plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

10.9.14

Filmo : « Praia do Futuro ».


            Nova filmo de Karim Aïnouz, la fama brazil-alĝeria filmisto.
            Donato estas savisto sur la plaĝo de Praia do Futuro, kiam li provas eltiri de dronado du ulojn. Sed li sukcesas nur por unu, Konrad, germana turisto en Brazilo. De tiu dramo naskiĝis amrilato inter Donato kaj Konrad, tiel ke Donato sekvas Konrad en Berlinon.
            Post kelkaj jaroj, Ayton, la juna frato de Donato, ĉar li volas kompreni la kialon de la subita foriro de l’ frato, ankaŭ iras Berlinon…
 
            Jen stranga filmo, nova kaj tamen laŭstile iom eksmoda, en kiu oni multege duŝas sin…

            Ja vidinda.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire