plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

25.7.14

Legindaĵo : Jean Genet, Miraklo de l'rozo.


            Miraklo de l’rozo, fare de Jean Genet (1910 – 1986) estas, same kiel ĉiuj romanoj de tiu aŭtoro, poezia ekzaltado de perverso, samseksema erotismo kaj nerezistebla allogo por lindaj stratbubaĉoj. En riĉega stilo, kvazaŭ ĝangala, interpletiĝas realo kaj revo, mistika lirikismo kaj kruda slango pri la vivo en iama malliberejo por knaboj.  Oni eliras de la legado, samkiel de longa erotika sonĝo, plezure sed iom elĉerpita…
            Vi komprenu, ke tradukado, eĉ de parteto de tia verko, estas preskaŭ neebla. Almenaŭ por mi. Por vi, kiu ne scipovas legi la francan, mi tamen provis :

.........................................................

            Por Vintero, lia beleco iĝis batego. La fortuloj enamiĝis al li, tiel ke li spertis la suferon de borado per dek du kacoj, kaj krome la honton, ke tio okazis kvazaŭ publike. Longtempe poste, dum li rakontis al mi sian vivon de juna prostituisto en Parizo, delikata emocio naskiĝanta de lia pasinta honto ŝanceligis lian voĉon, lian vizaĝon, ŝanceligis lin mem. Sub liaj abruptaj gestoj, travideble, ekvidiĝis spuroj de la karcera humiliĝo. Kelkaj cikatroj aperas ekde kiam oni frotetas la vunditan membron.
            Lia bela muzelo kaj lia maldiligenteco ekscitis la knabegaĉoj, kiuj memdonace bugris lin.  


.........................................................

            Dum la parado, aŭ kiam ni iris de la manĝejo al la ateliero aŭ de la honorhalo al la familiejo, Diverso lokis sin kelkfoje malantaŭ mi, kaj, kiam ni marŝis, li diligente metis siajn paŝojn en miajn, sekvante ilin precize, lia dekstra gambo ĵetiĝis, premita ĉe la mian, poste lia maldekstra ĉe mian maldekstran gambon, lia brusto preskaŭ sur miaj ŝultroj, lia nazo, lia elspiraĵo sur mian nukon. Mi sentis min portite de li. Kvazaŭ estante jam sub li, min li fikus, premante min de sia tuta pezo, kaj tirante min al li samkiel la aglo Ganimedon, samkiel li fine faris la kvaran nokton, kiun li pasigis kun mi, kiam, pli bone preparita, mi lasis lin eniri en min profunde, dum falis lia masego (tuta ĉielo sur mian dorson), dum liaj ungegoj boris miajn ŝultrojn kaj liaj dentoj mordis mian nukon. Li estis plantita en mi, kreskante en mia grundo, kaj, super mi, disetendis branĉaron kaj foliaron el plumbo.       


desegno de Jean Cocteau.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire