plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

6.7.14

Internacia tago de la kisado.


Por la internacia tago de la kiso, jen studoj, kiuj pruvas, ke kisado ja bonegas por bonfarto.

Fakte, kiu ne konas la faman « french kiss », la francan kismanieron, ankaŭ nomita kison de eskimoj ? Sed kisado havas ne ĉie saman signifon. Tamen, internaciaj esploroj ŝajne montris, ke kisadi estas ja saniga ago. Nu, ni profitu !  

1- Kisado estas bona por la dentaro, dank’al produkto de salivo. Ĝi eĉ kapablus forigi dentplakaĵon. Tamen, nenio malhelpas uzi dentopaston antaŭ vora kisado…

2- Kisado perdigas inter po 2 kaj 6 kaloriojn minute, dank’al la laboro de 30 muskoloj de la vizaĝo. Ĉu ankoraŭ necesas sportumi ?

3- Kisado ebligas fortigi vian imunan sistemon, dank’al interŝanĝo de ĝermoj. Atentu tamen, ke ankaŭ tiele eblas interŝanĝi malsanojn !...

4- Kisado senstresigas, dank’al produkto de kelkaj hormonoj.

5- Kisado povas malpliigi alergiojn. Laŭdire, japanoj kisis sin dum 30 minutoj nur por tiu scienca esploro. Kiel poste ne ŝati sciencojn !

6- Kisado kreskigas seksdeziron. Tion, oni jam antaŭvidis. Des pli ke seksumado estas ege bona por la sano.

7- Kisado plibonigas memestimon. Laŭ germana studo, tiuj, kiuj kisas sian partneron matene antaŭ ol iri laboren havas pli altajn salajrojn. Jen ago, kiu kostas malmulte, eĉ se ĝi enspezigus neniom…

8- Kaj fine, kisado tutsimple feliĉigas la fervorajn praktikantojn, ĉar ĝi stimulas en la cerbo la aerojn de dependeco kaj rekompencoj.

KISSING
Nu, kial ne kisi tuj unu la alian ?   


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire