plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

5.12.14

Ni ridu ga(e)je : poŝtelefonaĉo.




Post longega kaj lacega labortago, juna viro falsidiĝis en vagonan seĝon. La trajno senprokraste restartis, li fermis siajn okulojn.
Apenaŭ la  trajno preterpasis la lastajn lumojn de la stacidomo, tuj la viro sidanta vidalvide elpoŝigis sian poŝtelefonon kaj laŭtege ekparolis :
- Halo karulino mia? Via karuĉja Karlo parolas. Mi estas jam en trajno. Mi iom malfruiĝas, jes, ĉar la kunveno daŭris… Ne ! Ne kun la merkatanalizo. Ni kunvenis kun la direktoro. Jes. Jes. Nu, ĉu vi scias ?... Tiu glankapulo, Paŭlo, li denove tedegis nin pro… Jes mia koro, tiu de la kontoficejo. Nenion li komprenas. Li ĉiam… Kaj klaĉ klaĉ klaĉ… Kaj klaĉ klaĉ klaĉ…
Horduonon poste, la ulo plu kaj daŭre sputis laŭte en sian telefonon :
- Ho jes, mia sukeraĵeto. Mi amas vin. Jes. Jes. Ĉu ? Vi estas la ino de mia koro… Kaj klaĉ klaĉ klaĉ… Kaj klaĉ klaĉ klaĉ…
 Incitegita, la junulo tiam malfermis la okulojn kaj abrupte blekegis :
- Hej Karlo ! Malŝaltu vian telefonaĉon kaj revenu tuj por min finmidzi !
De tiam, Karlo ne plu uzas sian poŝtelefonon en publikejo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire