plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

10.12.14

Intimaj temoj…

La libreto « Intimaj temoj en la Esperanto-beletro » eldonita de Kava-Pech en 2005 estas prelego-kolekto de naŭ Esperanto-geaŭtoroj el diversaj landoj. 

Eldonejo Kava-Pech : http://www.kava-pech.cz/index-esperanto.html
 
Mi agnoskas, ke eklegante la libreton, mi antaŭvidis  ion tute alian, multe pli erotikan ol ĝi fakte estas. Ĉar la senco de la vorto « intima » estas ja ampleksa…
Tamen la tuton mi trovis sufiĉe interesa, precipe ĉar laŭteme diversfaceta.   
Mi notis (por vi, karaj) du partetojn.
La unua estas el la prelego de Gerrit Berveling el Nederlando, kies titolo estas « Intimaj rilatoj en la Biblio ».
Tute specifan aferon oni renkontas, se en la dua teksaro, la fruaj profetaj libroj, ni atentas pri la persono de David. Kiel jam antaŭ longe mi skribis, David estas klare ambaŭseksema persono, ĉe kiu la emo al la inoj tamen superregis. (Komenco de lia amo al Jonatan : tuj enamiĝo ĉe ekvido – tuj interŝanĝo de portataj vestaĵoj por simbole kvazaŭ unuiĝi : 1 Samuel 18 :1 k.s.). Ni legas post la morto de la amiko pri ilia amo : « vi estis al mi tre kara, via amo estis al mi pli kara ol la amo de virinoj » (2 Samuel 1 :26). Ankaŭ la maniero laŭ kiu Ŝaul, la patro de Jonatan, reagas al ilia rilato, substrekas ties seksan ŝarĝitecon : la reĝo provas tuj lanc-mortigi Davidon, kaj skoldas sian filon kiel « filon de putino » (Zamenhof prude tradukas : Filo de obstina virino, 1 Samuel 20 :30), je la honto de la « flankoj de la patrino ».
Ilia « interligo antaŭ la Eternulo » (1 Samuel 20 :8+16) dum jarcentoj estis unu el la bazaj Bibliaj teksteroj por samseksemaj ligitecoj en la eklezio. « Jonatan ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon » (1 Samuel 20 :17).

Kelkfoje, kiam ĉi tiun temon mi traktis, mi ricevis reagon, ke ja ne povas temi pria am-rilato inter ambaŭ junuloj, ĉar a) tion ne konas la Biblio ; b) ĝi tion kondamnas ; c) mankas ĉiuj seksaj detaloj. Nu, argumento a) estas minimume stranga cirklo, kiu krom tio kolizias kun argumento b). La sola realisma respondo, miaopinie, estas : oni eklegu la tekstojn tute serioze – sed komplete – kiom eble senigite de sia ĝisnuna legmaniero. Koncerne argumenton c) oni povas nur jesi : kompreneble ! mankas detaloj pri seksa agado – sed kiel supre mi jam montris*, tio sama validas ĝenerale pri ĉiuj intimaj rilatoj en la Bibliaj historioj.
* temas pri la precipa argumento de la prelego ! (J.T.)



Davido kaj Jonatano laŭ Moroni Giovanni Battista.

            La duan mi eltiris de la teksto de Eugene de Zilah (Francio) « Kaj kiu pravas… ».
           
            Mi neniam volis esti kruda. En la amoro mi vidas nur la belon. En miaj priskriboj mi devis esti preciza se mi volis atingi mian celon, sed mi klopodis paroli kun respekto kaj amo. Amoro estas la energifonto de la vivo ; ankaŭ de la vivo spirita. Mi volas breĉi la silentomuron konstruitan ĉirkaŭ la Amoro. Mi volas paroli pri ĝi sen diabligo, sen medicinigo. Kiel mi parolas pri scienco, arto, filozofio aŭ saĝo. Kaj mi volas diri pri ĝi la veron, la veron individuan. Ni jam sufiĉe aŭdis la kolektivan gurdadon pri la sekso. Ni estas perversigitaj de inventantoj de perversioj. Ni estas edukataj verorenverse. Kredu min, kiom longe oni dresas la infanojn lavi siajn manojn post manipulado de siaj seksorganoj, tiom longe ni vivos en mondo staranta sur sia kapo. Oni devas lavi siajn manojn antaŭ ol tuŝi sian plej puran korpoparton, ne poste. Kial oni ne dresas la homojn, prefere, lavi siajn manojn post manipulado de mikrobŝmiritaj monbiletoj ?  

La samon mi ŝatus diri mem samlerte !  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire