plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

28.7.14

"Ne plu ludo" de Norbert Barthelmess.


            Mi ĵus tiris kaj legis el mia librobretaro malnovan verkon de Norbert Barthelmess, eldonita en 1973 de S.A.T, kies titolo estas « Ne plu ludo » (laŭ unu el la enaj noveloj).
            Mi fakte estis dekomence plene mirigita de la etoso. Vi prijuĝu mem…
            Jen du partetoj de la novelo « Ne plu ludo », verkita en julio 1940 (do en la dua mondmilito) rakontante pri la rilatoj inter pacifista instruisto (s-ro Bakfend) kaj du el ties knabaj lernantoj (Celesto kaj Ralfo).   
            …
            La du knaboj estis tuj ege scivolemaj kaj kvazaŭ elektrigitaj, kiam sinjoro Bakfend alproksimiĝis kaj prezentis al ili iom sekreteme kaj kun fulmbrileto en la okuloj, ke li invitas ilin en sia hejmo por la ĵaŭda vespero. La koro de l’ junaj ekbatis pli forte. Io ŝvebis en la aero inter ili, kio vibrigis iliajn sentojn, ebrietigis iliajn kapojn. La mildaj invitparoloj de l’ viro kaŭzis incendion en la animoj de la knaboj. Ili flustre interparolis pri la ebla celo de la vizito ; ili sciis taksi la bonvolemon de sia kara instruisto. Sed nek unu nek la alia divenis eĉ nur malnete pri la misteroj, kiujn malkovros al ili la plenaĝulo.
            Fine ilia senpacienceco atingis ekstreman gradon kaj estis streĉita ĝis krevo. La fiksita vespero alvenis. Ili palpis la elektran butonon ĉe la dompordo de l’ sinjoro kaj baldaŭ eksidis sur ruĝe remburitaj seĝoj en siaj laŭsezone malpezaj vestoj, kun siaj nudaj kruroj kaj femuroj, kiujn iom nerveme laŭiris la propra mano,  ̶  vid-al-vide al la viro, kiu prezentis al ili senceremonie glason de sukerita trinkaĵo.
            ̶   Nun, knaboj, diris kun malforta rideto, sed funde tre serioze, s-ro Bakfend,  ̶  sekvu min en mian kabineton.
            …


            En la dua parteto, la bonkora instruisto estas militkaptito en Germanio. Li ĵus ricevis pakaĵon kun letero de siaj du preferataj lernantoj…
           
            Duondorme li aŭdas apenaŭ la voĉojn lin ĉirkaŭantajn. La posttagmeza varmo pezas sur la kapon. Fine li ekdormas, kaj en liaj sonĝoj postvibras  lernejaj bildoj, kiaj ĵus okupis lian maldorman cerbon. Jen eĉ dancas subite antaŭ liaj okuloj la bonkonataj figuroj de Celesto kaj Ralfo, kiuj tiel afable transdonis al li, en lia anima soleco, la salutojn de ĉiuj kunlernantoj el la hejmurbo.
            Tiam stranga aperaĵo malfermiĝas antaŭ lia rigardo ; tamen, post ekkutimiĝo, ĝi jam ŝajnas al li tute malfremda. Prezentiĝas al li vasta aspekto de kolonaro ĉielen etendiĝanta kaj de larĝa sunoplena promenejo : Atena scenbildo evidente ; la tutan lokon okupas svarmoj da nudaj junuloj apenaŭ kovritaj ĉirkaŭ la koksoj. Multaj beltaliaj dekok-jaruloj ; kaj inter ili moviĝas kun elasta paŝo dektri  ̶  kaj dekkvar  ̶  jaraj knaboj. Sed eĉ etuloj sep  ̶  aŭ ok  ̶  jarajn li renkontas sur la ŝtuparoj kaj apud la ŝprucfontanoj, kaj tiuj knabetoj laŭŝajne multe fieras esti allasitaj inter la pli aĝaj.
            En unu loko la junuloj kuradas kaj gimnastikas, en alia ili ĵetas diskojn, ekzercante siajn muskolojn ; ie ili sidas tute trankvile en kunigita aro sur verda herbotapiŝo kaj babilas ; en ombro de pinarboj kelkaj amuziĝas per flutludo ; en la mezo ankoraŭ pli junaĝaj ludas per sablo, kiun ili petolante fluetigas tra siaj kruroj. Kelkaj ankaŭ promenas kun pli aĝaj viroj, diskutante kaj gestante.
            Ili ŝajnas ĉiuj gajaj kaj liberaj je ŝarĝo de zorgoj kaj ĉagreno.
            ̶  Kia mirinda atmosfero ! pensas la malfeliĉa militkaptito.  ̶  Mi volus partopreni en ilia kunvivado.
            Kaj ekzamenante sin de supre ĝis la piedoj li rimarkas, ke ankaŭ li, Johano Bakfend, portas nur la malpezan, blankan ĥitonon de la grekaj viroj. Kaj kiam li en feliĉa konfuzosento levetas la rigardon, liaj okuloj trafas du junajn, viglajn knabojn, kiuj alpaŝas lin kun decidaj paŝoj ; elaste kaj gracie ili sin movas, kun mienoj hellumaj, serenaj, akceptemaj kaj donemaj.
            Ili havas la fizionomion de Celesto kaj Ralfo, kaj ili aspektas ĉarmaj en siaj malpezaj kiteloj, kiujn ili nun disfaldas por montri sin brile nudaj. La de la suno brune tanita haŭto, la fortikaj brakmuskoloj plifortigis la agrablan impreson, kiun ricevis la instruisto, vidante siajn disĉiplojn.
            ̶  Venu kun ni ! ili flustris al li kaj duontiretis lin al la belega sportejo, kiun li vidis tra pinoj kaj olivarboj.        
            Li apenaŭ sentis la palptuŝon de la knabaj manoj, kaj tamen li glitis tiel facile kaj senbrue sur marmora ŝtuparego malsupren al la longa rektangulo, kadrita de altaj, blanke brilaj kolonoj.
            ̶  Mi sopiras tiun lokon kaj tiujn homojn ! eligis s-ro Bakfend kun basa voĉo iom raŭka pro emocio,  ̶  kaj via societo estas la plej bela kaj plej harmonia, kiu povus ekzisti.
            …


            Ĉu ankaŭ vi estas dubeme konfuzigita ?
            Mi agnoskas kaj hontas, ke mi neniam aŭdis, ĝis nun, pri tiu Norbert Barthelmess. Tamen Vikipedio sciigis al mi, ke li estis sufiĉe grava esperantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj tradukisto. Mi esploris iom pli, kaj malkovris sur la retejo de Earl Galvin, « La biblioteko de samseksamo », eltiraĵon de la sama novelo ( !!!). Krome, estas dirite en la enkonduko, ke Norbert Barthelmess agnoskis, en sia membibliografio « Mia vivo », ke deksesjara li verkis tutan poemaron al… adorata knabo, kaj ke neniam li provis trovi vivkunulinon.
            Jen, dirite ! Ŝajne mi trafe antaŭflaris…


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire