plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

19.9.14

Apudanĝele..


            Partopreni geedziĝan feston de ĉiam estis por mi tedega afero, el kiu, bedaŭrinde, ne eblas eskapi. Kompreneble, estiel fraŭlo ankoraŭ iom juna, oni parigas nin kun ulino, kaj tio neniel bonigas ! Ĉu ankaŭ vi spertis tion ?
            Ho, ne kredu, ke tiele mi parolas pro mizogineco. Tute ne tia mi estas, kaj inaj amikoj al mi ne mankas. Ne ! Sed agnosku, ke la junulinoj, kiujn oni ĵetas en niajn brakojn tiukaze, plej ofte ne eltrovis la varman akvon. Nu… mi konsentas, same pri la knabegoj ! Krom se piedpilko kaj aŭtomobilo estas viaj preferataj konversacitemoj…   
            Fakte, al mi tio okazis pasintan semajnfinon… Detale rakonti, mi ne intencas, des pli, ke tio tutcerte ne interesos vin. Sufiĉas diri, ke el la ĉeestantaj junuloj, mi antaŭelektis duonan dekon, kiuj mi ja trovis indaj je surherbeja kunrulado. Unu el, aparte. Lin mi renkontis, kiam mi portis mian sakon kaj dormsakon en unu el la ĉambroj aranĝitaj por la tranoktado de la junaj invititoj. Ĉar la festo okazis fundege de la bretonia kamparo, multaj el la familianoj antaŭvidis restadon en hotelo. Sed por la junaj gefraŭloj (jes, kiel mi daŭre estas !) ili disponigis en granda domo senmeblajn ĉambrojn kun spongaj matracoj surplanke.
            Ĉu vi kredas ? Kiam mi ekvidis lin dorsnude kaŭrantan antaŭ lia sako, dikmuskolan samkiel salikoketo, lian kapeton kun ĝelumita hararo, mi tuj decidis sterni mian dormosakon en la sama ĉambro.
- Ĉu eblas ? mi demandis, montrante apudan matracon.
            Li leviĝis kaj turnis sin al mi. Li tenis ambaŭmane sian helverdan pantalonon nebutonitan sur nigreblanka sportkalsono. Videble, li ne tute komprenis mian demandon.
- Ĉu mi rajtas meti mian dormosakon tien ĉi ?
            Ĉar mi jam estis preskaŭ pingvene vestita, festopreta, probable la rilato inter mia ĉeesto antaŭ li en la ĉambro kaj la geedziĝo fine atingis lian cerbon.
- Ho jes. Jes, jes… Metu ĝin…
- Ĉu vi estas familiano de la edziĝonto ?
- Jes, lia kuzo.
- Kaj mi estas kuzo de la edziniĝonto. Mi nomiĝas Ĵero.
- Mi Benjameno.
            Fakte jes. Ankaŭ tiuflanke, ja salikoke malgrasa li aspektis. Ĉar vi ja konsentas kun mi, ĉu ne ? Des pli por senmorgaŭa fikado, la cerbo malpli gravas ol la mieno…  Avelbrunaj okuloj, angula vizaĝeto, kies vangoj nigriĝis pro naskiĝanta barbo, belaj lipoj voluptoplenaj… Ho jes. Tie ĉi mi tranoktos !
            Bedaŭrinde por mi, dum la tuta tago ĝis nokto, mia bela hundido pli ofte postkuris la knabinojn ol min. Do, mi manĝis kaj babiladis kun parencoj, drinkis kaj babiladis, drinkis denove, enuis, drinkis… Fine, post lasta viskio (aŭ biero, mi ne plu memoras…) mi iris fordormi mian ebriecon sur mia dormosako. Ne en, sed ja sur, kaj nur kalsone vestita, ĉar ege varmis.
            Kio okazis dumnokte ? Tion, ne mi kapablas rakonti ! Iel ajn, kiam mi vekiĝis sufiĉe frue pro enkapa martelado, mi trovis la lokon de mia « kunkuŝunto » en la sama stato kiel la hieraŭon. Glate malplenan. For Benjo, sed probable ne malkun ! Tiam, turnante min aliflanken por atingi mian sakon (kaj la enan sendolorigilon), mi konstatis ke iu uzas ĝin kiel kapa kaj braka kuseno. Iu alia knabego, blondhara kun blanka kalsono. Mi kliniĝis super lia kapo. Ĉu mi konas lin ? Ŝajne ne…
- He ! ho ! Uĉjo !
            Mi skuis lin, per mano sur lia nuda ŝultro. Ŝajne tro mole. Tre profunde li dormis. Mi provis tiri mian sakon. Vane ! Nu, restas unu solvo… Surdorsigi la dormanton. Mi levis lian brakon kaj tiris la ŝultron. Bonege… Nu, fakte jes ! Lin mi rekonas, nun. Tiu blonda okulvitrulo kun sublipa muŝbarbo. Sen okulvitro li havas multe pli allogan mienon. Finfine, la hundido valoras la atenton : linda mildtrajta vizaĝo, kies buŝo duone malfermita lasas ĉarme vidi la perlamoton de kuniklaj dentetoj, svelta korpo senhara kaj helhaŭta, kaj… Hoho ! Kio ‘stas ? La virge blankan kalsonon ŝveligis plenplene tubero, bestego sufokiĝanta, kiu provis transrampi la elastan limbaron. Iom honteme mi daŭre rigardadis. Ĉu mi pripaŭtu mian plezuron ? Certe ne ! La knabego plu dormis kvazaŭ anĝelo. Je ĉiu ventra tajdo lia intensiĝis mia emo. Tutnatura emo. Eĉ kompato. Fine mi ne plu eltenis. Fingron mi ŝovis por liberigi la unuokulan vermegon…
            Nu… forpasis fine la kapdoloro ! Tro fruas por leviĝi. Mi ripozu plu… Kviete… Apudanĝele.   



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire