikario. Danĝera ampasio naskiĝis tiam inter la maljunulo kaj la stratbubaĉo, kiu finiĝis abrupte pro la tragika morto de la junulo.   


            Post dronado en ĉagrenego kaj malespero, la rakonto ŝajne ripetiĝis, kiam la verkisto renkontis alian adoleskanton, kies nomo estas Vilmaro… 
            Nepre spektinda !


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire