plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.11.14

Spegulo de l’nigra luĝo.




Vi diris : Mia vizaĝo estas ŝipo, mia korpo estas insulo,
kaj l’akvo dezirantaj organoj.
Vi diris : Via brusto estas ondo,
nokto, kiu ŝprucas sub miaj cicoj.
La suno estas mia karcero iama,
la suno estas mia karcero nuna,
la morto estas festo kaj kanto.
Ĉu vi aŭdis min ? Mi estas alia ol tiu nokto, alia
ol ties lito, supla kaj luma.   
Mia korpo estas mia kovrilo, teksaĵo
kies fadenojn mi kudris per mia sango.
Mi perdiĝis, kaj en mia korpo vagadis…
Mi donis ventojn al la folioj,
mi lasis post mi miajn okulharojn,
profurioze mi ludis enigmon kun la diaĵo
kaj priloĝis la evangelion de l’mamnutrado
por malkovri en miaj vestoj
la migrantan ŝtonon.
Ĉu vi rekonis min ? Mia korpo estas mia kovrilo,
la morto estas mia kanto kaj palaco de miaj kajeroj,
la inko estas al mi tombo kaj antaŭĉambro,
mondomapo klivita de aflikto
en kiu ĉielo maljuniĝis,
nigra luĝo kuntrenanta plorojn kaj suferojn.
Ĉu vi sekvos min ? Mia korpo estas mia ĉielo,
mi plene malfermis la spacajn koridorojn,
mi desegnis post mi miajn okulharojn,
vojojn kondukantajn al idolo antikva.
Ĉu vi sekvos min ? Mia korpo estas mia vojo.

Poemo de Adoniso, kromnomo de la siria poeto Ali Ahmad Said Esber.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire