plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

19.11.14

« La plej bona el viroj » de Tristan Garcia (Premio Flore 2008).


Parizo, dum la okdekaj, naŭdekaj jaroj. Samtempe kun la apero de aidoso, estis tempo de la movado kontraŭ-aidosa. Ankaŭ la rolo de geja kaj samseksema movado kreskis en la socio kaj ĝis la politika sfero. « La meilleure part des hommes » estas romano de epoko, de epoko vere intensa, grava, kaj dramoplena. 
Dominiko, iama goŝista* batalanto, fondis fine de la okdekoj la unuan grandan samsekseman movadon de Francio. Vilio estis juna delirulo, skandala verkisto, kaj laŭ kelkaj el la juna generacio, ankaŭ geniulo. Ili ambaŭ sin amis, sin malamegis, kaj fine sin detruis, tio antaŭ la okuloj de Liza, amikino, ĵurnalistino, kaj plie rakontanto de la romano. 
Jen kelkaj paĝoj de mi esperantigitaj : 

de Sagao Hasegawa, japana ilustristo (1945 1999).

...
Vilio restis momenton kun rigardo vakuen, kaj fine reparolis. Li diris, montrante la ĵus malfermitan leteron per malŝata fingro : « Liza, ĉu vi imagas, por plu konservi mian monatribuon sendungan, mi prezentiĝu je kunparolado en ANPE** ‒ kaj fek, kio plie ? Ĉu vi imagas la trudon ? Ĉar fakte, laboro ja estas stultaĵo. Kial neniu aŭdacas tion diri ?
- Mi ne scias, Vilio. Mi supozas ke ĉiu taksas ĝin necesa.
Li manĝis rostitajn arakidojn, kalsonvestita, brustnuda. Nu, ja laŭkutime. Li kelkfoje havis tiajn strangajn sintenojn… «  Mi estas dando, Liza. Se tion vi enmensigis, ĉio estas eleganta. Tio estas simpla, sincera, kaj pura samtempe. Sufiĉas havi tion enkape. »
Li estis ulo, kiu tiom longtempe restis sola, ke ĉiam li bezonis kunvivantojn, eĉ se iun apartan li ne bezonis. Tion al vi li sentigis. Li ŝajnigis fumadon de sia Bic-skribilo kvazaŭ de cigaredo, okulojn plafonen.
« Nu, Liza, io farendas, tiu tuta « bullshit*** » pri laboro, ĉu vi vidas, nekredeblas ke prie ni konsentas. Mi mem tutsimple ne volas. Vidu, teorion mi ne havas rilate tion, sed fek, mi ne volas labori kiel ŝtipkapulo, ĉu ? Ĉar fine ‒ mi ne laboras, sed ion mi tamen alportas al la homaro, ĉu ne ? Eĉ pli ol ulo, kiu trivas sian pugon sur oficeja seĝo antaŭ ekrano, kun ciferoj. Mi ekzistas. Mi ne laboras, tio utilas por la aliaj. Mi ja famegas. Tio havas flankon terure altruisma, mi plenumas ian seninterrompan spektaklon, tial tute prave oni donu al mi monon. Jen eĉa minimumo. Mi rajtas spiti la socion, nu, finfine, ĝi ja kontentas. »
Li klinis la kapon malantaŭen kaj gratis al si la kojonojn. Senĉese li moviĝis. Li montris la vizaĝon anĝelan el la tagoj kiam ni estis nur ambaŭ, de la feliĉaj tagoj. Mi provis labori.
« Ne ĝenu min, Liza, mi scias kion mi faros, mi scias. Ĉu vi preparos la manĝon ? Vi ne ĝenu min, ĉu… ? »
Li puŝklakigis la pordon kaj enfermiĝis en la dormoĉambro.
Momenton, mi eĉ kredis, ke li trovis al si destinon. Ĉion li kapablis, li povis larĝsmajle frapeti vian ŝultron kaj diri : « Nu, Liza, ĉu malfacilas fariĝi profesoro samkiel via kunulĉo Lejbo ? Ĉar fakte, tio ja plaĉus al mi. Ĉu eblus, ke li havu por mi postenon, ekzemple venonsemajne, ne protekte, nu, tamen… »
Necesis klarigi. Sed, tamen, klarigoj tedegis lin. Li obtuzigis rukton kaj foriris por sin trovi alian pasion. Li eĉ ne aŭskultis.
La morgaŭon, li sonorigis la vekhorloĝon je la sesa, por ial ajn, razita, li eltiris kravaton, kaj kostumon tie forlasitan. Miajn okulojn mi ne kredis. Li ŝovis en internan poŝon spiralan notlibreton, englutante samtempe bovlon da cerealaĵo. Li nur blekis : « Konsentite, Liza, mi revenos tagfine, mi rapidu ! »
Mi surmetis mian bluan negliĝon, ŝultrumante.
Tion li faris dum unu semajno. Lunde li iris al la oficejo de ANPE, kaj li atendis tri horojn la precizan minuton de sia rendevuo kun S-ro Johano-Filipo Bardotti, la konsilanto kiu priatentis lin.  
Li eniris la oficejon fervorplena. Bardotti stariĝis por premi lian manon trans la granda skribotablo plena je dosierujoj, iom elmoderna komputoro, kaj ĉiuspecaj oficiloj bone ordigitaj. Li tenis sian longan malhelan kravaton ĉe sia blanka ĉemizo dum li kliniĝis, kaj Vilio rimarkis tuj lian ekkalviĝon, de supre. Pa…
« Kion vi faras, sinjoro Miller ? »
Li restis senmova. Surgenuiĝante sur la planktapiŝo, Vilio fermis la okulojn.
«  Ŝŝŝ…
- Nu…
- Por vi mi preĝas laŭ malnova juda maniero, sinjoro Bardotti…
- Mi… »
Johano-Filipo Bardotti, tridekvinjara, estis afablulo. Li rigardis dekstren maldekstren, vangojn roziĝantajn.
« Mi preĝas por vi, o sinjoro Bardotti, tiom linda, tiom afabla, kiu provi trovi postenon por mi, por mi, senvalora merdeto… Merdeto… »
Vilio komencis kroĉkapti al si la kranion, eltirante unu aŭ du harojn, ekfrapis sian kapon kontraŭ la grizan tapiŝon, kio fine vane efikis, krom obtuza sono, indikanta la maldikecon de la planko, kiu sonoris samkiel kartono ‒ sed Bardotti venis tuj por lin restarigi.
« Malpura porka fekaĵeto de senlaborulo ! Pigrulaĉo ! Pigrulaĉo ! Ĉu tiamaniere vi dankas la sinjoron Bardotti, kiu baraktas tuttage por trovi al vi laboron, ĉu, stultulo, profitemulo, fripono ?… »
Li skuis sian kapon.
« Ho, vi estas tro afabla, sinjoro Bardotti, tro afabla por mizera putinaĉo kiel mi. La vortojn ni ne timu, jes, mizera putinaĉo ‒ ve, ve. »
Li mungiĝis.
Johano-Filipo Bardotti plu gapis.
« Bardotti… Estas kvazaŭ samkiel Bardot****, sed femine, ĉu ne ? Ĉu vi havas familiajn interrilatojn ? »
Vilio smajlis larĝe, malrapide, kaj li plektis la gambojn, movante bizare la lipojn.
« Hum, sinjoro Miller…
- Mi nomiĝas Vilio, Johano-Filipo  »
Li agis ja bizare per siaj lipoj.
Bardotti ŝajnis perdita, plu nenion li havis por diri.
« Johano-Filipo, mi estos sincera kun ci. Ci ja vidis, mi kapablas esti vera ĉiesulo ». Kaj li artkulaciis : « ĉie-su-lo », poste li akcelis subite : « Tial, se ci deziras plezurigi min, mi estos kompleza. Konsentite ? Tio taŭgas por ni ambaŭ, ĉu ne ? Ne ? Mi volas postenon. Nun.
- Postenon… Be… Jes, nu, kompreneble… »
Li umis malespere en siaj paperoj.
« Fakte, pro via formado… be, komerca, jes. Ĉar jam de jaroj, be, necesos, nu, por ke vi adaptiĝos…
- Mi volas inan laboron, Johano-Filĉjo. Ĉu ci komprenas ? Ci komprenas rapide, mi certas.
- Inan ? Mi… Be, kion, nu, kion vi volas diri ?   
- Ĉu mi rajtas fumi, tio ne ĝenas cin ? Bone, ne, mi volas diri, ekzemple, putino, ĉu ci havas liberan postenon estiel putino, nu, nun ? »   
Li blovis sian fumon en lian nazon.
« Be…
- Ĉar fakte, ĉiuj virinoj estas putinoj, ĉu ne ? Ni interkonsentas, ĉu ne Johano-Filĉjo ? Ne ? Ci ne havas edzoringon, ci ne edziĝis, ci ne havas koramikinon, do kompreneble, ne, ĉiuj virinoj estas putinoj, ĉu ne ? » 
Li ridegis.
« Ĉu ne vere ? Ĉu ne prave ? Kiom ci pagas ? Ĉu vi scias, ke uloj, senpagaj ili estas, Johano-Filĉjo ? »
Li okulumis. Li revenis sekvanttage.
Bardotti rakontis prie al neniu. Li koŝmaris. Kial mi ? Kiam li vidis lin alveni… Ŝajne li volus enmurigi sin en sia oficejo.
« Saluton, Johano-Filĉo, ĉu ci kisas min ? »
Vilio revenis jupe vestita, kun ŝtrumpoj, ŝminko kaj mansako. Li ellitiĝis frue. Li postlasis grandan spuron de ruĵo ĉe lia liva vango.
« Nu, jen… »
Li eksidis, relokis sian mamzonon, grimacante.
« Aŭskultu, Johano-Filĉjo, mi bone pripensis… Mi kredas ke al mi nur io taŭgas. Mi volas labori en konstruejo. Manipuladisto, kial ne. En konstruejo, aŭ eble, ĉu ci scias, kiel nomiĝas, kun grandegaj instrumentoj, tiele, bruuu, kiuj fosas, en tero, levmaŝinoj kaj flavaj kaskoj. Mi ŝategas flavajn kaskojn. Mi ŝategas.
- Be…
- Ĉu ion ci trovos por mi ?
- Nu, sed… »
Vilio aliris la skribotablon, kaj Bardotti retroiris. 
Li eksidis ĉe la tablangulon. « Ĉu ci scias, kial mi ŝatas la konstruejojn ? »
Li kliniĝis : « Ĉar tie, mi ĵuras, ĉio estas el ŝtalo. Ĉio. »
Li rigardis al Bardotti rekte en la okulojn : « Ĉu ci sekvas min ? » Li ekridegis.
La morgaŭan matenon, li ĉeestis, en t-ĉemizo kaj biciklista ŝorto.
Bardotti tremis. Lia tuta oficejo estis ordigita. Ĉio klasita. Sur la griza tablo estis plu nenio. Bardotti malfacile spiris, funde de sia pivotebla fotelo ruĝa kaj nigra.
« Ci senrevigas min, Johano-Filĉjo… »
Vilio formetis siajn ledajn gantojn.
«  Do, mi donas al ci miajn libereblecojn. »
Li kalkulis laŭ la fingroj, ĉiuj ringumitaj : « Lunde, marde, merkrede, jaŭde, vendrede, sabate, dimanĉe, ohoho… Unue, mi pretas labori putine, due mi konsentas esti borita sur vorkejo… Nenio, nenio, nenio… »  
Li ridigiĝis momenton. Bardotti similis grandan moruon kaptitan en la retoj de japana trolŝipo. Li estis hipnotigita, eĉ ŝajnis, ke li ŝvelis.
Vilio ekkriegis, per voĉo tiom akra, ke nececis ŝtopi tuj la orelojn permane : Mi volas labori, mi volas labori, mi estas je la dispono de la socio, mi estas fleksebla, mi estas fleksebla. » Kaj tiam, senaverte, li eligis el sia tornistro martelon, kaj kiel frenezulo frapis sian propran livan kubuton, kiun li tiam dearkigis en terura bruo. 
Li renversiĝis, galimatiante : « Jen pruvo de bonvolo, al ANPE, al Johano-Filipo, mia idolo. Mi estas fleksebla por ci, vidu… »
Lia brako faldiĝis kontraŭsence, kaj Vilio svenis.
Bardotti alvokis la savoservojn.
Tri monatojn kun engipsigita brako, kaj li fieris. Ĉiuj venis lin viziti en hospitalo. Li entuziasme parolis pri Bardotti : « Geniulo li estas, mi amas lin, se li ne volos min, mi mortigos min. » Li sopirĝemis kaj rigardis min : « Fu, lacige, jen vera laboro, fakte. »
Post du tagoj, elirante de la hospitalo, post kiam li liakoste liverigis mil ruĝajn rozojn en la oficejon de Johano-Filipo Bardotti, li alvenis en rulfotelo en ANPE, kun granda pakpapera koverto, kaj surventra slogano : « Mi amas la ŝtatoficistojn de ANPE. » En la koridoroj, li disdonis faskojn da monbiletoj al la mirkonsternitaj sekretariinoj, al la oficistoj  ‒ antaŭ ol iri grandpompe frapi ĉe la pordon de Bardotti, kiu murmuris : « Ho ne, li freneziĝas, ĉio sed ne li… », dum brakon enskarpe, Vilio sin ĵetis al liajn piedojn por ilin kisadi, samtempe svingante sian malplenan koverton : « Ho mi petegas, mastro, mi petegas, monon mi ne plu havas, mi estas sen loĝejo, mi estas malriĉa, mi estas malriĉa, aĥg, mi volas labori… »
Li restariĝis.
« Se ne, gastigu min… Koron ci havas, tion mi scias… »
Johano-Filipo Bardotti, purigante sian okulvitron, viŝante al si la frunton, balbutis : « Kial ? Kial al mi vi faras tion ? Trankvila mi estas, ne iu malica… Mi… Mi konas neniun… »
Vilio rektiĝis : « Jes, prave, kial ? »
Li gratis penseme siajn lipharojn.
Ĉiuj en la malgranda geja komunumo de Parizo aŭdis pri Johano-Filipo Bardotti, li jam iasence fariĝis famulo. Vilio diris : « Tiu ulo iĝu geja, li estas unu el ni, li estas en plena frustiĝo en sia oficejo. Ni savu lin. Des pli, mi amas lin. »
Kaj la morgaŭon, Vilio alvenis kun trideko da amikoj, vestita per t-ĉemizo ornamita de rozkolora koro, skatolon da bombonoj enmane. Ĉiuj ANPE-anoj ridegis. Bardotti rifuĝis funde de sia oficejo kaj ploris.
Vilio pordenfrapis, kaj per voĉo dolĉe cervina li susuris : « Amo mia, jen mi… » Ĉiuj kolegoj de Bardotti ridaĉis.
Vilio eniris kun sia tuta sekvantaro , kiu ĥore kantis la kanzonon de la okdekaj « Aĥ se mi estus vir’, estus mi romantika… »
Vilio, en nigra kostumo, deklaris sian amon kaj donacis oficialan fianĉiĝan ringon al Bardotti.
Post silento, li movetis sian kapon : « Mi povus esti ĉehejma edzino, tiele, nu, mi atendus cin vespere, mi preparus al ci bongustajn pladojn. »
Fakte, kio estis terura, nekontraŭebla, en la tiama Vilio, tio estis, ke li sinceris, dirante tion. Mi certas, ke li ja enamiĝis al Johano-Filipo Bardotti. Vere ; li estis iel ege sentema. 
Li revenis la morgaŭon kun tabulo ĉekole : « Min oni ne volas. »
Li frapis ĉe la pordon de Bardotti. Iu venis anonci, ke li foriris, li demisiis. Ni kredis je ŝerco, sed Vilio vere iĝis malĝoja, senespera ‒ dum du tagoj.
Poste li rakontis la tuton en siaj kronikoj, en « Blazono ». Tio iel famis en la komunumo. Oni proponis, ke li verku romanon.
Mi lin demandis : « Kial vi faris tion ? »
Li suferis pro dentodoloro, li tuttage torturis siajn gingivojn pere de dentpikilo.
« Tion mi faras por ne plu dentsuferi… »
Li oscedis.
 

* goŝisto : maldekstra radikalulo.
** ANPE : tiama Agentejo Nacia Por Dungado en Francio.  
*** bullshit : sltultĵo (angle en la franca teksto).
**** Brigitte Bardot, famega franca stelulino kaj sekssimbolo inter la kvindekaj kaj la sepdekaj jaroj.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire