plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.8.14

Stultega maltrafo !


                Bretonia marbordo havas grandan avantaĝon. Eĉ aŭguste, kore de la laŭkutima esamenado de la urbanoj marborden, eblas trovi kreketon, kies plaĝo tute senhoma, por kviete sursabligi sian pugon. Kompreneble, oni estu marŝemulo, sed ĝuste tia mi estas.
            Do, sur tian plaĝeton mi alvenis, laŭirante la strandon dum tajda altiĝo. Lokinte mian bantukon funde de l’kreko, malantaŭ roko en duonombro, sed sur sablo seka, mi tuj banis min pugnude (neniu ĉehonrizonte) en la afable kvietaj marondoj. Kia plezuro ! Kaj kia plia volupto sterni sin poste, sentante la marblovon forpeli surhaŭte kaj libere la salozajn gutetojn…
            Mi legis de preskaŭ unu horo, kiam li alvenis. Lian ĉapelon helflavan mi vidis unue. Poste, lian elegantan paŝadon, liajn graciajn sintenon kaj gestojn, precipe kiam li portis manon ĉebroven por ĉirkaŭrigardi la maran horizonton. Kiom li aĝis ? Malfacilis tion diri. Tiel delikate li aspektis. Ĉu dekses ? Deknaŭ ? Li portis nur blankan pantalonon ĝisgenue kuspitan kaj longan bantukon surŝultre. Ĉio en li emanis nevulgarecon. Li eksidis sur la rokon fronte al la maro. Bukloj flirtis sur lia ore helbrunigita nuko.Ĉu li vidis min ? Tamen mi duonkovris mian kokson.  
              Longtempe li rigardadis la maron jam malaltiĝantan. Eble li atendis ion ? Iun ? Subite, li leviĝis, demetis sian pantalonon kaj facilmove kuris akven. Lian marverdan bankalsoneton mi sekvis ĝis plonĝa mergiĝo.
            Li revenis gazelpaŝe, sidiĝis denove sur la rokon kaj kovris siajn gambojn ĝistalie. Ĝistalie, jes, sed ne ĉirkaŭe, tiel ke vidiĝis, malsupre de lia dorso, la supra dorsa parto de la verda bankalsono. Ne longtempe, ĉar li pasis ambaŭ manoj subtuken, kaj hop ! li levis sian pugon, kaj tuj malaperis la kalsono, anstataŭita fulmrapide de nudaj helhaŭtaj sidvangoj. Sidante denove, li remetis sian ĉapeleton. Nu, kia vidaĵo ! Sube de vigla dorso la rakio finiĝas en ombreto de ĉarma pugsulko apenaŭ premita pro sidado. Ankaŭ senvualiĝis, pro probabla glito de l’tuko, la tuta koksflanko ĝis femuro. O dioj ! Kia rava vidaĵo !
            Longtempe li restis tiel, nur turnante de tempo al tempo la kapon dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ li kontrolis, ĉu iu alvenas. Lia gracia, preskaŭ senmova sinteno, la fajneco de lia hela haŭto, la delikateco de l’ tuto venigis miakapen komparon kun tiuj delicozaj markizetoj el saksa porcelano, fragilaj preciozaĵoj el la XVIIIa jarcento. Ĉar ja tiel li aspektis.
            Ĉu vi kredas, vi, kiuj nun iom konas min ? Ŝajne sorĉita, ŝtonigita, mi ne kuraĝis moviĝi, ne aŭdacis ĝentile alparoli lin. Mi nur hebete gapadis…
            Post eterno, por mi kruela miksaĵo el ĝuego kaj bruliga doloro, la knabo fine demetis la bantukon, ŝovis siajn gambojn kaj nudan pugon enpantalone, surŝultrigis sian malsekan kalsoneton kun la bantuko, kaj leviĝis. Tiam li turnis direkte al mi malicetan rigardon, salutis min per diskreta mangesteto, kaj foriris.
- Stultulego ! mi algrumblis min mute.
            Kvankam mi saltis plej tuje kiel eble enkalsonen, kiam mi eliris el la kreketo, li jam estis for. Lin mi vidis kuri malproksime sur la larĝiĝanta strando. Ve !
            Funde de mia koro same kiel de miaj kojonoj triste spertiĝis malalta tajdo.        

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire