plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

18.10.14

La korpo de l’ anĝeloj.

detalo de "Adamo kaj Evo" far Ludwig von Hofmann.



        Remi ja vidis lumon, sed ĝi ne venis al li. Nenia blankeco, sed fleksa irmaniero, svelta korpo, fonto de silento gravurita en la ventro-kavo, senfundaĵo, kien enabasmigi kaj sian korpon kaj siajn havaĵojn. Anĝelo li ne estis, sed homo.


Meze de viroj ĉiuspecaj, de unu nokto, de kelkaj tagoj aŭ pluraj monatoj, li dronis en kontemplado de haŭtoj, de gestoj kaj allasoj, en sia propra rigardo. Jen lia ĉefverko, la laboro de sia tuta vivo, kaj por la knaboj tie pasantaj, estis kuriozaĵo, amikeco, amo aŭ savtabulo. Neniam plu li tuŝis Gabrielon,li  proponis al li senliman gastigadon, laboron, kaj kelkajn koncizajn kaj profundajn interparolojn, kiuj daŭre impresis la drivvagantan orfon.

Li lernis tiel la elementajn regulojn de korpa ĝentileco, la nenombreblajn plezurdiversecojn, kiel eblas estigi sin objekton neniel rezignante esti subjekto, ĉiujn rimedojn, kiuj ege utilis al li dum la sekvantaj jaroj. Instruo de korpoj estas samkiel instruo de mortintoj, ĝi transdonas nekredeblan forton al kiu senheziteme sin dediĉas.   



El "Le corps des Anges" ( La korpo de l’ anĝeloj ) far Mathieu Riboulet, eldonejo Gallimard.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire