plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

24.10.14

Amoj specialaj (Les amours singulières) far Roger Peyrefitte.





Kiam Roger Peyrefitte eldonigis « Amoj specialaj » en 1949, la subtitolo klarigis : priskribo de perversaj kaj incestaj burĝoj, laŭdo de pederastio. Ĉu ankoraŭ eblus post 60 jaroj ? 
La libro enhavas du partojn, du rakontojn, kiuj ne vere interrilatas.
Pri la unua, t.e. aventuroj de juna ĉeĥo en Parizo, komence de la XXa jarcento, mi ne parolos. Ĉar la enhavo de la dua parto multe pli interesis min. Temas (romaneske) pri la vivo de la barono von Gloeden en Taormino (Sicilio), de lia alveno ĝis la fino, pri liaj sentoj, liaj amoj, lia laboro…
En bela stilo, iom malnovmoda, la aŭtoro sukcesis revivigi por ni la faman fotiston, kaj ankaŭ la tutan etoson de tiu epoko.
 Mi provis traduki du partetojn, por doni al vi emon al plia legado. Almenaŭ por franclingvanoj, ĉar mi tute ne scias, ĉu tradukoj troveblas.

 
Rivelinte la belaĵojn de Taormino, mi estis rivelanta la belecon de ties junaj loĝantoj. Mirigis min kiom senĝene ili prikonsentis ; sen eĉa hezitemo ; la kutimo sin bani nude alkutimigis ilin kun nudeco. Mi ne nur fotis ilin miahejme, sed en lokoj, kie nun estus tute neeble. Mi stampis per iliaj figuroj ĉuijn pejzaĝojn de Taormino, de la montopintoj ĝis la sablo de ĝiaj marbordoj. Mi ornamis iliajn fruntojn, brustojn kaj manojn per algoj, floroj kaj folioj ; ĉion ĉi ili portis elegante, kvazaŭ naturan ornamaĵon. Ŝajnis fakte al ili same laŭnature pozi tiele, ol pozi nude, meze de rokoj aŭ en klostroj.
……..
Jes, plaĉas al mi la elvokadon de tiuj plimalpli eminentaj vizitantoj, de tiuj personoj, kiuj atendis de Taormino kialojn por sin senti pli feliĉaj aŭ malpli malfeliĉaj. Sed mi ŝatis ja precipe la popolon de Taormino.
Mi ŝatis ĝian memvolan malriĉecon, ĝiajn nobelajn manierojn, ĝian emon al spektaklo, ĝian ironion, ĝian entuziasmon, ĝian gajecon perkanzone nutritan. Ĝi longtempe naskis devotulojn, al kiuj oni devis malpermesi, ke ili leku la preĝejan slabaron dum la pilgrimo de Sankta Alfio, aŭ ke, skurĝante sin, ili kuru nude sur la montaro dum la pilgrimo al la Madono de l’ Ĉeno. Sed ĝi naskis ankaŭ tiujn bravajn homojn, kiuj, rakontinte legendon konkludis : « Tio tiom belas, ke estus bedaŭrinde ne prikredi ĝin ! » 
Krome, mi ŝatis de tiu popolo ĝian emon al laboro. Miaj junaj modeloj havis metiojn pli malfacilajn, ol tiun de pozisto : aŭdacaj fiŝkaptistoj ili estis, mekanikistoj en garaĝo, masonkompanoj, kiuj salute svingis al mi siajn blankajn manojn, kiam mi preteriris ilian  konstruejon, lignaĵistoj, kiuj aliris min kun haroj ankoraŭ segpolvozaj, ŝuistoj, kiuj daŭre estis ŝuistoj, kvankam amindumitaj de princoj.  


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire