plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

28.11.14

Ni ridu ga(e)je : Dio nin vidas !




Joĉjo amas Peĉjon. Ankaŭ Peĉjo amas Joĉjon sed… Peĉjo kredas je Dio. Fakte, li timas Dion.
Joĉjo ja ŝatus… nu, ĉu vi komprenas ? Sed Peĉjo ne konsentas.
Kiseto, jes, sed eĉ ne fingreton li rajtis enŝovi transbragete.
- Dio nin vidas ! li pretekstas.
Eĉ en lifto, eĉ en kelo :
- Dio nin vidas !
Eĉ kiam Jojĉo malŝaltis la lumon en la subtegmento :
- Dio nin vidas !
Ve !...

Fratinon havas Joĉjo, fratinon pli aĝa ol li.
Iun semajnfinon, tiu fratino ricevis gepatran permeson por iri kinejen kun sia koramiko. Kiam ŝi estis forironta, la patrino kriis :
- Karina, ne kunpetolu ! Dio vin rigardos !
Aŭdinte tion, Joĉjo tuj forlasis la manĝotablon kaj kuradis malsupren al la parketo, kie Peĉjo jam tabulsketis.
- Venu kun mi malantaŭ la heĝo, diris Joĉjo, tirante sur lian zonon.
- Ĉu vi freneziĝis ?  Dio vidas nin !
- Tute ne, respondis Joĉjo. Li jam estas okupata. Li kontrolas mian fratinon kaj ties kunulon !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire