plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.7.14

Ni ridu ga(e)je : kaco en krokodila faŭko.


     En kabareta spektaklo, dresisto, post prezento al la publiko de sia granda krokodilo, grimpigis ĝin sur seĝon fronte al li. Tiam, li frapis per stango sur ĝian kapon. Tuj post la frapo la krokodilo malfermis larĝe sian dentozan faŭkon.
-              Gesinjoroj, diris la dresisto, vi nun spektos ion, kion neniam vi vidis, eĉ televidile.
                 Tamburado… Silento…    
                 Zip !... La dresisto malfermis sian pantalonfendon kaj eligis kacon ja plene taŭgmezuran.
-              Hooo ! murmuris mirige la gespektantaro.
-              Silenton ! postulis la artisto.
                 Tion ĵus dirite, li ŝovis sian penison sur la pinkan langon de la saŭrego, kaj tuj abrupte frapis denove ties kapon. Tiam, trankvile malrapide, la besto fermis sian dentaregon, aŭ pli ĝuste preskaŭ fermis, ĉar delikateme, ĝi apenaŭ premis per la antaŭaj dentoj la kachaŭton de sia mastro.
                 La dresisto levis la brakojn. Furiozaj aplaŭdegoj de la tuta ĉeestantaro.
                 Poste, je la tria bato surkapen, la krokodilo liberigis sendifekte la penison, kiu post reaplaŭdegoj same furiozaj retrovis sian kutiman lokon.
                 Ŝerceme kaj fanfarone, la dresisto, karesante sian kunulon, aldonis tiam :
-               Ĉu iu el nia vira ĉeestantaro dezirus provi mem ?
                 Ridegoj eksplodis en la kabareto.
     Tamen, unu juna viro levis la manon, kaj per afekta voĉo diris :
-              Mi ja konsentas provi, sed bonvolu frapi ne tro forte sur mian kapon…                             


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire