plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

11.11.14

Fina blovado.


Sur parka placeto, jen knabo granita.
Ĉu Hermo, sportisto, nacia heroo ?
Ŝtonigita gesto de gamboj kaj brako.
Kurado al gloro eterna.

Ĉe puga rondaĵo, sur ŝultra kurbeco,
Erodo apenaŭ lasis siajn spurojn, 
Kaj tempo likenon, muskon,
Ĉe pruda kaŝilo vitfolia.

Folioj, folioj… Pro vento decembra
La ŝirma frondaro nudiĝas.
Folioj, folioj… Plu restas nur unu.
Pasanto scivole levas sian nazon.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire