plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

6.11.14

Mi ŝatus morgaŭ...





Mi ŝatus, morgaŭ, vekiĝi en viaj brakoj, neste ĉe via ŝultro,

Mi ŝatus senti la kareson de via spiro senpeza ĉe miaj okuloj duonfermitaj

Kaj viajn fingrojn, milde flugtuŝantajn la silenton de miaj lipoj…



Mi ŝatus permane trairi vian hararon tritike blondan

Kaj halti sur via haŭto, tiom delikata sub miaj karesoj…

Via unua smajlo estos kiel tagiĝa feliĉo, sojle de mia vekiĝo…



Ne parolu, ankoraŭ ne, mia amiko, mia amato, ne parolu, smajlo sufiĉas,

Ankaŭ viaj okuloj, ankaŭ via korpo varmeta kaj dolĉe odora,

Lasta nokta brakumo, unua taga kareso…



Mi ŝatus, morgaŭ, vekiĝi en viaj brakoj…





Eraste de Saint-Amant, Knabaj poemoj, 2012.


2 commentaires:

  1. ĉu smajlo estas rideto? mi preferus la tradician formon

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Jes. Sed smajlo ne estas nova vorto, ĉar uzita jam de la 80aj jaroj. Fakte, ĉu rideto estas eta rido ?
      Ĵero.

      Supprimer