plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

7.10.14

Moderna faŭno.


Lin vestis ĝinzo tiel premita kontraŭ korpo,
ke mi rimarkis bone cilindran ŝvelan formon 
de kie mi sidiĝis en la homplena buso.
Ĉu li permesus, ke mi karesus ĝin per buŝo?

Okulojn fermitajn, aŭdilon surkape,
li ŝvebis en mondo al ni malaperta,
kaj laŭ la koksmovoj je ritmo lasciva
muzika delico montriĝis priape.

Se Di' helena korpon fizikan iam prenis
kaj inter ordinaraj vivantoj sin amuzis,
se nun li el libroj kaj historio venis
por, per kacego, kontraŭ hormonoj miaj ruzi,


tiukaze la idolon novan de l’ bus’
mi kultus surgenue per manoj kaj buŝ’
lingame, langame, kaj laŭ sama takto,
kiu susuradas el aŭdila kasko.


(Kunverkita kun Paulo Silas.)

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire