plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

24.11.14

Pri Antinoo, el « Memoraĵoj de Hadriano » de Marguerite Yourcenar.




        Antinoo estis greko (…). Lia ĉeesto estis eksterordinare silenta : li sekvis min samkiel besto aŭ samkiel familiara genio. De hundido li havis la senfinan kapablon je gajeco kaj malzorgemo, la sovaĝecon, la fidon. Tiu bela levrelo, avida je karesoj kaj ordonoj, kuŝiĝis sur mian vivon. Mi admiris tiun indiferentecon preskaŭ arogantan por ĉio ekster siaj delico kaj kulto : ĝi rolis kiel neglekto, kiel skrupulo, kiel ĉiuj virtoj ellaboritaj kaj severmoraj. Mi miris pro tiu dura mildeco, pro tiu obskura sindonemo, kiu engaĝis lian tutan eston. Sed tamen tiu submetiĝo ne estis blinda ; tiuj palpebroj, tiom ofte mallevitaj en konsento aŭ revado, releviĝis ; la plej atentaj okuloj de l’mondo rigardis min rekte ; mi sentis min prijuĝitan. Sed tia mi estis, samkiel dio fare de sia devotulo : mia senkompato, miaj emoj je malfido (ĉar tiajn emojn mi havis poste) estis pacience  kaj digne alprenitaj. Absoluta mastro mi estis nur unufoje, kaj nur de unu estaĵo.
 

         Se ankoraŭ nenion mi diris pri tiu beleco tiom videbla, tiurilate oni ne kredu pri ia diskretemo de viro tro plene konkerita. Sed la figuroj, kiujn ni obstine serĉas, de ni forfuĝas : jen fine nura momento… Mi retrovis iun kapon kliniĝantan sub noktnigra hararo, okulojn, kies palpebra longiĝo ŝajnigis oblikvajn, junan vizaĝon larĝan kaj kvazaŭ kuŝantan. Tiu delikata korpo modifiĝis senĉese, sammaniere kiel planto, kaj kelkaj el tiuj difektŝanĝoj imputeblis al tempo. La knabo ŝanĝiĝis ; li kreskis. Sufiĉis, por lin moligi, unu semajno de maldiligento ; posttagmezo de ĉasado redonis al li lian firmecon, lian atletan viglecon.  
        Unu subsuna horo igis lin de la jasmena koloro al la miela. La gamboj, iom pezaj de la ĉevalido, plilongiĝis. La vango perdis sian delikatan rondecon de l’infanaĝo, apenaŭ kaviĝis sub la elstara vangosto. La torako, aere ŝveligita de l’juna longstadia kuranto, alprenis la glatajn kaj poluritajn kurbojn de bakĥanta brusto. La paŭtantaj lipoj montris ardan amariĝon, tristan saton. Fakte, tiu vizaĝo ŝanĝiĝis, kvazaŭ mi skulptis ĝin tage kaj nokte.

Marguerite Yourcenar,  « Memoraĵoj de Hadriano ». 


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire