plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

8.10.14

Oktobra kvizeto : jen la solvo.

            Mi ne dubas, ke vi cerbumis dum plena semajno, ŝajne vane laŭ la senditaj respondoj, por provi trovi la solvon de la oktobra kvizeto. Nu, vi ne trovis ?...
            Fakte, nur du el vi sendis la ĝustan respondon. Gratulon unue al Cody de Usono, kaj ankaŭ al Anthony de Britio, kiu jam gajnis pasintmonate.
            Ili ambaŭ ne falis en la enfalilon, kiun mi ruze teksis. Ĉar ne, tute ne, la aŭtoro de tiuj fotportretoj ne estas la fama barono Wilhelm von Gloeden, sed lia kuzo (jes !), alia Wilhelm (jes, denove !), Wilhelm von Plüschow, kiu italigis sian personan nomon por famiĝi estiel Guglielmo Plüschow.


            Li naskiĝis en Vismaro, Germanio, en 1852 kaj alvenis en Romo ĉirkaŭ 1870, kie, post kelkaj jaroj, li ekfamiĝis estiel fotisto de nudaj knabinoj kaj knaboj.
            Unu el liaj modeloj estis lia amanto, Vincenzo Galdi, kiu poste ankaŭ fariĝis fama fotisto.
            Plurfoje komdamnita pro pederastio, li fine revenis Germanien en 1910, kaj mortis en Berlino en 1930.

            Pro stila kaj epoka proksimeco, oni nuntempe ofte konfuzas la verkojn de tiuj tri fotistoj : Guglielmo Plüschow, Vincenzo Galdi, kaj  la plej fama el la tri, la barono Wilhelmo von Gloeden, kiun mi baldaŭ elvokos denove sur tiu ĉi blogo. 

Vincenzo Galdi far Plüschow. 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire