plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

3.9.14

Antinoo, la bela knabo, kiu fariĝis dio.


            Parolante kun amikoj antaŭ kelkaj tagoj, mi mire konstatis, ke kvankam ili ĉiuj estis nek stultaj, nek aliseksemaj (nenia rilato inter ambaŭ…), neniam ili aŭdis pri Antinoo… Nu, ĉar mi emas kaj ŝatas plibonigi la klerecon de miaj blogantoj, mi verkis artikoleton pri tiu (fama ?) bela efebo.
            Nenion oni scias pri li antaŭ lia renkontiĝo kun la imperiestro Hadriano. Antinoo, de grekdevenaj nobelaj gepatroj, naskiĝis en la urbo Klaŭdiopolo (nun Bolu) en Bitinio, norde de la nuna Turkio, inter 110 kaj 112 post Kristo.
            Li verŝajne estis rimarkita de Hadriano, kiam la imperiestro vizitis Klaŭdiopolon en la printempo de la jaro 124. La ege bela Antinoo fariĝis de tiam la favorato de la imperiestro. En 130, li akompanis Hadrianon en Egiptio. Tie, probable la 25an de Oktobro, li dronis en Nilo. Li estis nur 20jara.  


            Pri la kaŭzoj de lia morto, jam en antikvaj tempoj, oni multe konjektis. Ĉu nura akcidento ? Ĉu murdo ? Laŭ kelkaj aŭtoroj, Antinoo mem sinoferis rite por plilongigi la vivon de sia protektanto.
            Iel ajn, la morto de la junulo ege suferigis la imperiestron kaj ankaŭ la egiptoj. Memore al li estis konstruata nova urbo ĉe Nilo, Antinopoliso (nuna Aš-Šajch Ibáda). La mortinta knabo fariĝis eĉ dio, en kies temploj skulptaĵoj montris lin kelkfoje kun la atributoj de Hermeso aŭ alia dio. En 131-132 estis fonditaj la Antinoludoj, ĉiujaraj sportaj kaj muzikaj ludoj por efeboj. La nomo de Antinoo estis krome donita al konstelacio de kvin steloj de la nuna Agla konstelacio. La Antinoa kulto, kiu disvastiĝis en la tuta imperio, estis unu el la lastaj grandaj religioj antaŭ kristanismo.    
            La multnombrajn kaj famajn skulptaĵojn de Antinoo oni facile rekonas dank’al la specifaj trajtoj kaj sintenoj de la bela efebo. Li personigas la idealan viran belecon.


            De Oscar Wilde al Marguerite Yourcenar, li kaj ties vivo ankaŭ inspiris kaj plu inspiras multajn poetojn kaj verkistojn.

            Estas notinde, ke kelkiuj provas surrete revivigi la gejan kulton al la bela knabo. Ve : Bedaŭrinde, mi tute ne estas religiema…    

    

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire