plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

11.12.14

Felix d'Éon, usona artisto de l’ vira beleco.




Felix d’Éon naskiĝis en Gvadalaharo, Meksikio, de meksika patrino kaj franca patro. Lia patro mortis kiam Felix estis ankoraŭ infano. Tiam la familio (patrino, du fratinoj, frato kaj ĝemelo) translokiĝis en Pacific Palisades, kvartalo de Los-Anĝeleso.
Felix montris fruaĝe proartan lertecon. Li dekomence desegnis kaj fotis siajn amikojn, koramikojn, kaj la naĝartan teamon de sia gimnazio.
Lia patrino enskribis lin en desegno-kurson de loka gimnazio kiam li estis 15-jara. Iom poste, Felix forfuĝis de la hejmo kun sia ĝemelo, kaj ili ambaŭ restadis preskaŭ tutan jaron, vivantaj sur plaĝo de Meksikio, poste en Meksiko. Felix eklaboris estiel modelo, desegnis surtrotuare kaj sukcesis eldonigi kelkajn el siaj verkoj.
Reveninte hejmen, li plu studis kaj diplomiĝis de duagrada lernejo, antaŭ ol iri San-Franciskon, kie li diplomiĝi kun mencio de la Academy of Art University.
De tiam li sin dediĉis al pentrarto, desegnarto kaj fotarto. Lia kvazaŭ eskluziva temo estas la vira beleco. Liaj komponaĵoj estas ofte influataj de la bildarto el la tridekaj jaroj. Krome, Felix vojaĝis diversloken en la mondo, interalie en Nov-Orleano (kie la fratoj estis striptizistoj en drinkejo), Nov-Jorko, Milano, Tenesio, Bonaero…
Li plu loĝas en San-Francisko, kie li vivas kun lesbianparo, servisto, eksa koramiko, laŭokazaj vizitantoj kaj du  katoj…

           Eblas viziti lian retejon ĉe : www . felixdeon.com



Tiun artikolon mi tradukis el la bonega franclingva blogo « la diagonaloj de l’ tempo » (Le blog des diagonales du temps) : http://www.lesdiagonalesdutemps.com/
 
 
 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire