plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

31.10.14

Historieto de la brageto.




Tiu teksto estas mia traduko apenaŭ rearanĝita de artikolo de Didier Dillen, eldonita en « Victoire » la 12an de aprilo 2012. .

Antaŭ nelonge, la viroj havis nenion en brageto ! Ja evidente, ĉar ĝis la XIVa jarcento, ĉiuj, viroj samkiel virinoj, surmetis robon aŭ longan tunikon. Ne tre virece ! Kaj krome ne tre facile por pisi ĉe arbotrunkon. Nur kelkaj malgravuloj vestis sin per iu longa kalsono tajle tenita : la braĉo, france braies (plurale), angle breeches (plurale), germane kaj nederlande bracaebraccae. Tiuj vortoj estas gaŭldevenaj, kiuj donis la vorton braguette en la franca kaj la nederlanda, bragueta en la hispana kaj la kataluna, braguilha en la portugala… Sed modo evoluas. Ĉar ili tediĝis je robo, la viroj ŝanĝis ĝin por jako kaj ŝtrumpoj streĉe alĝustigitaj. Sufiĉe longa unue, la jako pli kaj pli mallongiĝis por fine senvualigi tion, kion ĝi antaŭe kaŝis. La spektaklo de viroj paradantaj en mezepokaj kojonujoj komprenble ne plaĉis al ĉiuj. En 1467, la kronikisto Mathieu de Coucy indignis pro tiuj viroj « vestitaj pli mallonge ol neniam antaŭe, tiom ke vidiĝas la formon de l’pugo kaj generiloj ».        

La ora epoko de la brageto.
Tiu nova modo tamen furoris. Pro praktika kialo, la ŝtrumpoj entenis triangulan ŝtofpecon, ankaŭ nomita braĉo, fermeblan kaj malfermeblan pere de laĉoj (france aiguillettes). La tuto tenis la tripecan pudendon de la sinjoroj, malhelpante ties elsalton. Sed ĉefe, ĝi ne plu kaŝis ĝin. Tio estas la « praulo » de nia moderna brageto (pantelonfendo). Sed por kelkaj koketuloj, ne estis sufiĉe seksalloga. Inspiriĝante de la metalaj suspensoriaj ŝeloj de la soldataj kirasoj, ili komencis plenigi kaj ŝveligi fiere sian interfemuraĵon. De simpla ŝtofpeco, la brageto iĝis de tiam poŝo remburita, kies celo estis fanfarone glori ilian masklecon. Dum Renesanco, tiu remburita brageto prenis eĉ formon pli kaj pli imponan kaj sugestivan. Ĝi ornamiĝis samokaze per rubandoj, oraĵoj, juveloj. Ja tute diskrete, ĉu ne ? Ne malofte oni ankaŭ enŝovis ion ajn en tiun poŝon, krom la tieajn kutimaĵojn : leterojn, naztukon, monerojn, kaj eĉ fruktojn, kiujn oni donacis poste, prete varmetajn, al la amat(in)o. Tia estis la XVIa jarcento, la ora epoko de l’brageto. Vira maskleco montriĝis same kiel la virinaj mamoj !...

Dekstren aŭ maldekstren ?
         Kun la potenciĝo de la devotuloj, la brageto malŝveliĝis rapide. Ĝi eĉ malaperis profite al simpla fendo, butonita aŭ ne, kaj krome nevidebla sub la vira kostumo. Adiaŭ, fripona saketo, logincita breĉeto kaj promesdona ŝvelaĵo ? Feliĉe ne ! En la XVIIIa jarcento, la brageto timeme revenis dank’al la baskokuloto. Kuloto tute normala, krom ties granda basko, kiu iris de interkruro ĝis talio, kie ĝi butoniĝis. La tuto estis jam iom pli elvokiva de l’vira vireco. Bedaŭrinde, la XIXa jarcento estigis, krom pantalonon, novan venton de pudoro. Stikte butonita, la brageto kaŝiĝis de tiam sub ŝtofa klapeto laŭeble plej diskreta kaj plej plata. Eĉ pli ! ĝentlemano nepre devis montri, ke nenion li havas. La pantalonoj tiam enhavis internan poŝon ĉefemuran, en kiun viro devis enŝovi sian sekson. Jen pro tio la laŭrita demando de la tajloroj : ĉu vi portas dekstren aŭ maldekstren ? Ni atendu la XXan jarcenton por vidi la reaperon de la brageto. Nun senseksa, ĝi tamen perdis grandan parton de sia simboleco. Por la « pakega efekto », nu, nur kalsoneto efikas nuntempe. Sed tio estas tute alia rakonto…    

 

1 commentaire:

  1. Saluton ! Mi konsentas. Vorto mankas, kaj brageto ŝajnas la plej taŭga. Ekde nun mi fermos kaj malfermos mian brageton.

    RépondreSupprimer