plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

24.7.14

Verkado kaj bildoj…


         De kelkaj semajnoj, mi konstatas ke iuj el vi legas denove kelkajn el la malnovaj tekstoj de la blogo. Vi ja pravas ! Ili ja daŭre validas, eĉ por perunumana legado. Ĉar teksto valoras pli longtempe ol la nura tempo de la eldono, ĉu ne ? Tamen, povas ankaŭ esti, ke pro libertempo de somera feriado (almenaŭ en Eŭropo kaj Nordameriko), vi, karaj legantoj, emas legi aŭ relegi  tiujn rakontojn. Jen bona ideo ! Sed ĉu ankaŭ eblus, ke vi tiel ĉerpas el arkivoj pro nura manko de novaj tekstoj ? Se jes, mi tutkore pardonpetas…
         Kredu min, eldono de bildoj kun citaĵo jam estas tempovora tasko ĉiutaga, kiun mi provas aranĝi por vigligi kaj vivigi mian (vian) blogon. Ne pro pigreco mi ne aperigas pli ofte novajn rakontojn. Mi ŝatus fari pli. Sed vi ja scias… Laborado, rutinaĵoj, sen forgesi amorvarbadon kaj ties sekvaĵoj, ne lasas multe da tempo. Des pli ke verkado estas ege longdaŭra strebado. Almenaŭ por mi !...
         Feliĉe, mi baldaŭ ferios. Tial, se eblas, inter legado (mi ŝategas literaturon kaj revuojn) kaj amindumado (mi ankaŭ ŝategas fikadon, sed tio tutcerte ne surprizas vin), mi provos finverki ĉiujn jam komencitajn rakontojn. Se eblas ! Ĉar verkado ĉiam venos… triavice.


Ĉu eblos rezisti ?

         Jes ja, el inter legado de ĵurnaloj kaj gazetoj kaj lekado de ĉurovoj kaj kacegoj, mi ne scias, kion mi elektos unue.   


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire