plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

25.8.14

Vespera vespo, jen espero…


            Oni diras franclingve : « vespera araneo estas signo de espero ». Se tio vere pravas, mi do kutime, eĉ sen iu ajn  memriproĉo, distretas esperon kune kun ties bonaŭgura besteto ! Fakte, mi ne estas superstiĉa, ĉar tio malbonŝancigas… Sed tamen mi agnosku, ke tiufoje, vesperaj vespoj (sed ĉifoje, ne araneo) ja helpis, intence aŭ ne, mian planon. 

v   v   v

            Mi klarigu unue, ke mia najbarino, olda kaj bonkora vidvino, havas nepon. Tiu ĉi knabo, lernanto tute ne lernema, fine fariĝis adoleskante senlabora manlaborulo. Kvankam mi ne emas kredi, ke li estas mallaborema, tamen tutcerte, de varma akvo li neniel estas la eltrovinto ! Malfeliĉe por li, ĉar se la feinoj, kiuj kliniĝis super lia lulilo, ne tro zorgis pri lia cerbo, tamen ili provizis lin pri ĉio necesa por korpe kreski plene, bele kaj eĉ harmonie.  
            La rezulto, deknaŭjarulo, vidiĝis iam kun sia avino de trans la ĝardena heĝo, en banŝorto ne tro novpura kaj senmanika t-ĉemizo.
- Vidu ! Rafaelo revenis somerferii iomete ĉe sia anjo, anoncis la maljuna bravulino. Kiel li okupiĝos, mi diable ne scias ! Tamen, pli bone li estas ĉi tie, ol en Parizo. Ĉu ne, Rafaelo ?   La uĉjo ne respondis. Aparte ŝi aldonis :
- Li ĉasos helikojn. Prie li ja kuros sufiĉe rapide...

v   v   v

            Bedaŭrinde ne pluvis. Tial la helikoj ne eligis siajn kornetojn, kaj Rafo (tiamaniere mi nomis lin jam de lia knabaĝo) ne devis postkuri ilin. Krom matena biciklado ĝis la panejo, li pasigis siajn unuajn feritagojn en la sama ŝorto, sidanta en ĝardenfotelo, krurojn larĝe disigitajn, kun kapaŭdilo surorele.          
- Vi ne eliras ? Vi ne knabinumas ? mi demandis al li iun tagon, scivoleme.
- Bof ! La tieaj unjoj… li svagis.
            Ĉu post tri aŭ kvar tagoj ?... mi ne memoras. Eble li fine enuis. Iel ajn, li planis ordigi kaj parte malplenigi la kabanojn, iamaj ilarejoj kaj brikolejoj de antaŭlongtempe mortinta avo. Jen tasko ! « Eĉ plursomera taskego » mi malkaŝe miris. Sed fakte li ne malkuraĝiĝis.
            Mi forgesis diri al vi, ke tiutempe, ankaŭ mi feriis. Aŭ pli ĝuste, (tio okazis antaŭ kelkaj jaroj) mi ripozis post operacio de genuo. Vi do komprenas, ke en tia situacio, io ajn povus distri devigan nenifaranton samkiel mi. Do, kiam mi vidis Rafon preteriri dorse nudan, tenante surkape, samkiel afrikanino, malnovajn defluilojn, kiam mi vidis ŝviton deflui laŭ lia polvoplena kaj brunhaŭta dorso ĝiskokse kaj inter liajn firme rondajn gluteojn ĉiupaŝe iom pli nudigitajn pro movo kaj elasta pigreco, tial mi konsciis, ke mia sanstato nun sufiĉe ektaŭgos por amika helpado. Ĉar se najbarojn, same kiel familianojn, oni ne elektas, tamen al ambaŭ oni estu plejeble devema.
            Tiel, postlamante helpoprete la knabegon, post nura mallonga tempo mi konkludis, 1) ke la hundido surhavis tutcerte neniun kalsonon sub sia ĉiutaga banŝorto, kies interna teksa reto, foje aperanta transzone, ŝajne entenis sole kaj plej libere la tutan enhavon. Bedaŭrinde, ankaŭ post mallonga tempo, mi konsciis, 2) ke mia genuo ne donos al mi la permeson kuradi « kiel hundo post hundo ». Interparenteze, mi esperas, ke vi kapablis enkapigi tiun ĉi lastan elvokivan bildon.  Nu, ve ! Mi do utilos al Rafo nur pookaze, sed tamen provizos lin malavare per fridaj bieroj. Ĉar… (ĉu vi kredas) ion mi iel esperis…
            Tamen, ju pli pasis la tagoj, des pli rezigne mi malesperis konkludon, mi diru… almenaŭ spicitan. Se ne piroteknikan…  

v   v   v

            Nu, kio pri la vespo ? Paciencu ! Jen la sekvaĵo…
            Iun antaŭmanĝan vesperon, mi aŭdis kriojn, kvazaŭ de sovaĝulo, kaj tuj poste aperis la sovaĝulo mem, aŭ pli ĝuste frenezulo, kiu kuregante tra la heĝo, plu jelpis, frapis sian kapon per unu mano kaj tenis siajn testikojn per la alia.
- Vespoj ! Vespoj ! li blekis…
            Fakte prave, kelkaj kamikazetoj sturme-zume postkuris lin. Elanvoje mi kaptis la kompatindulon subbrake, kaj lamkurante, braveme puŝis lin miahejmen.
- Kio okazis ? mi demandis, kiam la pordo estis sekure fermita.
- Mi probable difektis vespan neston en kabano, malfacile klarigis Rafo, kiu dancadis surloke, samkiel siuo ĉirkaŭ fajrejo.
- Ĉu ili pikis vin ? Kie ?...
- Jeŝ ! En hararo, kaj… en la ŝorto.
- En la ŝorto ? Ĉu plurfoje ? mi aldonis grimacante…
            Lian respondon mi ne tro atentis, ĉar du mortantaj vespoj vidiĝis tiam en liaj haroj.
- Atendu ! Kaj trankviliĝu ! Ĉar ĉion necesan mi havas. Ankaŭ mi estis pikita antaŭ semajnoj.
            Ja feliĉe (se eblas diri…), vespo aŭ abelo pikis min antaŭnelge ĉe fingro, kiam mi kuŝiĝis sur mia razeno. Kompreneble,mi ja konsentas, fingroj kaj kojonoj, nu, tutcerte ne samas… Sed taŭgan pomadon kontraŭpikan mi havis.
- Unue oni tuj forigu la pikilojn, mi deklaris ordoneme.
            Iom pli febre mi aldonis :
- Montru… Formetu la ŝorton !
            La hundido hezitis…
- Se tio ĝenas vin, mi deklaris hipokrite cedema, jen la pomadtubo, kaj petu flegadon de la avino. Sed koncerne la pikilojn…
            Vulpume mi daŭrigis pli mallaŭte.
 - …ju pli rapide, des pli efike !
            La penso malpakigi siajn kojonojn por lasi ilin inter la ungozaj fingroj de lia avino probable ne allogis lin. Tamen, li ŝajne ne decidiĝis, tiel ke mi fine reatakis :
- Ĉu vi volas elturniĝi mem ? Ĉu vi kapablos formeti la pikilojn ? Ĉu ?...
            Tiu lasta elektebleco faligis fine ĉiujn liajn kontraŭstarojn mensajn. Li malsuprenŝovis perunumane la ŝorton, sed daŭre staris kun la alia mano inter liaj premitaj femuroj, same kiel virga najado antaŭ avidokula faŭno. Kio ? Ĉu vi opinias, ke vere tia mi aspektis ? Fakte, tio montras, ke ne bone vi konas min, ĉar eĉ se mense mi ja povas beste faŭni, mi ankaŭ kapablas priroli samtempe la plej nedubeblan indiferentecon… 
- Nu, mi diris, kaptante amikece lian ŝultron, venu en mian dormoĉambron. Estos pli lume kaj konforte.
            Same kiel ŝafido survoje al buĉejo, Rafo sekvis min obeeme. Sur mian liton mi helpis lin surdorse kuŝiĝi. Kiam mi levis liajn krurojn ĝis nivelo kiam aperis lian trian okulon interglutean, uj ! mi komprenis, kial malfacile li eksidis surliten ! La batalkampon punktis deko da ruĝaj krateroj, ŝvelaĵoj dissemitaj sur la pugsurfaco ĝis la faldoj ĉekojonaj.
- Ne moviĝu, ke mi formetu la pikilojn…
            Ĉu vi kredas ? Pikilojn mi ne trovis, kvankam mi atenteme palpadis. Sed nenion mi diris prie. Tute male ! Miaj fingroj plu esploradis la pugon, ĉe la pugsulko giradis flegiste ĉirkaŭtrue antaŭ ol surgrimpi kaj skolti tra la brunrufaj hartufoj de liaj kojonoj bele rondaj. Poste, ĉar liaj du manoj daŭre ŝirmis pudore lian pisilon, per mano medicine aŭtoritata mi puŝis ilin flanken por ekzameni, kontroli per interfingra rulado kaj ŝovado de la kachaŭto, ĉu pikileto ne kaŝiĝis ie-tie. Rafo ne protestis. Li nur iomete streĉiĝis kiam mi glitigis elinge lian rozviolan balanon.
- Bone ! Montru vian hararon, nun !
            Be jes ! Ne eblis esti kredinda pri la enpugaj pikiloj sen zorgi ankaŭ pri la krania haŭto, kvankam, kompreneble, ĉi lasta multe malpli interesis min ! Same kiel simio, kiu senpedikigas simion, mi palpadis ĉiujn vulkanetojn de lia kaphararo.
- Iru nun duŝiĝi ! Vi odoras kvazaŭ ŝakale… Pomadon oni ŝmiru sur haŭto pura. Ek ! Kaj prenu tualettukon de sur breto.   
            La hundido revenis. Li malnodis la tukon, kaj jam disciplinite reprenis la pozon sur mia lito, gambojn plafonen. Dum mi malfermis la tubon :
- Ne frotu tro forte. Doloras…
- Trankviliĝu. Mi estos same tenera, kiel la plej bela flegistino el viaj revoj…
            Li ridetis.
- Ĉu vi ne kredas min kapabla ?
            Fakte, post traktado de la sidvangoj, kiam mi komencis ŝmiradi la vundoj de liaj ĉurovoj kaj sekve ĝisvoste, tie mi ja sentis subfingre ekŝveladon alispecan.
- Sufiĉas ! li blekis subite.
            Kaj ekstarante, li envolvis rapidmove sian kokson per la tuko.
- Dankon ! Dankegon !
- La tuta plezuro estis por mi, mi malkaŝe ridetis. Se bezone, vi scias kie troviĝas pomado…


            Malfrue vespere, mi rendevuis kun alia linda bugroto por manĝeti antaŭrajdade. Sed, malgraŭ lia belaj okuloj (kaj la cetero), mia kunulo ne kapablis malkupli mian memoron de tiu ĉi lasta sceno. Mi reprojekciis mense al mi la filmon. Vide, tuŝe, kaj ankaŭ aŭde. Kiamaniere interpreti tiun « sufiĉas ! » ?
- Vi ŝajnas revema, dubis la vidalvida junulo. Ĉu via genuo doloras ?
- Ne… Mi nur jam revas pri via postaĵeto, mi mensogis.
            Fakte, mi ja demandis min, ĉu la hundido sciis, aŭ eĉ nur suspektis mian inklinon al belpugaj knabegoj. Ĉar de antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi heredis de praonklino tiun dometon ĉe marbordo, tute nekaŝe mi invitis tien pli da junaj viroj, ol estas (almenaŭ dumvintre) en la tuta komunumo. Certe lia avino ekvidis transheĝe preskaŭ sammulte da senkalsonaj pugoj, ol hospitala flegistino dum tutmonata deĵoro. Kaj kredu min, ne stultas la avino !

v   v   v

            Feliĉe, mi ne atendis tro longtempe por ricevi respondon. Ekde la morgaŭa posttagmezo, tempo de ellitiĝo kaj kafumado miaj, la bela Rafo trapasis la heĝon por viziti min. Li surhavis novan ŝorton helbluan.
- Ĉu bieron ? mi proponis. Sidiĝu !
- Pri biero, mi bonvolas. Sed sidi mi ne povas, almenaŭ ne sen dikmola kuseno. Mia pugo similas nun florbrasikon.
            Tamen li ridetis.
- Ĉu vi deziras pomadadon ?
- Mi ja konsentas.
- La tubo restis en la dormoĉambro. Ĉu vi elturniĝos mem ?
- Be… Mi preferus… Vi pli bone… Vi pli bone vidos, li balbutis.
- Nu bone ! Finenglutu unue vian bieran boteleton.
            Post tuja elkalsoniĝo, li kuŝiĝis ĉifoje rekte surventre kaj disetendis duone la krurojn. Ho jeŝ ! Lia luno montriĝis krateroplena, sed pli marse ruĝa ol laŭkutime. Sub ombro de la viloza sulko kaŭris timema satelito, kies vulkanetoj vidiĝis trahare. Miaj bonfaraj manoj jam malpacienciĝis…
            La videblan flankon de la luno mi diligente kaj plej milde kiel eble ungventadis, frandeme ĉe ambaŭ hemisferoj, eĉ ĝis ties ekvatora malluma profundejo. Tamen venis tempo por aliflankiĝi kaj malkovri la kaŝitan lunflankon. Rafo hezitis, prokrastis… Nu, mi ekkomprenis. Nun la kialo videblis : spacoŝipo staris ĵetprete supre de la ronda astreto. Iel ajn, tasko estas tasko, kiun nepre miaj fingroj deveme plenumu. Kiam mi ekpalpadis varte liajn kojonojn, Rafo faligis sian kapon kapkusenen kaj fermis siajn okulojn. Lian raketon li lasis en miaj fidindaj manoj, poste en la humida volupto de miaj lipoj. Ĝis kiam la fuzilo ekflamis konvulsie. Tricent mil unu steletoj sur la Lakta Vojo.   

v   v   v

            Ho, mi preskaŭ forgesis… La vespan neston la avino detruigis kelkajn tagojn poste. Mi agnosku, ke mi dediĉis kompatan penseton al ili. Ni ne estu maldankema, ĉu ne ? Eĉ rilate al bestetoj kutime neŝatataj.
            Kaj koncerne Rafon ? Nu, li fine trovis laborpostenon en la Pariza regiono. Lia avino anoncis lian edziĝon, pasintan printempon. Lin mi ne revidis ! Nu… Iam, eble ?...       


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire