plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

17.10.14

Kaŝtanludo.



Aŭtuna tagmezo
en parko.
Paŭzo antaŭrendevua.
Sur kontraŭa benko,
knabego.
Ŝajne atendanta.
De tro lontempe ?...

Aŭtuna tagmezo
en parko.
Surgrunde falintajn kaŝtanojn
li subite enmanigas.
Tanĝantaj rigardoj…
Jen tempo por manĝeto mia,
antaŭrendevua.
Bananon
mi elsakigas.

Fakte
ja lerte li ĵonglas,
ludas,
ĵetante la kaŝtanojn de unu mano
al la alia.
Tanĝantaj rigardoj…
Bananon
mi enbuŝigas.

Ĉu vane atendadas,
tiu brunhara,
avelokula ĵonglisto ?
Ĉu knabinon ?
Bananon
mi finenglutas.

Aŭtuna tagmezo
en parko.
Abrupte li ekstaras,
elmanigante ambaŭ akenojn.
Ilin li alŝotas
kolere.

Tanĝantaj rigardoj…
Uŝ !
Molan ŝelon de banano
diskrete
mi ensakigas.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire