plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

9.9.14

« Pierre et Gilles », geja artista paro.

Pierre kaj Gilles kosmonaŭtoj.

            Ĉu vi almenaŭ iomete cerbumis por trovi la kvizan respondon, t.e. la nomon de la aŭtoro de tiu bela Sankta Miĥaelo ? Se jes, eble vi nomiĝas Anthony kaj loĝas en Britio. Tiukaze, vi estis la plej rapida, kiu trovis, ke ja « Pierre et Gilles » estas la artistoj. Mi gratulas vin denove ! Ĉar vin ne trompis la enfalilo, kiu anoncis aŭtoro, sed ne aŭtoroj…
            Vi ja komprenis, « Pierre et Gilles » estas Pierre kaj Gilles. Temas pri franca artista paro. Pierre Comoy, naskiĝinta en 1950, estas la fotisto, kaj Gilles Blanchard, naskiĝinta en 1953, estas la pentristo. Ili renkontiĝis kaj pariĝis en 1976 en Parizo, kaj tuj eklaboris kune.   
            En 1978, ili malkovris Bollywood-on kaj ties buntecon. Forte inspiritaj de la usona fotisto James Bidgood, ili ekkreis verkaron sonĝan kaj fantazian el pentritaj fotoj, kies temoj estas popaj kaj gejaj, kiĉaj, kelkfoje pornaj, kun emo al mistiko kaj religia ikonografio. 

Pierre kaj Gilles : Sankta Sebastiano.

«  Ni ŝatas idealigi, sed ni parolas ankaŭ pri morto, pri la mistereco kaj strangeco de l’ vivo. Estas tiom da dolĉeco, kiom da violento en niaj bildoj… »  

Pierre kaj Gilles : Merkuro.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire