plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

13.12.14

Al vi mi permesas…




Vizitante mian panjon, antaŭ kelkaj semajnoj, mi hazarde elbretigis malnovan numeron de la revuo Kontakto, kaj eklegis interesan artikolon de Sergeo Tyrin, kies titolo estas « Libera arto kaj senpagaj artistoj ».
Vi jam komprenis, la temo de tiu artikolo, respondo al pli malnova « Ĉu kopirajto mortigas Esperanton ? », rilatas al la laŭmoda gurdaĵo pri respekto aŭ ne al kopirajtoj. Sed tamen almenaŭ ĉi-foje, la aŭtoro paroligis eminentulon, t.e. Francis Ford Coppola, la fama usona filmisto, el magazina intervjuo. Tiu ĉi koleriĝetis pri la stato de la rajtobservado en la arta mondo, precipe pri la kina, kiu iĝis preskaŭ nur komerca industrio :
… Homoj akiris monon per la kino kaj ekdiris al la pioniroj : « Ne eksperimentu. Ni volas gajni nian monon. Ni ne volas riski. »
Iam mi trovis citaĵon de Balzak, kie li parolas pri juna verkisto, ŝtelinta kelkajn liajn prozo-verkojn. Kio preskaŭ igis min emocie larmumeti estas liaj vortoj : « Mi tiom ĝojis ke tiu juna viro prenis de mi. » Ĉar estas ĝuste tio kion ni deziras. Ni volas ke vi prenu de ni. Ni volas ke vi, unue, ŝtelu de ni. Vi prenos kion ni donas al vi kaj vi esprimos tion en via propra voĉo kaj jen tiamaniere vi trovos vian voĉon.
Tiel vi komencas. Poste, unu tagon, iu ŝtelos de vi. Kaj Balzak diris jene en sia libro : « Tio ĝojigas min tiom ĉar ĝi igas min senmorta ; pasos 200 jaroj kaj homoj estos farantaj arton kaj iasence mi estos parto de tio. » Do, mi dirus tiel : ne zorgu ĉu estas dece prunti aŭ preni, aŭ fari ion simile kiel iu kiun vi admiras, tial ke temas nur pri la unua paŝo – kaj vi devas fari la unuan paŝon.
Oni devas memori ke estas nur la lastaj kelkcent jaroj, maksimume, ke artistoj okupiĝas pri mono. Artistoj neniam akiradis monon. Artistoj havis patronon, kiel la gvidanto de la ŝtato aŭ la duko de Vajmaro aŭ kiu ajn, foje la eklezio. Aliokaze, ili havis laboron. Mi havas kroman laboron. Mi ja faras filmojn ; neniu diktas al mi kion fari. Sed mi perlaboras mian monon en la vin-industrio. Vi laboru en alia kampo kaj vekiĝu je la kvina matene por verki vian scenaron.
La ideo de Metallica aŭ iu rokmuzikisto estantas ekstreme riĉa ne nepre plu veros. Ĉar, enirante novan epokon, probable la arto estos senpaga. Povintus esti ke la studentoj pravas. Ili havu la eblon elŝuti muzikon kaj filmojn en komputilon. Oni pafmortigos min pro tiu ĉi diraĵo. Tamen, kiu diris ke arto devas kosti ? Sekve, kiu dris ke artistoj devas perlabori per arto ?
En la malnovaj tempoj, antaŭ iuj 200 jaroj, se vi estis komponisto, la sola maniero por vi gajni monon estis vojaĝi kun la orkestro en la rolo de dirigento, ĉar nur tiel vi estus pagata kiel muzikisto. Ne ekzistis surbendigo. Estis neniuj honorarioj pro registrita ludado. Kaj mi daŭre insistas : provu apartigi la kin-arton disde la ideo de mon-gajnado. Ĉar ekzistas alternativaj vojoj.

Nu, mi estas nek Coppola, nek Balzako. Kaj kvankam mi povas ja kompreni, ke kelkaj deziras bone gardi siajn monrimedojn, tamen mi ja konsentas, almenaŭ koncerne min, kun Coppola.
Tiam mi ja aprobas ke iu ajn (des pli se bela juna blogisto), prenu de mi la rakontojn, la poemojn, ktp… Nur peteton mi tiukaze havos : ke li, ŝi, ri, ĝi, ŝli, eĉ oni almenaŭ citu la fonton aŭ mian nomon.
« Mi tiom ĝojos ke tiu juna viro prenos de mi. » Ja honorita mi tiam estus !...


Hejmpaĝaro de Kontakto : http://kontakto.tejo.org/


Kio mias, tio ĉiesas ! :-)

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire