plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

8.11.14

Dum viroj forestas (En l’absence des hommes) far Philippe Besson (Julliard 2001).



         Parizo 1916, la unua mondmilito furiozis. Vincento, 16-jara, estis tro juna por iri militen. Tiam li renkontis grandan verkiston, Marcel Proust. Kvankam tiu ĉi povus esti lia patro, pasia sed platona amo naskiĝis inter ambaŭ kaj konfuzis ilian vivon.

         Samtempe, Vincento renkontis ankaŭ Arturon, kiu estis juna forpermesulo kaj filo de servistino. Nura rigardo inter ambaŭ estigis tujan amon. Ĉiun nokton en la sep tagoj de la forpermeso ili pasie, volupte kaj sekse kuniĝis, ĝis la foriro fronten de Arturo…   
 



 "Infano mi ne plu estas. La verdajn okulojn vi ne fidu, nek la knabinan haŭton, la ŝajnan malfortecon, la gracilecon. Ne kredu, ke mallevita rigardo nepre estas timideco. Mi ja scias, kion mi faras. Deksesjara, jen aĝo de ĉiuj eblecoj. Nenion mi malpermesas al mi. Kial mi malpermesus al mi ion ajn ?"
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire