plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

20.10.14

Knabo en montrofenestro.


Min vesti mi ŝategas. Nu, tio ne signifas, ke mi ne ŝatas min malvesti. Tute ne. Aŭ vesti kaj malvesti iun alian. Tute male. Ne ! Dirante, ke mi ŝatas min vesti, tio estas en la senco, esti bele kaj laŭmode vestita. Plejparto el mia kroma mono fluas ĉiumonate kiel sablo interfingre en aĉetado de libroj kaj diskoj (ili tenas la vandojn de mia loĝejo…), sed ankaŭ de vestoj, de ĉiuspecaj vestoj.
Pro tio, kompreneble, en mia hejmurbo same kiel en la urboj, kiujn mi vizitas pro mia laboro, kelkajn butikojn mi frekventas plimalpli fidele, des pli se la butikisto aŭ ties vendisto estas agrabla, en ĉiu komprenbla senco de tiu vorto…
Antaŭ nelge, preterpasante unu el tiuj vendejoj, mi ekvidis Simonon, la junan vendiston, kiun mi ja konas, kaŭrantan sur la podio de la butika montrofenestro.
Mi alproksimiĝis... Li kliniĝis…
Li ne vidis min. Li estis aranĝita la malsupran parton de ĉemizo, tiris ĝin cele al bela prezento. Sed la ŝtofo ŝajne ne emis obei. Je ĉiu movo nudiĝis liaj dorso kaj pugo, montrante la ruĝan zonon de la  blanka DIM-kalsono. Bela spektaklo !
Fine mi eniris la butikon.
Vidante min, Simono smajletis kaj jaguare saltis de la podio surplanken, tirante supren sian pantalonon.
- Ĉu vi bone fartas ?
- Ege bone, dankon. Des pli kiam mi vidas vin…
- Ĉu mi povas helpi ?
- Jes, mi respondis. Mi ŝatus aĉeti kalsonon. DIM-kalsonon.
- Mi bedaŭras, sed ni ne vendas subvestojn ĉi tie.
- Tamen mi ĵus vidis unu en via montrofenestro…
- Ĉu ?
         Li levis la brovojn mirmiene.
- Jes, blankan, kun ruĝa zono. DIM-kalsonon.
         Li rigardis min momenton, subite ekkomprenis la ŝercon, levis sian ĉemizeton kaj ridis.
- Ha, sed mi ne plu havas la pakaĵon, li mienis ĉagreniĝi.
- Ne gravas. Fakte, mi intencas manĝi ĝin tuj.
- Ĉu ? Ĉu mi lasu al vi ankaŭ la enhavon ?


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire