plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

9.11.14

Muŝeto.

Johann Axel Gustaf Acke 1884.

Kunlabore verkita kun Paulo Silas.




Muŝeto vaganta en fluga aventur’

Cele al ripozo trafis lagoborde

Genuon de knabo. Ĉu ne taŭga gvattur’ ?

Li dormas. Lia ĥiton’ glitis, senorde…

Ho, knabo! — suspiris la eta bonŝancul' —

Kiel torĉolumo logas min dumnokte,

Min logis la likv', el la serpentkomisur',

Venanta paste kaj glimanta hipnote.

Ĉu mi alflugos tuj ĝis la migdala suk’

Kaj ebriigita ĝin supros flirtade ?

Aŭ transirante for de la balzama muk’

Ĉu al korpa supro mi drivos vagade ?

Kio okazas, knabo, ke, dum mia flug’,

Desupre, mi miris vin vidi aparte

De l’ societo de la vestkovritaj uloj.

Via silento igas min konkludi, ke

Tie ĉi, ĉe la lago, for de l’ urbomuroj,

Io okazis kuŝe sur la mola ter’.

Pluen mi flugos por proksime trakontroli,

Kial salivas la serpento, super de kiu

Mi, sen singardo, pro la tento, flugi tuj volis.

Trans la blonda vepro, hela plaĝo, ventroput’,

Du purpuraj pintoj de mamaj montetoj.

Flugila salteto. Stranga duoninsul’.

Ellabia fluaĵo. Rivereto.

Kaj subita seniluziiĝo per frapo!
La muŝeto mortis sur la mano de l' knabo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire