plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

2.9.14

Ĉiutaga banano.


            Laŭ diversaj sciencaj studoj, banano, tiu ĉipa frukto havebla la tutan jaron, havas multajn kvalitojn por nia sano. Ne ridu ! Ĉar se same kiel mi vi ŝategas manĝi bananojn (pri tio mi ne dubas…), vi sciu, ke ĉiutaga banano lasos for la kuraciston !... 
            Tamen, ĉar plej ofte oni aĉetas ĝin ne sufiĉe matura (!), por plene profiti ĝian sanigan bonefikon, oni nepre lasu ĝin plene maturi. Se bezone, por akceli maturadon, eblas meti bananon kun du pomoj (jes !) en papera saketo. Laŭ mi, ankaŭ du kivifruktoj ja taŭgus… Eblas ankaŭ dispremi ĝin (aj !) por ke oksigeno transformu la amelojn en sukerojn. Lasta konsilo : ne forgesu senŝeligi ĝin antaŭ enbuŝigo !...
            Ĉar kalio-riĉa (ĝis po 360 mg da kalio en unu banano), ĝi estas bona kontraŭ hipertensio kaj protektas la arteriojn. Banano krome protektas la digestan kanalon dank’al ĝiaj kontraŭacidaj efikoj. Aliaj esploroj montris, ke ĉiutaga banano taŭgas kontraŭ streso kaj faciligas bonhumoron.  
            Fine, banano estas rekomendinda nutraĵo por sportistoj. Ĝi entenas averaĝe nur 100 kaloriojn, kaj ĝiaj fibroj ebligas ne tro rapidan altecon de la sangaj glucidoj. 
            Vi elektu prefere, se eblas, bananojn produktitajn laŭ ekologia agrikulturo. Fakte, multaj banankultivistoj uzas grandan kvanton da kemiaĵoj, kiuj venenas kaj la grundon, kaj ties laboristojn. Ĉu vi ne sciis, ke banano povas esti venene danĝera ?  
            Nu, vi nun scias kiamaniere plibonigi vian sanstaton. Dank’al kiu ?...   

            Manĝu bananojn !...   


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire