plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

14.10.14

Je l’ unuaj horoj de nova tago (Aux premières heures du jour) de Serge Noël (Eldonejo Maerlström - 2013).




En sufiĉe proksima estonteco (2098), kiam gravas nur Borso kaj banka kredito, samseksemeco fariĝis normo. Reprodukto, amsento kaj seksumado estas severe kodigitaj, reguligitaj kaj kontrolitaj fare de la Ŝtato.
En tiu mondo, kontraŭvole heroa junulo enuegas. Iom post iom li ekverkas kaŝe poezion, kaj baldaŭ troviĝos kore de okazaĵoj, komence malgravaj, sed kiuj fariĝos sinsekvo de eventoj, kiuj partoprenos en la disfalo de la diktatora sistemokaj de ties senbrida merkata ekonomio.  


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire