plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

9.10.14

Nur vin mi bezonas... (poemo de Mark Daschenbach).


Nur vin mi bezonas por esti feliĉa, vin, kiu tenos min interbrake…
Vin varman senti kontraŭdorse mi deziras, kaj deziras viajn brakojn karesante mian bruston…
Mi ŝatus allasi min ĉe vin, inter viajn brakojn, kaj lasi mian manon karesi vian femuron…

Mi deziras senti vian korpon tremeti kaj spiri ĉe mi, kaj senti la dolĉan varmon de via amo…
Mi ne havos la vortojn port tion diri, la vortojn por vin diri, mi havos la vortojn enbuŝe, verŝajne.
Por diri al vi kiom multe mi vin amas, ne nur la korpon fratan kaj amantan, sed la fratanimon…

Mi ŝatus malstreĉiĝi inter viaj brakoj, dum rideta tempo, dum suspira tempo.
Dum vi karesas min lante, milde, dum mi sentas leviĝon de via deziro…
Mi ŝatus tiun plenan senĝenecon, kiam du knaboj karesas sian korpon kaj unuigas siajn animojn…

Kial mi ne ankoraŭ renkontis vin, vin, mian amaton, mian elektiton, mian revitan amoranton ?
Ĉu por ke mi kantu la amonton, la amon, la karesojn, la korpon kaj koron de la dezirato ?

Ĉu vi venos al mi iam, por tenere karesi min, aŭ ĉu mi kantu porĉiame mian solecon ?

poemo de Mark Daschenbach.
http://erosinarcadia.blogspot.fr/ 
Elfrancigita de Ĵeromo Tanguy.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire