plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

8.9.14

Gazalo.


Jen junaj folioj ornamis
La arbon de verdeco delikata :
Tiel floradas ĉirkaŭ via vango
Amema lanugo freŝa nigra.
Por belulinoj jam estus feliĉo
Nur karesi tian orlon !
Sed vi forpuŝis pernuke
La trudan ĉenon de bonmoroj.
O, alportu vinon kaj venu al mi !
Tie ĉi, en altaj herboj, kuŝloko ne mankas !
Via lasta langa susuro karesu
Mian orelon, kaj vino mian gorĝon !
Ebrieco ŝveligas vian vangon,
Lasu sevon alsupri vian kapon !
Ni ĝuu ĉi tie, brake kunplektitaj
La sendaŭrajn sonĝojn de nia junaĝo.

  El Ghasels (1823)

August von Platen (1796 – 1835)

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire