plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

25.11.14

Ganimedo.




            Jen la rezulto de la novembra kvizo.
            Mi ege bedaŭras, ke nur du el vi partoprenis. Ŝajne tia ludo ne interesas vin… Tial kvizon mi ne plu proponos…
            Gratulon Luko, pro via trafa respondo !

Laŭ Homero, en Iliado, Ganimedo estis la plej bela el ĉiuj mortaloj.
            Troja princo, li estis la filo de Tros, unua reĝo de Trojo, kaj de la nimfo Kaliro.
            Dum li paŝtis sian kapraron sur la monto Idao, Zeŭso ekvidis Ganimedon kaj tuj enamiĝis. Sub agla formo li forrabis lin, kiu iĝis la amanto de la di-reĝo kaj la vinverŝisto de la gedioj.
            Pro ĵaluzo, Hera postulis de sia edzo, ke li resendu sian amanton surteren. Sed li sendis lin ĉielen sub formo de la konstelacio Amforo (aŭ Akvisto).

 
 Rex superum Phrygii quondam Ganymedis amore
Arsit et inventum est aliquid quod Juppiter esse,
Quam quod erat, mallet ; nulla tamen alite verti
Dignatur, nisi quae posset sua fulmina ferre
Nec mora, percusso mendacibus aere pennis
Abripit Iliaden ; qui nunc quoque pocula miscet
Invitaque Iovi nectar Iunone ministrat.

La di-reĝo iam arde amis la frigo Ganimedo ; troviĝis estaĵo, kies formon Jupitero prefere prenis anstataŭ konservi sian ; tamen, la nura birdo, kiun li trovis inda je metamorfozo estis la fulmo-portanto. Senprokraste, batanta la aeron perflugile, Jupitero forrabis la junan trojanon ; ankoraŭ nun, Ganimedo miksas la trinkaĵon en pokaloj, kaj spite Junonon, verŝas al Jupitero la nektaron. 

Metamorfozoj de Ovidio : Libro X, versoj 155 ĝis 161.    

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire