plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

7.11.14

La somero, kiam paĉjo iĝis geja (Den sommeren pappa ble homo), far Endre Lund Eriksen.




            Arvido, dekdujara, ĝojis somerferii en tendumejo kun sia ĵus divorcinta patro. En tio nomata de li « sian oran libron », la knabo ŝatis skribi siajn spertojn. Des pli, ke ĉion, kion li malkovris ĉirkaŭe, tre baldaŭ cerbumigis lin. Unue estis Roĝero Bergo, kiu vivis kun sia filino Indiana, ne malproksime de la tendumejo. Tiu ĉi, samaĝa kiel li, sciigis al Arvido, ke Roĝero estas samseksema. Indiana estis malnaiva kaj impertinenta knabino : neniu temo (sekseco, nudeco, pubereco, pornografio, ktp) ĝenis ŝin, male Arvidon.   
            La knabo vidis, ke lia patro ege amuziĝis kun Roĝero, tiu fortika viro, kiu emis ridegi kaj trinki bierojn. Ŝajnis al li, ke la sinteno de lia patro, instruisto pri literaturo, tute ne indis, kaj similis konduton de unue enamiĝanta adoleskanto. 
            Ankaŭ Indiana ne bone taksis tiun naskiĝantan idilion inter ambaŭ patroj, ĉar ekdezirante Arvidon, ŝi opiniis, ke se ambaŭ viroj edziĝus, Arvido kaj ŝi iĝus gefratoj, kaj tio, ŝi kredis, povus malhelpi ŝian amon kun ŝia nova amiko. Sed Arvido estis nek trafita, nek tuŝita de la amikinaj okulumoj. Li precipe atendis senpacience la alvenon de Franko, sia kamarado.  
            Arvido kaj Indiana planis trovi strategion por disigi la du virojn. Sed la afero montriĝis multe pli komplika, ĉar la patroj, pro kuna feliĉo, tute ne zorgis pri la geknaba komploto, kies planoj fiaskis.    
            Arvido, ankoraŭ antaŭjuĝoplena pri samseksemeco, sin demandis kion ja povis fari la du viroj kune sole. Li imagis abomenaĵojn, firmigitajn de tio, kion li vidis de la sekseco de sia hundo, Valdo, kun Lady, la hundino de Roĝero. Jen okazo de amuzaj paĝoj.
            La leganto povas sin demandi, kial Arvido estis tiom ĝenata pro la konduto de sia patro. Ĉu li timis perdi sian patron, ĉu li timis alies rigardon rilate la gejecon de sia patro, ĉu timo pro pubereco, kiun li sentis ĉe Indiana kaj ĉe sia amiko Franko dum li mem nenion sentis ? Povis esti krome timo pri tiu alia memo, ene de li, kiun li ne aŭdacis alfronti. Ĉar li fine ja eksentis, ke ne Indiana allogis lin, sed Franko :
  
            Fakte, ĉefe Franko konversaciis, kaj mi ene esperis, ke li ne estis rakontanta al Indiana unu el siaj blagrakontoj pri gejoj. Li iris grandpaŝe, rekte starante, kaj svingis siajn brakojn dum parolado ; la sako, kiu entenis lian bankalsonon, popaŝe frapis lian genuon. Franko havis verajn krurojn de futbalisto, muskulozajn. Ja impone. Des pli, ke la feliĉulo jam montris harplenajn gambojn.
            Krome, koncerne harojn, ankaŭ aliloke estis io nova. Kiam ni alvenis ĉe la rivero, Indiana foriris kun Lady por alivestiĝi en la arbaro. Franko turnis sin al mi kaj formetis t-ĉemizon, ŝorton kaj kalsonon unumove. Tio ŝokis min : ja ĝangaliĝis tie. Kaj la baobabo bone grandiĝis de la antaŭa fojo. Mirigita mi estis. Nur ĉar Valdo, kompreneble tio strangis, apud mi svingis sian voston.  
            - Ĉu do neniam vi vidis ulĉjon ? demandis al ni Franko, rerektiĝanta, manojn ĉekokse.
            Mi tuj rigardis aliloken. Riveren. Mi nur komprenis, okulangule, ke li enŝoviĝis en sian bankalsonon. Klakigante la elaston.
            Mia propra plano estis alivestiĝi ie, malantaŭ arbetaĵoj. Mi turnis mian dorson al Franko kaj aliris vepron, bedaŭrinde tro maldensan por min plene kaŝi.
            - Nu, ĉesigu ! diris Franko. Prie ni ne malŝparos la tempon. Vin nudan mi jam vidis antaŭe.

Tiu libro de norvega verkisto certe plaĉos al adoleskantoj, sed ankaŭ al plenkreskuloj. La franca traduko estis ĉijare eldonita de la eldonejo Thierry Magnier sub la titolo : L’été où papa est devenu gay.  


1 commentaire:

  1. kia bela foto kaj interesa priskribo de geja rakonto. Ankoraŭ mi ne havas la necesan forton, sed eble iam mi povos verki originalan gejan romanon. Tio estus bone.

    RépondreSupprimer