plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

13.11.14

Ĉu mi liberigu la kacojn ?

Owe Zerge - Knabenakt



Reage al mia ŝerca artikolo de la 9a de novembro « Porna bildo de mi hodiaŭ », mi ricevis mesaĝojn de kelkaj el vi, kiuj tute ne komprenis, kial mi rifuzas montri « ĉion » sur mia blogo, tio estas fotoj de nudaj ulĉjoj kun ties nekaŝitaj viraj varoj…
Certe nun vi konas min sufiĉe, por scii, ke nek pruda, nek pudora mi estas. En miaj tekstoj, proze aŭ ne, kiam mi volas paroli pri kaco aŭ pugo, mi ne kaŝas ilin sub ĉasta vualo. Mi ja parolas pri kaco kaj pugo. La unua diferenco inter vorto kaj bildo, estas ke bildo estas tuj alirebla. De la surbildigita kaco tra okulo ĝis cerbo, eĉ ne momentero pasas. La kaco estas tiam krude kaca. Sed per vorto, des pli vorto en tuta frazo, la sama kaco alvenas cerben milde malrapide, via imago havas tempon igi ĝin via. Ĝi iĝas kaco en rilato.
Krome, gravas por mi, ke mia blogo restu rekte vizitebla de iu ajn, eĉ de ne-gejoj. Mi ne konsentas resti en geto, ĉu samseksema, ĉu esperant(ist)a. Kiam temas pri poezio, pri traduko de literaturaĵoj, kiam mi raportas pri iniciato kontraŭ seksismo (vidu artikolon de la 16a de majo 2014), mi scias pro la ricevitaj mesaĝoj, eĉ virinoj vizitis la blogon. Ĉu tion ili farus se por ĝin eniri ili devus transpasi la Rubikonon, la ruĝan pasejon al « poraldotaj retejoj » ? Tion mi ne certas !... Nu, fakte, sen tiu barilo, montri sur blogo kojonojn kaj fikilojn certe venigus tuj cenzuron, kiu senaverte fermigus la adreson. Do, kial tenti la diablon ?
Des pli ke knabo estas multe pli erotika kun kalsono ol sen. Vi ja scias, mi frekventas somere la nudistajn plaĝojn. Tion mi emas fari ĉar estas vivmaniero, korpa libereco en naturo. Sed mi agnosku, ke inter surplaĝa ulĉjo kun kalsono kaj la sama sen, la unua estas multe pli seksalloga. Ĉar tiam imago havas sian spacon, sian rolon.
Ne kredu tamen, ke la belaj kacoj timigas min. Ankaŭ mi spektis kelkfoje pornaĵojn. Sed teksta pornaĵo estas, laŭ mi, multe pli efika ol simpla vido de fikanta (p)aro. Legante tekston, via imago havas rolon, kiu ebligas vin eniri la rakonton. Per bildo kaj filmo, tio ne eblas. Karno estas nura karno ! Trista karno !
De pli ol du jaroj, mi provas proponi al vi blogon certe gejan, sed ankaŭ gaje multfacetan kaj agrablan. La grava kreskado de la vizitoj ŝajne montras, ke almenaŭ parte mi sukcesis. Mi ne vidas kiamaniere tiuj kacaj fotoj plibonigus ĝian enhavon. Ĉu mi malpravas ?
Krom se temas pri artaĵoj ! Kaze de pentraĵo aŭ statuo, la rilato kun objekto tute malsamas. La artisto esprimas ion, kiu enscenigas ĝin. Nuda kaco de artaĵo venas al vi tra la rigardo de la artisto. Tiusence, ĝi ĉesis esti nura karno.
Ĉu komentoj ?   

9 commentaires:

  1. kac-krudeco, se en bildoj? Ĉu ankaŭ en statuoj kaj pentraĵoj?

    Se ni vidas pli da erokiteco en knabo kun kalsono ol sen klsono estas ĉar en nia socio nudeco estas tabuo, nudeco estas permesata nur inter muroj kaj esti nuda surstrate estas preskaŭ krimo. Tial, la malpermesata logas nin pli ol la normala stato( vestita stato).

    Lastatempe iuj virinoj aperis kurantaj en Brazila urbo (Porto Alegre) kaj kiuj malpermesis al ili tion fari? Policanoj! Kvazaŭ temus pri krima ago.

    Ni memoru, tamen, ke ekzistas socioj, kie nudeco estas normala stato, dum vestoj signas la nenormalecon. Ĉu do ni konkludu ke en tiuj socioj la homoj estas malpli erotikaj pro ilia rekta kaj 'kruda' nudeco?

    Mi scias, ke estas tro idealisma pretendi, ke ni ne ĉiam ligu nudecon al erotikeco, sed ni ne povas preni tion kiel senduban aserton. Mi pensas, ke ni povus eĉ vivi la tutan tempon nudaj kaj tio ne elprenus nian kapablon esti erotikaj.

    Ĉu trista karno!? ha! mi eĉ ne scias kiel kontraudiri tion, sed tio ne ŝajnas al mi ĝusta.

    Ni malkonsentas ja, sed tio estas normala afero.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Mi ĝojas, ke vi ne konsentas. Ĉar feliĉe ni ne ĉiuj estas samaj ! Mi krome ankaŭ komprenas, ke en kelkaj socioj, la rilato al nudeco kal malnudeco povas esti tute malsama. Sed mi parolas pri mia vidpunkto.
      Parolante pri trista karno, mi kompreneble aludis pornaĵojn, ne la kanon mem.

      Supprimer
  2. fine klara estas via celo kaj celpubliko. Via blogo ne estas geja blogo, sed pri-geja blogo. Kaj la celpubliko ne estas (nur) gejoj, sed ĉiuj interesiĝantaj pri gejaj aferoj (inkluzive gejoj, ĉar ili estas la temo)...

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Mia blogo estas ja geja. Estus strange dubi prie ! Sed mi nek deziras, nek ŝatas meti homojn en fakojn netransireblajn kaj hermetikajn.

      Supprimer
    2. Fakte, mi pli bone komprenas nun. Mi ne dubas ke via blogo estas geja kaj komprenas ke vi deziras ĝin malfermitan por ĉiuj. Mi komprenas la diferencon inter sekso rekte sur bildo kaj sekso kiu enkapiĝas pro legado, tra teksta filtro. Mi plie komprenas la diferencon inter erotikaĵo kaj pornaĵo. Tamen, ĉu bela foto de tutnuda junulo igus maldecan vian belan blogon ?

      Supprimer
    3. Bone. Restu en via blogo pri-geja. Mi ne malkonsentas pri la ne-aperigo de pornaj bildoj. Kaj la manko de ili ne malbeligas vian blogon. La blogo estas via kaj mi eĉ ne imagis min rajtigita kontraŭi tion. Kion mi kontraŭas estas via sinteno. Mi malkonsentas kiam vi esprimas la pretendon al ia korekteco kaj kiam viarezone vi indikas 'ian tristecon' kiu ekzistas en pornaj bildoj aŭ videoj. Kvazaŭ la registro de du korpo en sekskuniĝo entenus ian riproĉindecon.Tio ne kongruas, laŭ mi, kun la skriba enhavo de via blogo.

      Bonvolu elpreni la afiŝojn aŭ almenaŭ mian nomon el la afiŝoj kiuj ĝin havas. Bovolu ankaŭ elpreni la ligilon al mi blogo. Mi ne volas rilaton kun ĉi blogo, nek kun poemo aŭ prozaĵo tro arta por senti sin supera al la 'kruda' bildo de viro nuda aŭ seksumanta.

      fartu bone

      Supprimer
  3. miaopinie en socio kiu prenas nudecon kiel malpermesatan, nudeco aperas ĉiam kiel kroma afero, kiel speco de arto. Porna video estas ja arto, ĉar diferenca de la normo.

    RépondreSupprimer
  4. Ĉu ? La arta temo estas eterna debato...
    Tamen, mi mem praktikas tute libere nudismon. Nudeco ne estas problemo por mi. Sed, laŭ mia vidpunkto, erotiko estas grandparte afero de imago, de fantasmo.

    RépondreSupprimer