plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

16.10.14

Kolo kaj krajono.

De ĉiam mi ŝatus scipovi ludi muzikilon. Sed la nura, kiun mi kapablis iel lerni ĝis nun, estas fluto unutrua. Ja kompreneble, por tio mi trovis sufiĉe nemalfacile trejnilojn kaj trejnlokojn.

            Ĉu ankaŭ vi rimarkis, ke en iu ajn grupo, la pianisto, la gitaristo, eĉ se ne tro lerta, preskaŭ ĉiukaze estas sub la teneraj spotlumoj de rigardoj enamiĝantaj ? Almenaŭ allogataj ?

Nu, kiam mi parolas pri netroa lerteco, eblus elvoki kelkfoje ankaŭ la netroan lindecon de tiuj kordskrapantoj. Tamen, fakto estas fakto : por muzikilludanto, surlitigi amoronton estas ja facila.
  
   

            Aĥ, Fabio ! Kvankam en mia domegaro li ne loĝis, sed en la najbara pli riĉa doma kvartalo, knabo tia ne eblas ne rimarki. Kromnomita « la apaĉo», fakte, ja indiane li aspektis ! Alta, svelta sed tamen ŝajne sufiĉe fortika, li precipe montris longan glatan hararon korve nigran, kiu enkadrigis flegman vizaĝon. Liaj nigraj okuloj kaŝis perfekte liajn internajn sentojn. Lia haŭto estis kupre bruna. Plurfoje mi vidis lin atendante la buson kun gitaro surdorse. Tio ja sufiĉis. Mi ne atendis por ŝajnigi busveturadon de la sama haltejo, kaj ne pli por ekparoli kun li pri muziko kaj gitaro.

            Kelkfoje la dioj estas kun ni, kelkfoje ne. Ĉifoje mi gajnis. Dank’al Nirvana kaj Kurt Cobain. Tiuepoke, mi ŝategis Nirvana-n. Ĉu vi kredas ? Ankaŭ li ! Ekde la dua busa kunveturado, jam rendevuo estis aranĝita. Mi eĉ aŭdacis peti, ke li ekinstruu al mi gitarludon. Ĉu vi imagas ? Mia femuro kontraŭ lia femuro, kaj lia mano kiu gvidas miajn fingrojn ĉe la gitarkolo ?  

   


            Fabio loĝis ĉe siaj geavoj. Sed fakte, ne tute vere. Ĉar kiam li malfermis al mi la ĝardenan portalon kaj lasis min eniri la parketon, ne al la granda domo maldekstren li direktis min, sed dekstren, al dometo, kies teretaĝo estas boatremizo. Kiam ni alvenis piede de la ŝtuparo, li turnis sin al mi :

- Jen mia aglonesto… Ho, pardonon ! Ĉu eble vi deziras trinki ion ?

- Be… Kial ne.

- Pomsukon ?

- Konsentite !

- Nu…

            Li hezitis…

- Jeŝ, venu kun mi !

            Mi fine akompanis lin en la grandan domon, grimpis supren ĝis kuirejo. Tie li prenis el la fridujo botelon da suko, plenigis du glasojn, kaj al mi donis unu el. Ni ĵus eliris la ĉambron, kiam, en la koridoro…

- Fabio ?

- Jes, Avinjo !

- Ne forgesu alporti…

            Maljunulo aperis tiam. Alta, sufiĉe dika, kun ĉinaspekta vizaĝo. 

- Ha ! Vi ne estas sola…

- Avinjo, mi prezentas al vi Ĵeromon.

- Bonan tagon, sinjorino.

- Bonan tagon, Ĵeromo ! Nu, Fabio, ne forgesu doni al mi vian malpurajn vestaĵojn. Ĉu ?

- Jes, Avinjo !

   

            Lia dormoĉambro estis ege granda, preskaŭ apartamento. La murojn plene kovris afiŝegoj, kinaj kaj de kantistoj, kaj ege belaj desegnaĵoj.

-  Ĉu vi mem desegnis ? mi demandis.

- Plejparte, jes, li respondis iom ĝenata.

            Mi rimarkis, ke pluraj el tiuj desegnaĵoj montris nudajn virojn. Sed li ne lasis al mi la tempon plu rigardadi. Li jam surgenuigis sian gitaron, kaj sidiĝinte surliten, li komencis ludi ĵazpecon, manuŝan ĵazon. Tiel bele lerte li ludis, ke mi falis surpugen. Tiu ulĉjo vere mirigis min, truis al mi la pugon, kiel oni diras. Ne nur li estis eksterordinare, nekutime linda, li krome havis ĉiujn talentojn. Li plene ensorĉis min.

            Kiam li finludis, li diris al mi, manfrapetante la surlitan sidlokon apud li :

- Sidiĝu tien, Ĵero. Mi ekinstruos vin gitarludi.

            Mi do lokis mian pugon apud lia. Li transdonis al mi la gitaron. Niaj fingroj stumblis sur la kolo de la gitaro dum li provis meti ĝustaloken miajn manojn kaj fingrojn. Ne facile !

- Mi. Jes, bone. Nun minora la, minora la… Ĵero, via mezfingro, via mezfingro sur la kordon. Jes. Denove mi. Ne, ne. Mi

Ĉu nur pro mia konfuzo ? Lia kapo kontraŭ mia kapo, liaj fingroj sur miaj fingroj… Ve ! Sekvigi du akordojn livamane kaj daŭrigi samtempe la ritmon dekstramane, mi tutsimple ne kapablis. Post preskaŭ unu horo da strebado venis miakapen ideon.

- Ĉu povas esti problemo, se maldekstramanulo mi estas ?   

- Ĉu vere ? Vi vere estas maldekstramanulo ?

- Be, …jes !

            Fabio rigardis min mirige, kaj post momento ekridegis laŭte.

- Kompreneble, estas problemo ! Ne eblas al vi ludi per gitaro tia !

- Ĉu vere ? Ĉu mi havu specialan gitaron ? Pormaldekstramanulon gitaron ?

- Ne vere, respondis Fabio. Sed oni devas munti la kordojn alisence…

   

            Fabio tute emis malmunti kaj remunti miasence la kordojn de lia gitaro. Tial mi retroviĝis sen lernebleco. Ve ! Kion fari ? Mian belan apaĉon mi ne intencis rezigni tiom rapide. Lia rigardo arde nigra skuegis mian animon. Ĝis kalsonen.

- Kiel vi lernis desegni, mi fine demandis, ĉu kurse ?

- De ĉiam mi desegnis, li respondis, sed jes, tamen mi vizitis dumtempe vesperkursojn en artlernejo. Antaŭ ol progresi, oni devas akiri firmajn bazojn.

- Ho, mi tute ne scipovas desegni…

            Li ridis.

- Ĉiu kapablas desegni. Sed nur desegnante oni iĝas desegnanto, Ĵeromo. Kompreneble !

- Ho, koncerne min, tutcerte ne eblus…

            Li leviĝis, tiris la seĝon antaŭ sian skribotablon.

- Prenu seĝon, li diris, kaj eksidu apud mi.

            Li desegnigis min. Unue literojn, vicojn da literoj, poste la ovalon de kapo.

- Vi fleksebligu vian manartikon, li klarigis.

            Mi ja respondus al li, ke alian manieron fleksebligi mian manartikon mi konas. Sed tion mi ne aŭdacis. Iel ajn, iom post iom, mi sukcesis je unu gesto streki ovalon sufiĉe regulan. Fabio poste montris al mi kiamaniere pozicii la okulojn, la streketon de la subnazo, kaj la lipojn. Kaj jen, la vizaĝo preskaŭ ekvivis. Mankis nur la kurboj ambaŭflanke por la oreloj, kaj haĉaro por la haroj. Nekredeble ! Dank’al mia nova amiko mi baldaŭ kapablis desegni ne nur vizaĝojn, sed poste ankaŭ belegajn elefanton kaj katon. Mi fieris ! 

- Kiu pravis, finfine ? ridetis Fabio.   

            Fabio rigardis tiam sian barakhorloĝon.

- Aj ! Tempo pasis rapide. Mi bedaŭras, sed mi iru for.

- Ne gravas. Ankaŭ mi devas iri.

- Mi rendevuas… Kun mia koramikino, li aldonis okulblinkante.

- …

            Uŝ ! Jen batego surkapen !

   


            Tamen mi revenis. Semajnon poste. Post la pomsuka ceremonio kaj desegnado de belega urĉjo, helpe de mia instruisto, mi proponis :

- Ĉu vi konsentus min portreti, Fabio ?   

            Li fine konsentis, kaj por iel simili la atelierajn pozistojn, kiuj nude montriĝis sur multaj najlitaĵoj de la ĉambro, mi senvestiĝis, konservante tamen la kalsonon por ne tro ŝoki mian preferatan artiston. Sidante sur malnova fotelo, mi prenis la pozon kun fleksita gambo kaj piedo ĉepuge, tiel ke almenaŭ parte, la kalsono malkaŝu la enbutikajn varojn…

- Fabio, mi demandis, ĉu la viro, kiun mi ekvidis enirante, estas via avo ?

- Jes, li estas la patro de mia patrino.

- Ĉu vere viaj gepatroj…

- Mortis ?

- Jes.

- Jes. Ili mortis kiam mi estis nur dujara. Kune en trafikakcidento. Memoron pri ili mi eĉ ne konservis.

- Same pri mia patro. Ankaŭ li mortis en trafikakcidento, sed mi estis nur trimonataĝa.

- Sed vi havas vian patrinon, ĉu ?

- Ho jes, feliĉe !

            Mi memoras, ke mi ade paroladis, ĉar vidante Fabion esplorante min detale kaj scivoleme kun krajono enmane, mi sentis ke mia propra krajono ja dezirus dikiĝi kaj senĉapiĝi. Ja ĝene…

- Ion mi ne komprenas, Fabio. Vi estas kvazaŭ nigrhaŭta, via avino aspektas aziane, kaj via avo ŝajnas same blanka, kiel mi.

            Fabio smajlis.

- Vi pravas, Ĵeromo. Antaŭe mia familio kaj mi loĝis en Reunio. Tie mi naskiĝis. La familio de mia patro estas tamuldevena, do tute nigrhaŭta.

- Sed vi estas franca ?

- Kompreneble ! La insulo Reunio estas ja francia departemento. Kaj la tamulaj gentanoj, kiuj vivas tie delonge, kvankam hinddevenaj, ankaŭ estas francoj.

- Kaj koncerne… vian patrinon ?

- Nu, vi konas siajn gepatrojn. Ankaŭ multaj homoj ĉindevenaj estas reunianoj. Sed mia avo estas bretondevena…

- Ankaŭ mia patro. Neniu estas perfekta !

- Vi pravas, li ridis. Do, la patro de mia patrino edzinigis mian avinon, kiu, jes ja, estas de ĉindevena familio. Vera buntulo mi estas !

            Mi smajletis al li. Bela buntulo, jes… Mi krajonego daŭre puŝis alten.

            Kiam li montris al mi la desegnon, huha ! Kia portreto ! Mirige sukcese !. Mojose ! Ha ? Kio ? Nu, jes… En la ombro de mia kalsono, kurbaĵo vidiĝis. Kojona kurbaĵo mia.

   
           

            Reveni, viziti lin, mi ne plu aŭdacis. Sed ne ĉefe pro la klinsaluteto de mia maldekstra kojono. Ne. Tutsimple, mi ne volis suferi pro dezirego. Mi tute eliluziiĝis pri la ebleco, ke iam ni ludos kune per la krajonego, kiu kutime pendas inter niaj kruroj. Mi ankoraŭ ne komprenis tiam, ke knabo kiu ŝovas kelkfoje sian klabeton en buĥton ankaŭ emas iafoje strangoli la senbrakan onuokulon kaj skui ties sonoriletojn.

            Pasis semajnoj ĝis kiam mi renkontis lin hazarde, en la urbocentro. Mi vidis tro malfrue por lin eviti. Al mi li jam alpaŝis gajmiene, kun mano ĉe la talio de knabino.

- Ĵeromo ! Mi ĝojas revidi vin.

            Li varme premis mian manon.

- Aleksandra, mi prezentas al vi Ĵeromon. Ĵeromo, jen Aleksandra.

            Ŝi kisis min. Mi ŝajnigis malindiferentecon kaj bonhumoron.

- Kial vi ne vizitis min, aparte demandis Fabio, kaptante mian ŝultron ? Mi ja ŝatus denove portreti vin. Kaj ke vi provu portreti min samtempe. Vi venos, ĉu ?

            Mi sentis la teneran pezon de lia brako, la premtuŝojn de lia mano ĉe mia kolo.

- Mi venos.

- Merkredon, je la tria ?

- Merkredon, je la tria. Konsentite.

   

            Nu, mi iris.

- Ĉu Aleksandra ne venos ?

- Ho ne ! Ŝi havas ekzamenojn por prepari. Mi supozas, Ĵero, ke tion vi ne bedaŭras ?

            Li rigardis min kun maliceta grimaco.

            Mi respondis nur mute smajlete.

            Fabio aranĝis du fotelojn vidalvide, je du metroj de distanco. Sur ĉiu el ili li preparis ankaŭ krajonojn kaj desegnpaperon kun kartontableto.

- Ĉu nude ? li demandis demetinte sian sveteron.

- Kion ?...

- Ĉu ni desegnos unu la alian en nura Adama vesto ? Eble tio ĝenas vin ?

            Li jam estis brustnude antaŭ mi. Lia haŭto ŝajnis el bronza veluro, lia korpo delikate muskuloza.

- Ho tute ne ! mi balbutis. Tute ne…

            Mi ankoraŭ ne formetis miajn ŝuojn, ke jam Fabio trairis pugnude la ĉambron, kun vosto svingante je ĉiu paŝo. Li ŝercis taŭgajn frotgumojn. Mi agnoskas, ke nur malfacile mi mallaĉis miajn ŝuojn. Mia nazo fakte emis sekvi, kvazaŭ magnetizita, la movojn de tute alia sed pli dika speco de nodo… 

            Sur mia fotelo, mi ja sentis, ke pro la spektaklo, mia subventra horloĝo inklinis indiki kvin minutojn antaŭ la dekdua. Tial mi tenis ĉe mia ventro kartonon kaj paperon.

            Kiam Fabio finpreparis ĉion ŝajne necesan, li aliris sian sidlokon kaj kliniĝis antaŭ mia sorĉita rigardo por formeti la desegnilojn cele al sidiĝo. Mi ja vetus, ke Neil Amstrong kaj Edwin Aldrin ne estis pli emociitaj, kiam ili aliris Lunon. Mil gonokokoj ! Kia pugo !

- Nu, Ĵero, ĉu vi pretas ? Ne pensu pri detalon. Provu skizi la tuton laŭ grandaj strekoj, samkiel mi instruis al vi.

            Ne pensi pri detalon… Ĉu vi imagas ? Dum preskaŭ je nura braklonga distanco spitis min senĝene karnoriĉan suĉindaĵon, mi laŭdire ne pensu pri detalo. Krome, ja devige mi devis malkaŝi, ke mia dika montrilo indikis nun precize sed malĝuste la tagmezon. Mi rostis sur kuirkrado…

            Post unu horo da volupta suferado, dum kiam ŝajnis al mi, ke ankaŭ lia vosto ne estis nesensiva (pro videbla ŝvela rampado ĉe femuro), li tute malfiere montris al mi la belegan rezulton : mian nudportreton, je kiu ne mankis la plej malĉastaj detaloj. Mi montris al li, ankaŭ malfiere, ke ankoraŭ longan tempon li instruu al mi la desegnan arton, des pli ke mia krajonego, male lian gitarkolon, plene taŭgus kaj por dekstramanuloj, kaj livamanuloj…

- Ĉu ĝi neniam laciĝas ? li demandis, lokante la esploreman ekstremon de sia montrofingro sur la senĉapelitan kapon de mia kaco.

            En fulmotempo mi konsciis, ke la partion mi gajnis. Lian manon mi kaptis tuj, kiu sin fermis sur mian sopirantan stangon. Momenton de hezita panikiĝo mi kaptis en liaj okuloj. Sed senprokraste mi allasis min ĉe lian bruston, liaj brakojn, lian kokson. Niaj gamboj interpletiĝis. Laŭ stranga dancado ni krabe paŝis tra la ĉambro por fine fali surliten.   

   

            Mi jam aŭdas vin demandi : ĉu fine vi… lernis gitarludi ? Fakte ne ! Kvankam dum monatoj mi ade vizitis Fabion. Ni kelkfoje prenis krajonojn, plejofte krajonegojn (ne nur mane…), sed neniam mi relokis miajn fingrojn sur lian gitarkolon. Fabio tiom pli bele faris mem tion !

            … Ĝis kiam mia kara apaĉo foriris al aliurba universitato.
 


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire