plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

4.10.14

Revo permesata.


Mian kapon mi ŝatus loki,
Ĉe via kol’ surŝultrigi.
Sed vi certe ofendiĝus
Malestime suspekteme.

Vian brakon mi ŝatus kapti,
Vian manon enmanigi.
Sed vi certe forpuŝus min
Konsternite pugnoprete.

Vian vangon mi ŝatus tanĝi,
Vian buŝon lipkaresi.
Sed vi certe alkraĉus min
Indigne insulte.

Sed jen sur mian genuon
Vi alŝovis viajn fingrojn
Amkveste
Leporokule
« Ne forpelu min, bonvolu ». 

1 commentaire:

  1. ha! mi volas realigi tion kun iu belulo, sed li restas ankoraŭ ĉe la du unuaj strofoj :-/

    RépondreSupprimer