plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

8.8.14

- Tial, panjo…


            Mi estis survoje hejmen de la gimnazio, kiam subite, ĉe miajn piedojn saltis deflanke malgranda rano.
- Helpupu min ! ĝi kriis tute aŭdeble.
            Mirigite, mi rigardis deksten…, liven... Nenio ĉeestis. Krom la raneto kaj ties larmoplenaj okuloj. Mi pinĉis mian antaŭbrakon…
- Bobonvooolu helpipi min ! Via amimiko Kleklemento mimi estas…
- Klemento ? Tute ne eblas, mi respondis nekredeme.
- Jes jaja ! Mimi estas Klememento ! Malilica sosorĉisto alilitransfoformigis min en raranon. Helpuuupu min, mimi pepetegas…
- Nu, bone ! Se vere vi estas Klemento, donu al mi pruvon.
            La raneto gratis momente al si la kapon.
- Vi lalasis mimin ŝtelkokopii la sosolvon dede mamatematitika ekzercoco papasintan semamajnon. Ĉuĉu nene vere ? Ĉuĉu vivi memomoooras ?
- Klemento ! Diable ! Kiel mi povas helpi ?
- Mi frostatas, mi malsasaaatas. Bonvovolu memeti mimin en poŝoooŝo de via mamantelo kaj poportu min viviahejmeeemen.  
            Ĵus dirite, tuj farite…
            Post englutado de bulkoj kun konfitaĵo kaj varma teo, la rano malfeliĉe plu mizere tremadis pro malvarmo.
- Bonvooolulu, diris la rano… Bonvooolulu meeetiti mimin en vivian liliton, mimi pepetas.
            Tamen, post sufiĉe longa tempo sub dikaj kovriloj, la kompatinda raneto daŭre frostegis.
- Dodooonu al mimi korpopovavarmecon vivian.
- Kiamaniere ? mi miris.    
- Sesenvevevestitiĝuĝu  kakaj steteterniĝu sur mimin, bobonvolulu…
            Kiel eblus ne esti obeeme helpema ? Tuj post la elkalsoniĝo, mi kuŝiĝis enliten kaj premis milde la povran batrakon en la varmeco de tenera kaj amika brakumado. Iom post iom, ĝi ŝajne ektrankviliĝis.
- Ĉu pli bone ? mi demandis.
- Jeŝ ! Dankokon. Nun, popor libeberigi mimin de lala sorĉoĉo, vivi dedeeevas fifidi mimin…
 - Fidi vin ? Kiel ?
- Ĉaĉar vi devavas kikisi min sur lala buuuŝon.
- Kisi vin ? Sur… buŝon ?
- Jejeŝ, bobonvolu !
            Nu, ĉu vi kredas ? Apenaŭ mi lokis miajn lipojn sur la buŝeton de la rano, tuj tiu ĉi aliformiĝis, kaj la desorĉita Klemento retrovis feliĉe sian korpon.

            Tial, panjo, tial vi trovis nin, Klementon kaj min, ambaŭ tute nudajn en mia lito.  


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire