plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.10.14

El « Kurado abismen » de Dominique Fernandez.





« La course à l’abîme » (Kurado abismen) estas romano de Dominique Fernandez pri la vivo de la fama itala pentristo Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo (1571 – 1610).

Jen eltiraĵo de la verko memtradukita :

         De la Knabo mordita de lacerto sekvis tri aliaj portretoj de Mario. Eĉ se mi havus monrimedojn por pagi modelojn, neniu el ili kominikus al mi la saman energion. Nur Marion mi deziris pentri. La Knabo senŝeliĝanta frukton, la Knabo kun korbo da fruktoj, la Juna Bakĥo malsana, kiujn mi pentris en Tor Sanguigna, ĉiuj estas li. Ĉiuj tiuj bustaj duonfiguroj estas mia amanto. Mi ŝatus pentri lin nude de supre malsupren : li montriĝis tiurilate necedema. Lia korpo, apenaŭ elirinta de l’infaneco, konservis plene ties gracion, kvankam ne mankis al ĝi la fortikeco, kiu estas la allogo de l’vira aĝo. Ventro plata, malmola, muskoloza, faldo ingvena bele konturita, densa pubhararo, sekso proporcia al la femuroj, ne tro eta, ne tro dika ; ŝvela, plena, peza, eĉ kiam malerekta ; neniam ŝrumpanta nek ĉifita.
         Mario neniam montris malfacilaĵojn por senvestiĝi en la ĉambro ; li saltis nude surliten, kuntiris min, kaptis min, sufokis min en siaj brakoj, same tage kiel nokte, je ajna horo, sen respekti regulojn nek tempoplanon ; bulimia, avida, ekscesa ; tenere senorda kaj dolĉanima violenta. Mi povis uzi lian kacon laŭvole ; ĝin enŝovi ĉien laŭplaĉe ; ĝin kaĵoli, ĝin kiseti, taŭzi ĝin, lacigi ĝin ; igi ĝin mia ludilo, mia princo, mia frandaĵo – ankaŭ mia kruco, ĉar la ulĉjo ne domaĝis min ! Sed apenaŭ mi ŝajnigis ekprenon de miaj penikoj kaj de unu el la etformata tolo, kiun mi konservis straton della Stelletta, li alikoloriĝis, tiris la littukon sur sian ventron kaj trudis min ĵuri, ke mi ne profitos sian dormon por pentri lin nudan.
         « Ĉu vi ĵuras ? – Mi ĵuras. – Je la Scrofa ?  Je la Scrofa. Mi ne deziras profiti vian dormon, mi aldonis. Mi volas, ke vi pozu en la ateliero de la Cavaliere, por ke mi faru de vi grandan piedostaran portreton. – Mi, nuda en la ateliero de la Cavaliere ? – Tion vi prifajfu ! La Cavaliere rigardas nur la virinojn. – Sed tiuj kardinaloj, tiuj Monsignori preterpasantaj, manon en sutana poŝo…– Estas kutimo en atelieroj, ke modeloj tie pozas en adama vesto. – En adama vesto ! Kia ridindaĵo ! Ne kredu trompi min per tia ĵargono ! Al vi mi malpermesas, Anĝelo, ĉu vi aŭdas ? mi malpermesas, ke vi pentru min alimaniere, ol plaĉas al mi esti pentrita. »
         Mi provis venigi lin al mia vidpunkto. Vane. Il cazzo non si mostra*. La tono estis senkondiĉa ; agresema ekde kiam mi persistis. Nenio aspektis al mi pli strange, ol tiu obstino, koncerne knabon, kies manieroj estis tiom liberaj. Antaŭ seksumado, li kisis la medalionon de sia fianĉino, sin krucosignis, kaj poste allasis sin al plezuro. « Kion dirus miaj infanoj, li iam elbuŝigis, antaŭ la nuda portreto de sia patro ? » Sed tio estis nur unu el la kialoj de lia malkonsento. Ĉu potenco de religia tabuo ? Ĉu postrestaĵo de lia edukado ? Ĉu timo vidi la perartan eternigon de tio, kion funde de si, li rigardis kiel pekon de l’junaĝo ?  Ĉu li malinklinis resti najlita ĉe vivetapo de li malagnoskonta post edziĝo ? Ĉu sicilia timo, ke mia peniko, fiksante sur tolo la organojn de lia plezuro, havos la magian povon senigi ilin parte de ilia vigleco ? Estis iom el ĉiuj, tiuj kialoj en lia obstineco.
         Ni ofte kverelis prie. Pro tio dirita de Mateo en Milano, mi kredis posedi nekontesteblan argumenton. « Ni iru en preĝejojn, mi diris al Mario, tiel vi vidos, ke eĉ en Romo, la pentristoj bildigis anatomiajn nudojn sen ofendi la Evangeliojn. » Li sekvis min malbonvole, sed kuraĝiĝis laŭmezure kiel kreskis mia desaponto. Kvankam ni vizitis ĉiutage dekojn da preĝejoj (mi nombris pli ol tricent), ekzamenis la pentraĵojn de la ĉefaltaro, rigardis en la flankaj navoj, rompis la pendseruron de forlasitaj kapeloj, descendis kun kandeloj en kripton, traserĉis en la sakristio, neeblis trovi ian ajn cazzo-n. Neniu pentristo, neniam, aŭdacis bildigi la vitalan principon, la originon de l’vivo, la fonton de vivĝojo. Mi ne nombris en mia kalkulo la etegan pisello-n lokitan en faldo de la grasdika karno de l’Jesua bebo. La Madono ne ĝenis sin por ĝin palpadi kelkfoje ! Mirigis min, kaj samtempe komencis doni al mi ideojn pri kelkaj aspektoj de mia propra rolo de pentristo, la manieron kaŝi, malaperigi, forviŝi ĉion memorigantan, ke plenkreska viro estas kreita ne nur por preĝi kaj sin prepari al estonta vivo, sed ankaŭ por pranci, ĝui kaj feliĉi en la estanta.
         Sanktan Sebastianon mi ĉiufoje vidis nude figuritan, escepte de ĉirkaŭkoksa zontuko. Tiu zontuko estis ligita per mano tiom mallerta, ke ne eblis kompreni kiamaniere ĝi tenis, ne malnodiĝis, ne falis teren de tiu maldika senkoksa korpo. Eĉ Kristo aperas ofte senvesta. Dum Resurekto, li eĉ staru nuda por konformiĝi al la Sanktaj Skriboj. Tamen, ankaŭ li ne montriĝas sen ŝtofpeco, kiu lastatempe kovras lian subventron, kvazaŭ subita aerblovo ĵetis ĝin tien.
         La parokestro de Santa Maria dell’Orto, en la Trastevera kvartalo, aŭdkaptis unu el niaj paroladoj pri la oportuneco de tiu sekskaŝilo. Li digne riproĉis nin, sciigante al ni, ke estas speciala vorto por nomi tiun vestaĵon, kiam Kriston ĝi vestas.
         « La Ekleziaj Patroj eĉ longe hezitis  antaŭ ol rekomendi la ĝustan vorton. Sankta Ĵeromo sin tenis je succingulum, Sankta Aŭgusteno je christipannus, Bernard Silvestre, de la skolo de Ĉartro, provis akceptigi la francan vorton cripagne. Sed ĉu vorto de vulgara lingvo decas por nomi tukon tiom respektindan ? Jesuo, nuda sur kruco, havis nur tiun peceton. Tial la Eklezio fine elektis la grekan terminon perizonium. Konvenas, ke tiu ŝtofpeco restu envolvita de la mistero, kiun donas al ĝi tiu termino nekonata ekster la teologiaj vortaroj. »
         Perizonium ! Tiele, ĝis en vortaro, oni neis evidentecon ! Perizonium ! Necesis sin helpi de pedanta vorto por eviti mencion de l’Krista sekso, kaj tiel intence ĝin malaperigi !
         Kia embaraso por paroli pri la korpo de Jesuo ! Indignigita, mi eliris el la preĝejo. Kvin jaroj pasis ekde mia restado en Milano kaj miaj promenadoj kun Mateo ; mi multe ŝanĝiĝis en la tempo de kvin jaroj.
         « Se Dio volis iĝi homo, mi diris, fidela je la rezonado de Mateo, kiu tiam tiom ŝokis min, ĉu li povis respondeci nur parte pri la homa kondiĉo ? Ĉu li povis malsolidariĝi de tio, kio estas tiom grava por la tuta kreitaĵaro ? Sin senŝarĝigi de tio, kio tiom ofte alpereigas ilian animon ? Ĉu iel utilas Kristo, kiu ignorus seksan allogon ? Ĉu li ne spertis malsaton kaj malvarmon ? Ĉu liaj gepatroj ne devige fuĝis kaj forporti lin kaŝe sur azena dorso ? Ĉu li ne estis perfidita, denuncita, kaptita, ofendita, skurĝita, krucumita ? Kaj tiu pastraro intencas kredigi al ni, ke li mirige eltenis, kuraĝe kaj firme, tiun sinsekvon da teruraj afliktoj, tiujn torturojn, tiujn turmentojn, sed ke Dio ne asistus lin, se lia cazzo ekmoviĝus ?      
         - Silentu, Miĥaelo ! » (Li nomis min Anĝelo kiam ni interkonsentis, Miĥaelo kiam li paŭtis) Trifoje li krucosignis sin, kaj, ĉar ni staris antaŭ Santa Cecilia, li eniris la preĝejon, banis siajn fingrojn en sanktakvon, kaj daŭre sin krucosignis. 
         Vorkoj sur la preĝeja placo ; kavaĵoj en tero ; placo tute renversita : la papo ordonis, ke oni denove priserĉu por trovi la korpon de Sankta Cecilio. Dum Mario reseneriĝis post miaj malpiaĵoj, mi lasis la vorkestron rakonti al mi kial li tiom hastigis siajn laboristojn. De la patronino de la muzikistoj, li diris, oni esperis trovi la restaĵojn por ke ŝi prezidu la jubileon de l’venonta sankta jaro.
         « Nu, Mario, ni flankenmetu Kriston. Restas la fakto, ke vi estis kreita kun sekso. Se tiaj faris nin Dio, ĉu ni rajtas honti pri lia donaco ? Ĉu ne Li donis al ni la kapablon ĝui kaj sperti pere de tiu sekso senliman kvanton da plezuroj ? Li ja povus sin aranĝi por doni al ni la organon necesan por generado, sen kunligi al tiu neceso tiun voluptan kromaĵon. Ilon iel nure mekanikan, finfine.   
         - Mi ne hontas pri mia sekso, mi nur hontus vidi ĝin pentritan. Il cazzo non si mostras. » Al tiu maksimo li alkrampriĝis.
         Mi kredis, ke mi fine venkos lian antaŭjuĝojn, ekscitante lian komikan senton. Tial mi venigis lin, iun matenon, en la Sikstan Kapelon, kiun la papo malfermis po unufoje semajne al la pentristoj kaj ties helpantoj. « Atente rigardu », mi diris, haltigante lin antaŭ la lasta Juĝo. Li restis mireganta fronte al la grandega vando kaj la interplektiĝo de la figuroj.
         « Nu, li diris post momento, vi agnosku, ke eĉ Mikelanĝelo, kiu ĉion povis sin permesi, ja kaŝis la nemontrindajn korpopartojn. Ĉu ne, krome, oni nomas tiujn partojn pudenda ? La parokestro de Santa Lucia nomis ilin tiamaniere dum kateĥizado. » 
         Kiom potenca estas la Eklezio, mi pensis, se ĝi kapablas enmeti en la buŝon de juna siciliano esence natura, en kiu la naturo grandioze evidentiĝas vigle kaj sovaĝe, vorton tiom kadukan kaj ridigan por nomi la plej naturan parton de l’homa korpo ?
         « Vi eraras, Mario. Mikelanĝelo bildigis tute nudajn ĉiun el la damnitoj, ĉiun el la elektitoj, eĉ la sanktulojn, eĉ Kriston.
         - Miĥaelo, mi ne kredas vin.
         - Ĉu vi vidas dekstre-suben tiun hidan personon, sufokitan de serpento, kiu ĉirkaŭpremas lian talion, meze de same hidaj diabloj ? Mikelanĝelo pentris, sub la trajtoj de tiu timigilo, por sin venĝi de li, la papan ceremoniestron. Okaze de la inaŭguro de la fresko, tiu persono indignis antaŭ la papo, ke en loko tiel honorinda oni montris tiom multnombrajn nudaĵojn. Tio tute ne indis por papa kapelo, li konkludis, sed por banejo.
         - Mi ne komprenas, diris Mario. Tiuj figuroj ne estas nudaj. Neniu el ili.
         - Atendu. Ili ne estas nudaj, ĉar papo kovrigis la nudaĵojn.
         - Ĉu Mikelanĝelo pentris ilin sen tiuj ŝtofpecoj ?
         - Jes.
         - Tion mi ne kredas.
         - Tamen vere veras.
         - Eĉ la sanktulojn ?   
         - Eĉ la sanktulojn.
         - Eĉ Kriston, kiu gigantas centre de l’fresko ?
         - Eĉ Kriston. Paŭlo la tria, je sugesto de tiu ceremoniestro, sendis kamerelingon, por ke li petu al la pentristo surseksan kovradon. « Diru al via mastro, argumentis Mikelanĝelo, ke tio estas etaĵo ja facile korektebla. Via Papa Moŝto reordigu mem la mondon, tiam la pentraĵoj estos tuj aranĝitaj. » Paŭlo la tria estis de la familio Farnese, de tiu riĉa gento da mecenatoj  kaj kolektantoj. Konsciante ke li ridindigis sin, li ne insistis. Kelkaj jaroj poste, Pio la kvara, subiĝante al la direktivoj de l’Koncilio de Trento, komisiis la pentriston Daniele da Volterra por ke li vualu ĉiujn cazzi. Li estis tamen bona pentristo. »
         Mario deturnis la kapon.
         « Li prave faris ! li eksplodis.
         - Ĉu vi konas la belan moknomon, kiun tiu fuŝaĵo ŝuldigis al li ? De tiam oni nomas lin il Braghettone, la metisto de bragetoj**. »  



* Kaco ne montriĝas.
** Jen bela okazo montri, ke la vorto « pantalonfendo » ne ĉiam taŭgas. Ĉar brageto ne estas nura pantalonfendo ! Des pli en epoko, kiam pantalonoj ne ekzistis, kaj brageto tute ne estis fendo…



1 commentaire:

  1. via blogo fariĝas sukoriĉa! tre bona artikolo. Dankon pro la tradukado. Brageto estas do eta brago aŭ la radiko iras ĝis 'braget'? Mi pensas, ke povus alie, ĉar jam ekzistas 'braĝo', tro proksima al brago... sed mi ne scias kiu nomo estus pli trafa. ankaŭ mi opinias pantalonfendo tro peza :-/

    RépondreSupprimer