plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

9.8.14

« La Sav-armeo », libro kaj filmo de Abdellah Taïa.


            Abdellah Taïa estas maroka franclingva verkisto kaj filmisto, kiu naskiĝis en 1973. Li estas unu el la unuaj marokaj verkistoj, kiu agnoskis publike sian samseksemon.
            « La Sav-armeo », lia tria romano, aperis en 2006. En 2012, li mem majstre enscenigis filman adaptaĵon samtitolan, kiu ricevis multnombrajn premiojn.
            Liaj romanoj estas tradukitaj en diversajn lingvojn.

Abdellah Taïa.

            La verko rakontas la junaĝon de maroka knabo en multinfana familio, lian adoleskantecon, kiam li enamiĝas al pli maljuna frato, kaj fine lian vivon de elmigranto en Svislando.

            Bela mallonga romano el intimecaj kaj sensamaj scenetoj, kiu bone respegulas la demandojn de nia mondo.    


           Jen la reklamfilmeto.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire